前往目錄

Metaforoj en esperanto

貼文者: LM59650, 2019年9月6日

訊息: 7

語言: Esperanto

LM59650 (顯示個人資料) 2019年9月6日上午10:10:47

Saluton

Metaforoj estas ofta en tradiciaj lingvoj.

ekzemplo :
Engla : "It rains cats and dogs"
Franca : "Il pleut des cordes", "Il tombe des cordes", "Il pleut des hallebardes", "Il fait un temps de chien", ...

En esperanto, la significo estas : "Pluvegas"
Ĉu vi konas ekvivalentan metaforon ?

Ĉu vi konas aliajn metaforojn ofte uzata en esperanto ?

sudanglo (顯示個人資料) 2019年9月6日下午1:10:06

Metafora aŭ figura uzo estas ofta en Esperanto. Serĉu sur kiu ajn paĝo de PIV.

Sed la nacilingvaj ekzemploj kiujn vi donis estas idiotismoj, kaj ĝenerale Esperanto evitas tiujn, pro evidentaj kialoj. Ne helpas interkompreniĝon se oni ne povas deĉifri la signifon de la vortoj mem.

Por angla-lingvano estas tute ne elrezonebla kia estas vetero de hundo (temps de chien).

Se vi volas pli viglan alternativon por 'pluvegas' necesas elpensi esprimon kies senco estas klara/divenebla.

La pluvo falas torente?

LM59650 (顯示個人資料) 2019年9月9日上午6:31:08

"La pluvo falas torente" ŝajnas bona traduko.
Estas nur ekzemplo.

Ĉu ekzistas en esperanto kompleksaj esprimoj (ne simplaj vortoj aŭ gramatikaj konstruoj), kiu ne havas laŭliteren tradukon en aliaj lingvoj ?
Ŝajnas, ke la respondo estas ne, sed mi ne estis certa pri tio.

sudanglo (顯示個人資料) 2019年9月9日上午11:08:25

Por kio utilas idiotismoj en Esperanto, kies celo estas internacia interkompreniĝo?

Tamen mi supozas ke estas sufiĉe da esprimoj/vorto kiuj estas nur klarigebla en iu nacia lingvo per tuta frazo. (ekz. Ne krokodilu)

Kaj estas parolturnoj kiuj bildece prezentas iun ideon. Tiajn vi trovos en la Proverbaro

Eble vi trovos tie kelkajn kies signifo ne estas klara laŭ la vortoj.

Unu kiu mankas en tiu kolekto sed kiu tamen estas ĝenerale konata - "Esperanto, edzperanto".

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年9月24日上午10:03:35

http://www.expressio.fr/expressions/tomber-pleuvoi...

Tiu ligilo (bedaŭrinde en la franca) ŝajnas al mi trafa. Ĝi donas internacian liston.

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年9月24日上午10:17:27

https://www.loc.gov/rr/scitech/mysteries/rainingca...

Ankaŭ tiu estas interesa (anglalingve).

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年9月24日上午10:26:37

Iru tien kaj elaŭtiĝadu http://lingvo.info/eo/lingvopedia/esperanto (Kun la voĉo de Filipeto !)


Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino.

Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.

Nokte eĉ monstro estas belulo.

Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.

回到上端