Al la enhavo

Kurso pri la Antikva Egipta Lingvo

de phi500ac, 2017-januaro-06

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2017-januaro-09 16:55:37

Kara phi500ac, dankon.

Mi provis diri:
esperante - doktoro Zamenhof
angle - doctor Zamenhof
ruse - доктор Заменгоф

Vere estas diferenco en pozicio de la lango en la rusa kaj angla variantoj.
Esperante mi prononcas kiel en la rusa.
Laŭ mi ne estas diferenco inter rusa kaj ukraina sonado de d.

Interese kial modernaj lingvistoj certas ke la antikva egipta elparolado de d estis simila al la angla sed ne al ia alia?
Laŭ mi la angla d povas soni en tute malsimilaj manieroj:
Discussed
Wednesday

Angla traduko de zamenhofa Unua Libro proponas elparoli esperantan d kiel en la angla vorto "do".

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-13 13:00:26

Kara Frano.

Vi estas korekta. La Angla D povas soni en malsamaj manieroj. Scientistoj pensas ke la Egipta litero ʿayn ع sonas kiel voiced alveolar stop, sed kun la lango eĉ pli malantaŭe ol en la Angla Lingvo. Tial la Egipta sono ne estis kiel la Araba ʿayn ع litero. Ĝi estas inter la Araba ʿayn ع, kiu estas voced pharyngeal fricative, kaj la Angla D, kiu estas voiced alveolar stop. Mia opinio pri tio estas: Neniu vidis kiel la Egiptoj prononcis tiu litero, kaj neniu renkontos Egipton, kiu korektos la prononcon aŭ plendprotestos pri malĝusta akĉento. Do oni prononcu laŭ la Araba ʿayn ع, se li/ŝi scikonas la Araban Lingvon, aŭ laŭ la Angla D, se li/ŝi parolas Usona Lingvo. Mi mem prononcas laŭ la Araba ʿayn ع ĉar tiel instruis min mia patrino.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-februaro-18 10:59:25

Mi respondis en tiu-ĉi fadeno:

https://lernu.net/forumo/temo/23245/3

Reen al la supro