Al la enhavo

"mi kantant, vi dancis"

de amigueo, 2018-januaro-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-21 15:15:06

al mi estas komplika en esperanto, ĉu verbo estas absoluta aŭ relativa.

cxu participoj estas relativaj kaj as/is/os absolutaj?

la participoj estas relativaj:
" naskito estis naskoto.

" kiam mi kantis, vi dancis
" (kun) mi kantanta, vi dancis
" kantinte, mi trinkis akvon

spontane mi spekulaciis:

" (kiam) mi kantant, vi dancis

rimarku ke -ANT/-INT/-ONT estus relativa tenso,
kaj helpo por kelkaj subordigitaj frazoj per KIAM
kaj simpligo de la plejmulto de la dutencaj verboj kiaj:

kiam Petro manĝintis, servanto purigis tablon --> (kiam) Petro manĝint, servanto purigis tablon

kiam Petro manĝintos, servanto purigos tablon --> (kiam) Petro manĝint, servanto purigos tablon

mi supozas ke ĉi propono helpos min kompreni diferencon inter absoluta kaj relativa tempoj; danke.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-22 10:20:58

Zamenhok kreis la participojn nur por la anoj de lingvoj, kiuj kutimiĝas pri tio. Ilia uzado ne estas deviga: tutsimple uzu la formon, kiu aperis spontane en via cerbo: " kiam mi kantis, vi dancis".

Ne tro ofte provu senutilajn kaj komplikajn aferojn kiel uzi nefundamentajn participojn aŭ trinki akvon kantante (mi ne tuj rimarkis "-inte"), ĉar la rezultoj povas esti malkontentigaj.

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-22 12:36:09

Altebrilas:" kiam mi kantis, vi dancis".
.
cxu "kantis" estas relativa aux absoluta?
tio estas, cxu kanti kaj danci estas samtempaj aux kanti antauxas danci?

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-22 17:32:46

amigueo:
cxu "kantis" estas relativa aux absoluta?
tio estas, cxu kanti kaj danci estas samtempaj aux kanti antauxas danci?
Ambaŭ verboj estas en is-formo, ili estas pasintaj agoj. Ni havas neniun alian informon, do ni supozas, ke ili okazis samtempe. Se vi volas diri, ke la kantado okazis antaŭ la dancado, vi povas diri

Kiam mi estis kantinta, vi dancis.
Post kiam mi kantis, vi dancis.

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-24 19:47:24

Altebrilas:: tutsimple uzu la formon, kiu aperis spontane en via cerbo: " kiam mi kantis, vi dancis".

Ne tro ofte provu senutilajn kaj komplikajn aferojn kiel uzi nefundamentajn participojn aŭ
danke. cxi kase, al mia menso venis MI KANTINT, VI DANCIS, kiu ne estas lauxfundamenta, tamen ne estas komplika sed pli simpla ol uzoj per: POST KIAM, KIAM MI ESTIS KANTINTA, KIAM MI KANTINTIS. tio surpriza estas ke la proponita esprimo estas pli facila ol la gxustaj kaj kun signifo evidenta cxar neniu elemento novas.

amigueo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 07:31:14

mi demandas al vi:
kiu novvorto por jena fenomeno?:

io malĝusta sed kun signifo evidenta ĉar neniu elemento novas kaj same aŭ pli konvenas ol ĝusta tio.
tiuj trovoj estas kvazaŭ perloj de sistemo.

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-16 13:21:05

Altebrilas:Zamenhok kreis la participojn nur por la anoj de lingvoj, kiuj kutimiĝas pri tio. Ilia uzado ne estas deviga: tutsimple uzu la formon, kiu aperis spontane en via cerbo: " kiam mi kantis, vi dancis".
En alia temfadeno, partoprenanto asertis ke ne estas rekta traduko de participo, ĉar la tempo ANT estas relativa kaj AS estas absuluta. do, kantanta = kiu kantas, ne estas vera, nur proksimuma.

"kiam mi kantis, vi dancis", "kiam" ŝajne kapablas relativigi "kant-IS", sed poste mi konstatis ke ne, ambaŭ oni uzas absolute. do, oni bezonas pli komplikajn tensojn (kiam mi kantintis) kiu enhavas la relativajn partetojn (at it ot, ont int ant).

simpliga logiko dirus:
kiam mi kantint, vi dancis = kiam mi kantintis, vi dancis
kiam mi kantint, vi dancos = kiam mi kantintos, vi dancos

tio klaras, sed mi ne trovis respondon en lernu.net

Reen al la supro