Al la enhavo

Piedoj aŭ gamboj ?

de IREN, 2008-majo-12

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

IREN (Montri la profilon) 2008-majo-12 06:28:21

En mia lando, niaj tabloj kaj seĝoj havas ĝenerale nur kvar "piedojn". Sed en via lando ĉu ili havas gambojn ? Kaj en Esperantio, kion ili havas ?

mnlg (Montri la profilon) 2008-majo-12 07:15:24

En la itala tiuj havas gambojn. Laŭ mia vortaro, Esperanto akceptas gambojn, piedojn, krurojn kaj eĉ brakojn por celi tion.

Sxak (Montri la profilon) 2008-majo-12 13:14:07

mnlg:Laŭ mia vortaro, Esperanto akceptas gambojn, piedojn, krurojn kaj eĉ brakojn por celi tion.
Kaj laŭ mia vortaro nur piedojn kaj krurojn
Kaj en mia lingvo oni ne distingas per diversaj vortoj piedojn de gamboj aŭ kruroj

Espi (Montri la profilon) 2008-majo-12 15:47:05

IREN:En mia lando, niaj tabloj kaj seĝoj havas ĝenerale nur kvar "piedojn". Sed en via lando ĉu ili havas gambojn ? Kaj en Esperantio, kion ili havas ?
Saluton,

laŭ "lernu!-Vortaro" kaj PIV signifas PIEDO la parton de meblo, sur kiu ĝi staras.

Amike
Espi

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-12 21:03:42

Ŝak:Kaj en mia lingvo oni ne distingas per diversaj vortoj piedojn de gamboj aŭ kruroj
Vere estas stranga lingvo! rido.gif
Precipe se konsideri tion, ke ruslingva meblaro staras surplanke per piedEToj, eĉ biliardaj tabloj.

IREN (Montri la profilon) 2008-majo-13 06:58:06

Dankon pro viaj respondoj ; kaj en Germanio, ĉu vi sidas sur seĝoj kun gamboj aŭ eble radetoj ?

Espi (Montri la profilon) 2008-majo-13 18:24:02

IREN:Dankon pro viaj respondoj ; kaj en Germanio, ĉu vi sidas sur seĝoj kun gamboj aŭ eble radetoj ?
Saluton IREN,

do, mi estas sidanta sur seĝo kun kvin etaj ruloj (Ĉu eblus "ruletoj"? Ne intermiksu ĝin kun hazardludo ruleto.).
Sed ne estas "rulseĝo" - tiu ja ankaŭ signifas "invalidoseĝo".
En Germanio mia seĝo ankaŭ estas nomata "ĉefseĝo" (ofte kun brakapogiloj).

Amike
Espi

IREN (Montri la profilon) 2008-majo-14 10:39:55

Saluton Espi kaj bonan tagon al ĉiuj...
Ni (Auslàndische) ne ankoraŭ scias kion tabloj havas ĉe germanoj (Fùsse oder Beine) ; kaj lampo (Stehlampe), ĉu ĝi havas piedon aŭ gambon ?

Nun, mi sidas en faldebla fotelo kiu havas du brakojn apogitajn sur du piedoj kaj skribas per tekokomputilo.
Amike
iren

Lanctupo (Montri la profilon) 2008-majo-14 13:52:22

Se mi rajtas enmiksi min ...

En la altgermana normale la gambo estas la ekstremaĵo de la kokso ĝis la piedfingroj.

Sed ekzistas diversaj fortaj dialektoj kiuj signifas tion tutaĵon ne «gambo» [Bein], sed «piedo» [Fuß (manke «ß»: Fuss)]. Kaj la lingvanoj de tiuj dialektoj malfacile nomas gambon kiel gambon (kvamkam parolante altgermane), ĉar la vorto «Bein» al ili principe sonas nekutima. Mi mem apartenas al tiuj.

Sekve, ankaŭ la tablo havas plej ofte (kaj altgermane korekte) gambojn [Beine], por multaj germanoj malgraŭe piedojn [Füße, (manke «ß»: Füsse)].

La starlampo tamen nur havas piedon (plej sube - tio supre simple nomiĝas stango [Stange]) en la germana lingvo, neniam gambo ... laŭ mi. ridulo.gif

Reen al la supro