Al la enhavo

Kurta demando

de StefKo, 2019-julio-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-julio-22 18:36:35

Kiel, mallonge, demandi pri loko de iu en vico? Ekz.:

Sprintistoj ĝiskuris al celo. Inter ili kuris unu polo. Kiel, mallonge, demandi pri lia loko en tiu kurumo?
En la pola oni demandas mallonge uzante la pronomon KIU (pli longe KIU ORDE aŭ KIU SIAVICE), tiel: Kiu estis la polo?
"la polo" estas en nominativo. Se ĝi estus en ablativo, la senco estus alia.

sergejm (Montri la profilon) 2019-julio-22 21:05:46

Kioma estis la polo?
Respondo: li estis la unua.
Ruse oni ankaŭ uzas "который?", sed ĉi kaze ĝi tradukiġas "kioma?"

StefKo (Montri la profilon) 2019-julio-23 10:06:42

sergejm:Kioma estis la polo?
Respondo: li estis la unua.
Ruse oni ankaŭ uzas "который?", sed ĉi kaze ĝi tradukiġas "kioma?"
Dankon! Efektive, tio estas en vortaro.net:

kioma. Demanda aŭ ekkria adj., demandanta pri la nombro, la vico: la kioman fojon li jam ripetis sian rakonton?; kioman fojon ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!; kioma horo nun estas?; sur kioma etaĝo li loĝas?; en la kioman klason?.

Reen al la supro