前往目錄

Postaj aldonitaj oficialaj afiksoj en Esperanto

貼文者: vaaspuhr, 2019年11月15日

訊息: 14

語言: Esperanto

vaaspuhr (顯示個人資料) 2019年11月15日下午8:13:52

Kiuj oficialaj afiksoj iom post iom aldoniĝis al Esperanto?

nornen (顯示個人資料) 2019年11月15日下午8:19:44

-aĉ- 1909 (1. OA)
-ism- 1919 (2. OA)
mis- 1929
-end- 1953

Tiuj estas ĉiuj.

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年11月16日下午8:13:35

nornen:-aĉ- 1909 (1. OA)
-ism- 1919 (2. OA)
mis- 1929
-end- 1953

Tiuj estas ĉiuj.
Tre interese... Mi ne sciais, kiel nova estas la afikso -end-.

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年11月22日上午11:58:35

訊息已隱藏.

sergejm (顯示個人資料) 2019年11月22日下午7:10:09

Ion ajn demandu - Jxusteno transkondukos ĉion al seksneŭtralaj vortoj

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年11月22日下午8:17:43

Jxusteno:Miakrede ĝi baldaŭ estos oficialigita fare de la Akademio de Esperanto.
... Kaj malaperos ĉi-kaze literaturo centjara, kiu iĝos la "maljuna Esperantlingva literaturo", kiel la Kanto de Roland estas por la nuna franclingvo.
Bonvolu pensi same, ke se vi pensas, ke Esperanto valoras kiel la franca, la ĉina aŭ la sveda, ĉar ja valoras ĝi tiel. Esperanto estas lingvo. Mi ne memoras, ĉu vi finfine diris al mi kiu estas via denaska lingvo, sed konsideru Esperanton same.

vaaspuhr (顯示個人資料) 2019年12月1日上午6:45:12

'Mis-' kaj '-end' envenis Esperanton el Ido.Ĉu ekzistas mallonga afiksaĵo por 'mis-'?

sergejm (顯示個人資料) 2019年12月1日上午9:37:13

Kial al vi ne plaĉas mis-?

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月1日上午11:03:32

Mi supozas, ke la Lingva Komitato oficialigis la prefikson mis- ne pro tio, ke ĝi estas en la lingvo "Ido", sed pro tio, ke ĝi estas relative internacia. La oficialigiteco de la prefikso -end- dubeblas, ĉar ni ne disponas la oficialan jesigan dokumenton... Ĉiuokaze, en la estanteco ĝi ordinare konsideriĝas kiel oficiala. Ŝajnas al mi, ke nun la Akademio de Esperanto ne oficialigus la sufikson -end-, se tia propono estiĝus nun... Miasupoze, ĝia oficialiĝo okazis (se ĝi efektive okazis) pro tio, ke post la dua mondmilito kvanto da esperantistoj estis malgranda...

vaaspuhr (顯示個人資料) 2019年12月1日下午8:30:18

sergejm:Kial al vi ne plaĉas mis-?
Nenatura evoluado de Esperanto mirigas kaj malplaĉetas min.Mi jam konkludas ke bedaŭrinde Zamenhof dediĉis al ni netaŭgan kaj ne sufiĉe stabilan lingvon kaj li igis/faris evoluadon de la lingvo danĝera kaj malplaĉa.

回到上端