Al la enhavo

Ĉu oni povas uzi la artikolon "la" antaŭ la vorto "piedpilkado" kaj aliaj nomoj de sportoj?

de Jxusteno, 2019-decembro-18

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-18 18:46:43

Ekzemple, "piedpilkistoj ludas la piedpilkadon (t. e. tiun konatan de vi piedpilkadon; ja la (?) piedpilkado estas tre vaste konata).

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-19 09:06:57

Ne, oni ne povas aŭ mi ne certas. Minimume sonas iomete strange diri tiel. Mi pensas, ke la futbalo indikas certan matĉon. Notu, ke ie (en PMEG?) oni konstatas, ke estas malpli erare forlasi ol nenecese uzi. Plie Zamenhof mem permesis forlasi la difinan artikolon, se oni havas problemon kompreni ties uzon.

(erareto estis)

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 12:50:11

Metsis:Ne, oni ne povas aŭ mi ne certas. Minimume sonas iomete strange diri tiel. Mi pensas, ke la futbalo indikas certan matĉon. Notu, ke ie (en PMEG?) oni konstatas, ke estas malpli erare forlasi ol nenecese uzi. Plie Zamenhof mem permesis forlasi la difinan artikolon, se oni havas problemon kompreni ties uzo.
Dankon.

Reen al la supro