Al la enhavo

Ĉu militoj malpli okazas, kiam homoj parolas la saman lingvon?

de ndrbs, 2019-majo-12

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

ndrbs (Montri la profilon) 2019-majo-12 10:46:36

Ĉu vi jam legis fakajn aŭ bone argumentitajn artikolojn aŭ afiŝojn pri tiu temo : Ĉu militoj malpli okazas, kiam homoj parolas la saman lingvon?

Mi resumi la nuran esploron pri tiu temo, kiun mi eltrovis.

Miono (Montri la profilon) 2019-majo-13 01:56:29

Mi ne pensas tiel. Ni batalas unu la alian, eĉ parolas la saman lingvon, ĉefe pro pensmanieraj diferencoj.
Ĉu vi iam vidis la parlamenton de UK-o? kelkaj anglaj politikistoj ĵuras liajn politikajn kontraŭulojn, kiu ankaŭ estas angulo. Tie la kaŭzo por konflikto estas politika ideologio, ne lingvo.
Tuta lingvo havas ĵurajn vortojn. Eĉ Esperanto havas ĝin. Ĉi tiu fakto pruvas, ke komuna lingvo ne estas perfekta solvo por tuta afero, kvankam ĝi povas esti helpilo por ĝin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-13 12:46:04

Ne ĉiuj lingvoj havas internan ideon...

mickymadfree (Montri la profilon) 2019-majo-18 09:41:53

Poligloto D. Petrov diras ke nun homoj, kiuj havas identajn ideojn kaj profesiojn, komprenas unu aliaj pli bone ke homoj, kiuj havas saman lingvon.

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-19 08:40:19

... komprenas unu la alian pli bone ol homoj, kiuj ...

morico (Montri la profilon) 2019-majo-26 21:30:40

Ĉiam, la vendistoj da armiloj kaj multe da treege naciistoj volas militojn.
Sed kiam la popoloj povos paroli la saman lingvon kun interna paca ideo, do la popoloj povos pli efike batali kontraŭ militoj.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-majo-28 03:27:13

ŝajnas al mi, ke la plej sangavidaj kaj kruelaj militoj okazis inter la flankoj, uzantaj komunan lingvon
almenaŭ sama lingvo neniam estis obstaklo popr militoj

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-28 06:48:37

Jes, estas fakto, ke la plej kruelaj militoj estas internaj. La kialo estas, ke oni bezonas tre multe da malamo por eĉ komenci interne militi, sed post kiam oni atingis ĉi tiun nivelon oni ne plu havas obstaklojn. Kontraste ju pli profesia armeo nuntempe estas, des pli malsange ĝi venkas sian malamikon.

Unu el la plej sangaj bataloj en la historio estas Batalo de Lund, en la jaro 1676, (artikolo en la angla), kiu oficiale okazis inter Danio kaj Svedio, sed praktike temis pri interna konflikto en Skåneland (nuntempe parto de Svedio, sed tiam parto de Danio). Preskaŭ 70% de batalantoj perdis en la batalo. Tian nivelo oni ne antingas sen profunda malamo, kiu estas ebla nur en internaj militoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-majo-28 08:57:16

Tio pruvas, ke komuna lingvo estas kondiĉo necesa (eventuale pere de tradukistoj), sed ne sufiĉa por dialogi inter homoj. Krome, la temo devas esti diskutebla, kaj homoj devas senti sin libere paroli pri ĝi (imagu la malamadon kreitan en familioj per eventoj kies elvokado estas tabua...).

Alia kondiĉo, la debatantoj devas paroli pri la sama afero, kaj scii ekzakte pri kio ili malkonsentas. Tial estus dezirinde, ke ambaŭ partoj interkonsentu pri sia malkonsento: ekz. dirante "mi volas A, vi volas B, nun ni vidu ĉu A kaj B vere ne estas akordigeblaj".

Tial mi sentis min malgaja, kiam mi vidis en tiu forumo disputojn kiuj spegulas interlandajn konfliktojn. Esperanto kaj esperantistoj devus helpi solvi tion. Ni ne kulpas, se ni vivas en landoj kun malsamaj politikoj kaj indas mense retropaŝi por havi pli malproksimecan kaj objektiveman vidon.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-junio-03 17:37:32

Ne forgesu, ke Kaino mortigis Habelon sian fraton, kaj ke ili parolis la saman lingvon. En la Esperanto-klubo, kiun mi vizitadis fojfoje okazis kverelo kaj malamo.

Reen al la supro