Al la enhavo

Atentu la akuzativon!

de StefKo, 2019-oktobro-14

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-14 07:47:32

Atentu la akuzativon!

* La tuta situacio okazis en la pola Radio Zet (reala)
Redaktoro telefonas al unu viro rilate al konkurso por la aŭdantaro.


[redaktoro] "Bonan tagon sinjoro!"
[aŭskultanto] "Bonan tagon!"
[red.] "Mi telefonas al vi el Radio Zet. Bonvolu diri al ni (vi estas en fonio), kiuj estis la du plej intimaj aferoj, kiujn vi faris hodiaŭ matene? Se vi diros, vi gajnos kuirejmeblaron."
[aŭsk.] "Mi amoris kun mia edzino."
[red.] "Tre bone. Tio estas unu afero, kiun ni jam havas. Bonvolu diri al ni, kie vi amoris kun via edzino?"
[aŭsk.] "En la kuirejo."
[red.] "Do ni jam havas la du plejn intimajn aferojn, kiujn vi faris hodiaŭ matene. La kuireja meblaro estas preskaŭ via. Ni ankoraŭ devas telefoni al via edzino kaj se ŝi konfirmos viajn vortojn, vi gajnos la konkurson!".
La redaktoro nun telefonas al la edzinon de la aŭskultanto.
[red.] "Bonan tagon sinjorino!"
[edzino] "Bonan tagon! "
[red.] "Mi telefonas al vi el Radio Zet. Pli frue mi parolis kun via edzo kaj demandis lin, kiaj estas la du plej intimaj aferoj, kiujn li faris ĉi-matene. Se vi konfirmos kion diris via edzo, vi gajnos aron da kuirejaj mebloj! Do diru al ni, kiuj estis la du plej intimaj aferoj, kiujn vi faris ĉi-matene?"
[edzino] (post momenta hezito kaj persvado de la edzo en la fonio): "Mi amoris kun mia edzo ĉi-matene."
[red.] "Tre bone – via edzo diris al ni la samon. Bonvolu diri al ni, kie?"
[edzino] "Ho ne, mi ne diros tion!"
[aŭsk.] "Karulino, diru al la redaktoro, mi jam diris, mi petas!"
[red.] "Se vi diros kie kaj tio konsentos kun tio, kion diris via edzo, mi memorigas al vi, ke vi gajnos aron da kuirejaj mebloj."
[aŭsk.] "Karulino, diru al la redaktoro, kie, mi diris tion al li antaŭe, ne hontu!"
[edzino] (post momenta hezito): "Postaĵen..."

* Ĉi-momente estiĝis konsterno en la radio. Kaj poste ĉiuj pro ridego – planken.
[red.] "Tre bone! Vi gajnis aron da kuirejaj mebloj!"
---------------------------
En la pola ofte oni miksas KIE kun KIEN, precipe en la pola ordinara. La redaktoro demandis ĝuste KIE (EN KIU loko), la virino pensis pri KIEN (EN KIUN lokon la edzo fikis ŝin)

Reen al la supro