前往目錄

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

貼文者: StefKo, 2017年2月6日

訊息: 141

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2019年2月9日上午9:14:06

Malmulteĉarma vivo de nedrinkanta baca

Egzalta turistino diras al baca:
– Kiel feliĉa vi devas esti … Vi rigardas fianĉiĝojn de montaj pintoj kun nubetoj, vi vidas la subiran sunon trinkantan ĉarmon de la pereanta mistera tago…
– Ho, vidadim, vidadim – rompas la baca – sed nune mi jam ne drikadam.

StefKo (顯示個人資料) 2019年2月19日上午7:52:17

Alta Lernejo de Baca-j

En Podhale oni fondis ALdeB (Alta Lernejo de Baca-j). La lernejaj kursoj estas jenaj:
– elpelado de ŝafoj,
– enpelado de ŝafoj,
– ludado de fifro.

----------------------------
Podhale (laŭvorte "submontara herbejo") situas en la plej suda regiono de Pollando. Podhale estas fama pro riĉa folkloro.

StefKo (顯示個人資料) 2019年2月27日上午8:45:22

„Sentim kiel birdetko”

Jontek estis 18-jara montarana junulo kiam oni prenis lin en armeo. Pro lia impona aspekto kaj montarana deveno, varbintoj destinis lin al aerarmeo. Unu tagon Jontek ricevis forpermeson. Evidente li iris kun kamaradoj al drinkejo. Tie la kamaradoj demandas lin:
– Jonek diru jal ni, kiel jaspektiŭ cia ŭunua parasuta salto, timic cu ne timic?
Jontek eldrinkis glaseton da vodko kaj diras:
– Dirom jal vi la veron: kiam saltim ŭunuafoje sentim kiel birdetko…
– Tiel libera? – demandas unu kamarado.
– Ne, flugim kaj fekim kiel birdetko.

StefKo (顯示個人資料) 2019年3月5日下午1:18:42

Pri morto - amuze

Kiel pri morto kaj funebro diras montaranaj poetoj? Amuze kaj mediteme. Jen la poezio de Jan Fudala (alie “Jasiek el Gorce”):

En verda flankejo

Kiam piedojn jetendom,
Rabistan ludu jal mi guzlon
Barba skulptaza sanktul’ Jantoni,
Por ke cielen saltu ŭoni.
Jen verdan flankejon min jenterigu,
Sur faga tombo fajron bruligu,
Salutu montojn, jekfumu pipetkon,
Jal siaj filetkoj kaj nepetkoj
Montarane paroladu,
Pri jantaŭo jestu fabelado.


------------------------------------
rabista - danco "rabista" kiu estas plej populara meze de montaranoj

Esperantigo - StefKo

StefKo (顯示個人資料) 2019年3月6日下午2:04:11

Tio estas:

Kiam mi mortos,
Rabistan ludu al mi guzlon
Barba skulptaĵa sanktul’ Jantoni,
Por ke ĉielen saltu oni.
En verdan flankejon min enterigu,
Sur faga tombo fajron bruligu,
Salutu montojn, ekfumu pipeton,
Al siaj filetoj kaj nepetoj
Montarane paroladu,
Pri antaŭo estu fabelado.

StefKo (顯示個人資料) 2019年3月23日下午7:27:26

Por kunuloj ne estu gravulo (okazo rakontita pere de A. Baĥleda)

Andĵej (Andreo) Baĥleda el Zakopane estis serioza solisto de Krakova Filharmonio. Unu fojon alveturis al Zakopane, kun sia ensemblo, kiel debutanto. Evidente la urbanoj bone konis Andreon. Ili nomis lin “Jendrus”. Tio estis karesformo de “Andĵej”. Andreo kantis arion de Moniuŝko “Kiele mi devas preni vin, knabino?” Tiu kanto komenciĝis per vortoj kiel en la titolo. En tiu kanto la vorto „preni” estis kurtigo de la lingvaĵo „preni el hejmo por edzinigi”. Post elkantado de unua frazo “Kiele mi devas preni vin, knabino?”, Andreo haltis por respiri, tiam unu el lia konatoj ekkriis el la spektejo:
– Je la pugo, Jendrus, je la pugo!

anilyta (顯示個人資料) 2019年4月11日下午6:01:16

StefKo:Kion fari renkontante urson?

Baca, kion oni devas fari, kiam oni renkontas en montaro la malsata urso?
– Nenion, li faros cion janstataŭ vi.

externalImage.png
Tiu terura urso estas falsa - atrakcio por turistoj,Vidmate iTunes Notepad++ sed ĉe turismaj vojoj oni povas renkonti la verajn ursojn. (el: fotoforum.gazeta.pl)

externalImage.png
Kaj tiu simpatia bruna urso, salutanta turistojn, estas vera. (el: pl.wikipedia.org)
Ĉi anekdotoj, pleje, devenas el pasintaj jaroj, kiam montaranoj estis izolitaj de la mondo. La montaranoj ne komprenis kaj ne akceptis alian kulturon sed por aliaj homoj estis amikaj kaj bondeziraj, rilatas al ili indulge.
La montaranoj estas homoj simplaj, ordinaraj, malkleraj sed ankaŭ ruzaj, ŝercemaj kaj fieraj. Ili ŝatas drinki kaj interbati.
Ĉi tio troviĝas en la anekdotoj. Kiu ne ŝatas tiajn tekstojn – tiu ne legu pluen kaj ne kritiku!
Jantaŭen! Rakontan sercojn… (mEO!)

StefKo (顯示個人資料) 2019年5月13日下午8:46:35

Ĉu stultulo, ĉu mokulo?

Unu turisto pasas ĉe montara herbejo. Sur la herbejo baca paŝtas ŝafojn, blankajn kaj nigraj. La turisto alparolas:
Baca, kiom da lakto donas tiuj ŝafoj?
Cu blankaj, cu nigraj?
– Ĉiuj.
– Blankaj du litrojn.
– Kaj nigraj?
Jankaŭ du litroj.
– Kaj kiom da herbaĵo ili manĝas? – demandas plu la turisto.
Cu blanka, cu nigra?
– Certe ke ĉiu.
– Blanka tri kilogramojn.
– Kaj nigra?
Jankaŭ tri.
La interparolo daŭras kelkaj minutoj kaj montriĝas ke la ŝafoj ne diferencas inter si.
Fine la turisto, embarasita, demandas la bacan:
– Diru al mi, baca, kial vi diferencas tiujn ŝafojn?
– Nu, tialo jestaŭ tia ke la blankaj safetkoj jestaj miaj.
– Kaj la nigraj?
– Nu, jili jankaŭ jestaj miaj.

StefKo (顯示個人資料) 2019年5月22日上午8:52:28

Atentema baca

Turisto iras tra turisma vojo kaj vidas unu bacan sidantan sur rando de kruta deklivo.
Baca, kion vi faras?
Jatentam. (Mi atentas)
– Kion vi atentas?
Jatentam min por ne fali jabismon.

StefKo (顯示個人資料) 2019年6月9日下午9:24:40

Pri avino kiu multe ŝuldiĝis

La maljuna edzino de baca vojaĝis trajne el pilgrimo. En Krakovo eniris kupeon impona negro. La avino ofte aŭdis kiel homoj diris ke negroj estas bonaj amorantoj kaj havas grandegaj penisojn. Oni ekavidis al ŝi amori do ŝi decidis: “Provom jamori kun negro”. Ŝi demandas lin pri tio. La negro respondas:
– Bone avino, sed por ĉiu centimetro vi devos pagi 20 zlotojn.
La avino pensas: “Havam 100 zlotojn do je 5 centimetroj, sed tio jankaŭ jestoŭ bone”.
Ili komencis amori, subite la trajno abrupte bremsis pro tio la inercio ĵetis forte la negron antaŭen. La avino ekĝemis:
– Ho Jezuo, kiel mi suldidzim!

回到上端