前往目錄

Plej ŝatata vorto

貼文者: bobwedwick, 2018年9月23日

訊息: 14

語言: Esperanto

bobwedwick (顯示個人資料) 2018年9月23日下午10:38:55

Kio estas via plej ŝatata vorto? La mia estas "um." Ĝi estas simila al abstrakta pentraĵo.
Ĉu vi konas pri tia vorto en alia lingvo?

Mi umas la vorto. Mi apartenas plurajn umegojn, kaj mia filino estas umulino. Mia edzino pensas ke mi iĝis umaranon.

opajpoaj (顯示個人資料) 2018年9月24日上午9:26:00

Ne smurf(um)u !
Ne schtroumpfez pas !
https://eo.wikipedia.org/wiki/Smurfo

bobwedwick (顯示個人資料) 2018年9月25日下午3:34:10

Mi ne ŝatis la bluajn ulojn, sed mia geinfanoj amegis ilin.

uwagabund (顯示個人資料) 2018年9月25日下午6:43:30

Mia plej ŝatata vorto estas- alivorte, ĉar ĝi estas bela al mi.

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年7月12日上午11:04:37

En la franca ekzistas : truc, machin(*), bidule (umaĵo), bitoniau (iu umaĵero), zigouigoui (umaĵeto):
Les espérantistes appellent "hoketo" le zigouigoui sur le Ŭ.
La esperantistoj nomas "hoketo" la umaĵeto sur la litero Ŭ.

Pri verboj, ekzistas machiner, bidouiller, pri agoj kies nomo oni ne bone scias.

(*)vidu la satiran kanzonon de la Frères Jacques pri la sekurzono, kiun en la komenco oni malfacile uzis.
https://www.youtube.com/watch?v=-Lj7N7I0T_E

Genjo_BlankaRingo (顯示個人資料) 2019年10月24日下午2:01:11

Miaj plej ŝatataj vortoj:

Akordiono estas tre amuza diri, kaj mi tre ŝatas la sonon de la instrumento.

Ventumilo estas tre bela kaj sonas kiel ĝi estas.

Perlo estas simpla kaj bela vorto, kaj perloj ankaŭ estas tre belaj vidi.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年10月24日下午3:41:58

Tiukaze vi ege ŝatos la francan. Oni diras "accordéon" por akordiono, kaj "perle" por perlo.
Havas mi demandon : kial en via profilo, vi skribis "Pokémon"? Ĉu vi estas vere Brito? Ĉu vi vere estas denaska anglalingvano? Ĉar oni diras precize Pokémon" en la franca. Kaj miasciade, oni ne uzas akcentojn en la angla, krom kelkfoje, malofte, por fremdaj vortoj.

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年10月24日下午3:45:01

Mia plej ŝatata vorto certe estas Esper-, kaj ĉiuj el ĝiaj derivaĵoj : Esperinda, Esperenda, Esperebla, Esperendulo...

Nala_Cat15 (顯示個人資料) 2019年11月21日上午5:51:02

Nune la vorto kiun mi povas ekpensi, estas "Laŭplaĉigi". Ankaŭ vortoj kun -sc- aŭ multe da akcentoj super la literoj. "lasciva" aŭ "scivolema" aspektas kiel plaĉaj vortoj. Sed per signifo, mi ne havas ideon. Nur per la aspekto de la vorto.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月14日下午4:10:57

Mia plej ŝatata vorto estas kompatemo, ĉar ĝi alvokas sintenon, kiu troviĝas dormanta ene de ĉiu bonkora homo.

回到上端