Al la enhavo

Ĉu ĉi tiu uzo de "por" estas klara, aŭ ĉu konfuzas?

de gregorynacu, 2018-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 09:56:19

Mi pensis ke la frazo estis prava, ĝis la unua respondo. Mi ankaŭ parolas la anglan, do laŭ mi, ĝi ne sonis strange. Sed eble ĝi devis esti nur: "anstataŭ ni".

Sed tio ne havas la saman signifon, precize... Angle, "por ni" signifas ne nur "anstataŭ ni", sed ankaŭ "kiel komplezo al ni". Sed tiu frazo estas longa kaj iomete ampleksa...

Malgraŭ tio, mi ne povas trovi pli bonan frazon. Do eble tio estas la plej bona...

gregorynacu (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 13:30:12

Kantoj14:Sed eble ĝi devis esti nur: "anstataŭ ni".

Sed tio ne havas la saman signifon, precize... Angle, "por ni" signifas ne nur "anstataŭ ni", sed ankaŭ "kiel komplezo al ni". Sed tiu frazo estas longa kaj iomete ampleksa...
Bone, dankon. Ŝajnas al mi ke aliaj anglalingvanoj komprenus, kaj eble kelkaj aliaj lingvanoj, sed klare ne ĉiu el ĉiu lingva fono povas kompreni la frazon. Ŝercoj ŝajnas esti tre malfacilaj, ĉar se oni devas ekspliki precize, iom de la humuro malaperas.

La ekzemploj de Sergejm estas tre interesaj al mi:

sergejm:Estas konfuzo nur en ĉi tiuj kazoj:
Mi donos dek monerojn por ĉi tiu sklavo.
Mi vetas dek dolarojn por ĉi tiu ĉevalo.
Sed: Mi aĉetas avenon por mia ĉevalo.
Tiu igas la aferon pli klara al mi, por ŝajne estas tre kunteksta. Jen kiel mi interpretas ilin:

... por ĉi tiu sklavo (kontraŭ ĉi tiu sklavo, por aĉeti ĉi tiun sklavon)
... por ĉi tiu ĉevalo (ke ĉi tiu ĉevalo venkos)
... por mia ĉevalo (por doni al mia ĉevalo)

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 17:15:20

Metsis:Mi komprenas viajn ekzemplojn kiel:
  • Mi donos dek monerojn por ĉi tiu sklavo. = Mi donos dek monerojn al ĉi tiu sklavo/Ĉi tiu sklavo ricevas dek monerojn, kiujn mi donos.
La monerojn ricevos ne sklavo, sed sklavvendisto.
Aliajn ekzemplojn vi komprenis ĝuste.

Ondo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-10 19:44:58

Estas nenio mirinda en tio, ke prepozicio havas vastan signifaron, en iu ajn lingvo. Certe, en sufiĉe malvaste difinita kunteksto, la Angla "for" elstarigas la deziratan sencon kaj estas tuj tiel komprenata de denaska parolanto. Sed rigardu iun ajn Anglan vortaron pri la signifoj de "for". Kiel tia multo povus esti regule-spegule imitata en Esperanto?

Mi ne diras, ke la "por ni" en la koncerna frazo ne povas havi la deziratan signifon, sed interpreto simila al "ĵeti ion por ni = ĵeti ion por ke ni akiru/ricevu/havu ĝin" estas tro proksima kaj tute ebla.

Oni certe povus elturniĝi plej diverse, por neprigi la deziratan sencon. Nur unu eblo: diru "por ke ni ne bezonu" anstataŭ "por ni". Iom pli longe en Esperanto, do la Angla venkas ĉi tie, sed ĉe aliaj frazoj estas inverse. Aŭ eble vortigu alimaniere kaj diru "Ni tasku lin ankaŭ ĵeti ilin" aŭ "Ni komisiu al li ankaŭ la ĵetadon".

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-11 13:02:16

sergejm:
Metsis:Mi komprenas viajn ekzemplojn kiel:
  • Mi donos dek monerojn por ĉi tiu sklavo. = Mi donos dek monerojn al ĉi tiu sklavo/Ĉi tiu sklavo ricevas dek monerojn, kiujn mi donos.
La monerojn ricevos ne sklavo, sed sklavvendisto.
Aĥ, mi ne eĉ povis pensi, ke iu aĉetas sklavojn nuntempe! (Mia denaska lingvo malhavas la futuron kaj tiel "donos" aludis min pensi venontan semajnon aŭ monaton.)

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-11 16:11:16

Metsis:
sergejm:
Metsis:Mi komprenas viajn ekzemplojn kiel:
  • Mi donos dek monerojn por ĉi tiu sklavo. = Mi donos dek monerojn al ĉi tiu sklavo/Ĉi tiu sklavo ricevas dek monerojn, kiujn mi donos.
La monerojn ricevos ne sklavo, sed sklavvendisto.
Aĥ, mi ne eĉ povis pensi, ke iu aĉetas sklavojn nuntempe! (Mia denaska lingvo malhavas la futuron kaj tiel "donos" aludis min pensi venontan semajnon aŭ monaton.)
Sed vi povas legi/spekti historiajn/fantastajn/rekonstruistaj librojn/filmojn kie tio okazas.
Interalie, kiam en Anglujo oni vendis slavajn sklavojn (pro en angla lingvo aperis vorto slave), en angla lingvo mankis futuro. En nuna angla lingvo por formi futuroj oni uzas helpan verbon will (kiu iam signifis volas) aŭ go (iras).

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-26 10:19:04

sergejm:
Sed vi povas legi/spekti historiajn/fantastajn/rekonstruistaj librojn/filmojn kie tio okazas.
Interalie, kiam en Anglujo oni vendis slavajn sklavojn (pro en angla lingvo aperis vorto slave), en angla lingvo mankis futuro. En nuna angla lingvo por formi futuroj oni uzas helpan verbon will (kiu iam signifis volas) aŭ go (iras).
Pardonu, ke mi respondis malfrue. Jes, vi pravas. Ofte mi pensas per absoluta tempo kaj ĉi tial "donos" aludas min pensi venontan semajnon aŭ monaton. Sed mi scias, ke la futuro en E-o priskribas relativan tempon, io okazas post la referenca tempopunkto (kiu ankaŭ povas esti en la pasinteco).

Reen al la supro