前往目錄

Riismo

貼文者: Kantoj14, 2018年7月12日

訊息: 25

語言: Esperanto

Kantoj14 (顯示個人資料) 2018年7月12日上午11:54:19

Mi kurioze scivolas, tion kion vi pensas pri riismo.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Riismo

Opinioj?

Metsis (顯示個人資料) 2018年7月12日下午1:14:32

Ekde mi esperantiĝis, mi estas uzanta "ri", sed mi uzas nek -iĉ- nek -in-formojn: instruisto ĉiam estas instruisto. En tiuj tre raraj okazoj mi devas montri, ke temas pri vira aŭ virina instruisto, mi diras ĵus ĉi tiel: vira aŭ virina instruisto.

Rilate al la riismo mi uzas singularajn ge-formojn, ekz-e gepatro por montri, ke temas pri unu el la gepatroj, egalas kiu.

Notu, ke mia denaska lingvo malhavas seksmontrajn personajn pronomojn, kaj ĉi tiel paroli per ilin estus tre stranga. Oni diras nur "doktoro NN" kaj ne "sinjoro doktoro NN" aŭ "sinjorino doktorino NN".

Roch (顯示個人資料) 2018年7月12日下午9:27:19

Kio estus la etimologio de "ri" demando.gif

li = Fre. il, lui, Ita. lui
ŝi = Eng. she, Ger. sie
ĝi = Lit. ji, jis

https://www.scribd.com/document/23362312/Etymologi...

Metsis (顯示個人資料) 2018年7月13日上午7:15:45

Roch:Kio estus la etimologio de "ri" demando.gif
Mi pensas, ke oni nur volis
  • duliteran pronomon laŭ la modelo de plejparto de aliaj personaj pronomoj
  • klare distingebla de aliaj personaj pronomoj kaj en prononco kaj en skribo

Kantoj14 (顯示個人資料) 2018年7月13日上午11:56:44

Metsis:Ekde mi esperantiĝis, mi estas uzanta "ri", sed mi uzas nek -iĉ- nek -in-formojn: instruisto ĉiam estas instruisto. En tiuj tre raraj okazoj mi devas montri, ke temas pri vira aŭ virina instruisto, mi diras ĵus ĉi tiel: vira aŭ virina instruisto.

Rilate al la riismo mi uzas singularajn ge-formojn, ekz-e gepatro por montri, ke temas pri unu el la gepatroj, egalas kiu.
Mi tre ŝatas vian maluzado je seksmontraj vortoj! Mi pensas ke -iĉ- kaj -in- estas oportuna, sed mi ankaŭ esperas ke ili ne estus uzadaj multe. Ili ne estas necesa ordinare.

Tamen, mi malpli ŝatas via uzado je ge-. Ne ĉar estas malbona ideo, sed ĉar mi sentas ke ni perdas ion interesan kiam ni ŝanĝas ĝin tiel. Ne importa, sed interesa.

Dankon por via respondo!

Kantoj14 (顯示個人資料) 2018年7月13日下午12:03:11

Metsis:
Roch:Kio estus la etimologio de "ri" demando.gif
Mi pensas, ke oni nur volis
  • duliteran pronomon laŭ la modelo de plejparto de aliaj personaj pronomoj
  • klare distingebla de aliaj personaj pronomoj kaj en prononco kaj en skribo
Jes, la vorto estis kreita praktike, ne de alia lingvo.

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月15日上午9:34:25

Ekzistas misprononco de 'l' antataŭ 'r' kaj male. Do tio povas esti plia kaŭzo de elekto de 'ri'

Roch (顯示個人資料) 2018年7月15日下午9:04:30

回到上端