Al la enhavo

"Frosta bova lakto" aŭ "frosta bov-lakto"

de HappyMilkxD, 2019-novembro-12

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-13 16:10:56

HappyMilkxD:En Vikipedio, mi legis la frazon "bova lakto", sen "-in". Mi konjektas ke, tial la lakto estas produktata ĉiam por la inoj, la inkludado de "-in" estas redunda.
Mi samopinias kaj mi persone uzus "bovlakto" aŭ "bova lakto".

Korektetoj:
En Vikipedio mi legis la frazon "bova lakto" sen "-in". Mi konjektas, ke, ĉar la lakto estas produktata ĉiam de la inoj, la inkludado de "-in" estas redunda.
Dankon por via korekto!

Aŭ: inkludi "-in" estas redunde
La lakto estas produktata de la inoj por la idoj. = La leche es producida por las hembras para las crías.
En pasivaj frazoj la aganto estas ĉiam markita per la prepozicio "de". Hispana "por" kaj Esperanta "por" estas "falsaj amikoj". ridulo.gif

thyrolf (Montri la profilon) 2019-novembro-13 17:12:56

oni povas ludi per la vortpozicio: bova lakto frosta

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-13 17:32:55

Ne estas necese ŝanĝi vortordon. En 'frosta bova lakto' 'frosta' rilatas al 'lakto'.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-novembro-14 07:58:44

ne ekzistas deviga vortordo !

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-14 11:22:39

Thyrolf,

Kvankam la vortordo en la espa estas pli libera ol ekz. en la angla (kiu estas fifama por havi idiote striktan vortordon), la vortordo en la espa ne estas tute libera. La plej konata ekzemplo estas predikativaj esprimoj kun du substantivoj.
 
  • Leono estas besto ≠ Besto estas leono.
  • Mi fariĝis kapitano ≠ Kapitano fariĝis mi.
en kiuj la unua substantivo montras subjekton kaj la dua predikativon, do la vortordo gravas. Se ekzistus iu rolmontrilo por montri subjekton aŭ predikativon, la vortordo estus libera.

Alia ne-libera vortordo estas tio, pri kiu Sergejm parolas. En la espa oni ofte uzas esprimojn kun adjektivaj atributoj kiel kunmetitaj vortoj. En kunmetita vorto la malantaŭa vorto estas baza vorto, kiu difinas pri kiu temas. La antaŭa vorto precizigas pri kia baza vorto temas.

aŭto : la baza vorto
  • personaŭto : aŭto por transporti homojn
  • ŝargaŭto : aŭto kun platformo por transporti diversajn ŝargojn
Same estas kun vortoj "frosta", "bova" kaj "lakto".
 
  • frosta bova lakto : lakto el bovino kaj lakto estas en frosta stato
  • bova frosta lakto : lakto, kiun oni melkis el frosta bovino?
  • frosta lakta bovo : eh…

sudanglo (Montri la profilon) 2019-novembro-14 12:45:24

Mi volas scii kiun estas la plej ĝusta traduko
Mi volas scii kiu estas pli bona.

Eble tio helpus decidi ĉu uzi la akuzativon aŭ ne, se vi imagas insertitan 'tion' - ekzemple mi volas scii tion, kiu estas pli bona - mi volas scii kion ŝi diris -> mi volas scii tion, kion ŝi diris.

Ĉu gravas en la ludo specifi la originon de la lakto? Se ne, Frostigita lakto, se jes, Frostigita lakto bovina (de bovino)

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-14 15:51:24

Metsis,
Frosta bova lakto = frosta lakto bova = bova lakto frosta k.t.p.
Gravas nur kiu el vortoj estas kun -o kaj kiu kun -a.
Sed ne same ĉe vortfarado: frostbova lakto ≠ frosta bovlakto ≠ frosta laktbovo k.t.p.

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-14 17:45:43

nornen:En pasivaj frazoj la aganto estas ĉiam markita per la prepozicio "de". Hispana "por" kaj Esperanta "por" estas "falsaj amikoj". ridulo.gif
Dankon! La prepozicioj ankaŭ estas malfacilaj por mi.

Pri la vortordo, ne gravas, sed mi preferas la anglan vortordon por ĉi tiu kazo.

sudanglo:Eble tio helpus decidi ĉu uzi la akuzativon aŭ ne, se vi imagas insertitan 'tion' - ekzemple mi volas scii tion, kiu estas pli bona - mi volas scii kion ŝi diris -> mi volas scii tion, kion ŝi diris.
Dankon! Mi kredas ke tio helpos min.

sudanglo:Ĉu gravas en la ludo specifi la originon de la lakto? Se ne, Frostigita lakto, se jes, Frostigita lakto bovina (de bovino)
Jes, ĝi gravas. Ĉiu dvarfo (Liliputo? Nano? Ĉi tiun estas alian dubon mi bezonas klarigi) havas siajn proprajn preferojn; iuj dvarfoj povas preferi la bovan lakton, aliaj povas preferi la kapran lakton... ktp.

Metsis (Montri la profilon) 2019-novembro-15 20:02:11

HappyMilkxD:
Pri la vortordo, ne gravas, sed mi preferas la anglan vortordon por ĉi tiu kazo.
Nur eta rimarko…

Mi supozas, ke vi celas ĉi tiun frazon
 
  • La lakto estas produktata ĉiam de la inoj,
Ne temas pri aparta angla vortordo, sed normala vortordo en pasivaj frazoj, en kiuj oni esprimas la pasivon per pasiva participo. Ĉi-okaze la participe esprimita pasivo estas sufiĉe simpla, sed ĝenerale estas pli bona preferi la oni-pasivon aŭ uzu la aktivon, se vi havas aganton.
 
  • Inoj ĉiam produktas la lakton.
  • Estas ĉiam inoj, kiuj produktas la lakton.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-22 21:32:26

Metsis:Thyrolf,

Kvankam la vortordo en la espa estas pli libera ol ekz. en la angla (kiu estas fifama por havi idiote striktan vortordon), la vortordo en la espa ne estas tute libera. La plej konata ekzemplo estas predikativaj esprimoj kun du substantivoj.
 
  • Leono estas besto ≠ Besto estas leono.
  • Mi fariĝis kapitano ≠ Kapitano fariĝis mi.
en kiuj la unua substantivo montras subjekton kaj la dua predikativon, do la vortordo gravas. Se ekzistus iu rolmontrilo por montri subjekton aŭ predikativon, la vortordo estus libera.

Alia ne-libera vortordo estas tio, pri kiu Sergejm parolas. En la espa oni ofte uzas esprimojn kun adjektivaj atributoj kiel kunmetitaj vortoj. En kunmetita vorto la malantaŭa vorto estas baza vorto, kiu difinas pri kiu temas. La antaŭa vorto precizigas pri kia baza vorto temas.

aŭto : la baza vorto
  • personaŭto : aŭto por transporti homojn
  • ŝargaŭto : aŭto kun platformo por transporti diversajn ŝargojn
Same estas kun vortoj "frosta", "bova" kaj "lakto".
 
  • frosta bova lakto : lakto el bovino kaj lakto estas en frosta stato
  • bova frosta lakto : lakto, kiun oni melkis el frosta bovino?
  • frosta lakta bovo : eh…
Tio pruvas, ke la akuzativo devis uzendi kun verboj kiel "esti".

Reen al la supro