Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-06 18:01:44

Via primitiva demagogio, Zamčik, estas ridinda.
Malgraŭ via mensa nebuleco vi certe konscias, ke "doni ligilon" ne sinonimas al "defendi" kaj ke "klarvida realisto" ne sinonimas al "rasisto/naciisto".
Koncerne al Pyotr Pavlensky menciindas, ke ĝuste okcidentaj liberastoj-tolerastoj (inkluzive, francaj) fervore defendis lin, kiam li aranĝis t.n. "performances" en Rusio, tamen la hipokritaj "defenduloj" tuj elreviĝis pri la "libera artisto", kiam li ekis agi simile en Francio.
Mi tamen esperas, Zamčik, ke vi kapablas sincere esprimi vian opinion koncerne al la tuŝita temo, t.e. pri provokoj kaj perfortado de francaj policistoj, kaj pri mensogemo de francaj komunikiloj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-06 18:20:25

IgorSokoloff:Via primitiva demagogio, Zamčik, estas ridinda.
Malgraŭ via mensa nebuleco vi certe konscias, ke "doni ligilon" ne sinonimas al "defendi" kaj ke "klarvida realisto" ne sinonimas al "rasisto/naciisto".
Koncerne al Pyotr Pavlensky menciindas, ke ĝuste okcidentaj liberastoj-tolerastoj (inkluzive, francaj) fervore defendis lin, kiam li aranĝis t.n. "performances" en Rusio, tamen la hipokritaj "defenduloj" tuj elreviĝis pri la "libera artisto", kiam li ekis agi simile en Francio.
Mi tamen esperas, Zamčik, ke vi kapablas sincere esprimi vian opinion koncerne al la tuŝita temo, t.e. pri provokoj kaj perfortado de francaj policistoj, kaj pri mensogemo de francaj komunikiloj.
Precize la stultaj rasistoj diras, ke ili mem estas la "realistoj".
Ĉu vi do pretas je forlasi viajn aurobindistajn kaj internaciistumajn opiniojn por defendi la solan por-Putinan partiegon de Francujo, kiu estas ankaŭ unu el la plej rasismaj?
Por-Putina partio ne nepre estas bona partio.
Citi ekstremdekstrulon estas tiel maltaŭga kiel la israelanoj kiuj citas ekstremdekstrulojn kiuj diris, ke ili estas la "amikoj de Israelo" (kio estas eble vera, sed parte pro ilia ega islamofobio).

Ho, kaj sciu, ke mi preferus ke mia lando bonvenigu Edward Snowden, kiu deziris freŝdate foriri Rusujon, anstataŭ stultulojn kiel Pavlenskij. Tiu ĉi lasta ne devis daŭrigi siajn danĝerajn aktivulaĵojn. Sed li precize faris tion. Do nun, miaopinie li trovu landon kiu havas la "liberecon je sin esprimi", se li ne opinias, ke ekzistas tia libereco en Francujo. Ĉar jes, la "revenge porn" estas neleĝa en la diktatura reĝimo de la "diktatoro" Macron (laŭ Sputnik).

Jes, ja estas "policaj perfortoj" en Francujo, kaj tio devas ŝanĝi tujtuj. Tamen ankaŭ notindas, ke estas multe da perfotaĵoj fare de manifestaciantoj en Francujo, kaj tio malsimpligas la problemon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-06 18:28:05

Zam, mi konsilas al vi tute ignori ĉi tiun trolon, kies ĉefa okupo ĉi tie estas personaj insultoj, ŝovinismaĵoj kaj mokado de GLAT. Estas mirinde ke la retejestroj ankoraŭ ne forbaris rian konton.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-06 20:32:22

Brave, Zamčik... Ŝajnas, ke en via naturo haveblas strebo al sincereco. Vi tamen forgesis esprimi vian opinion pri mensogemo de francaj komunikiloj.
----------
La kazo de Žustenčik ne estas tiom esperiga. Ŝajnas, ke lia enmensa nebulozo restas dense-densega.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-06 22:42:12

Kiel franca civitano, mi malaprobas la policajn perfortojn, samkiel la politiko malinstigi manifestaciojn pere de plorgrenadoj kaj bloki ĉiujn manifestantojn en kaptilon surloke, barinte ĉiujn elirejojn.

Tio dirite, oni rajtas kritiki la policon - prefere de malproksime - kaj en la salono pri desegnitaj bendoj en Angouleme, iu humura desegnisto donacis al Sro Macron T-ĉemizon aludantan pri la policaj perfortoj. La komunikiloj montris nian prezidenton ridetantan, kaj iuj riproĉis tion al li, konsiderante, ke tio ne konvenas al lia grava posteno.

Eble kritikinde, sed tamen kritikeble.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-07 07:31:18

IgorSokoloff:Brave, Zamčik... Ŝajnas, ke en via naturo haveblas strebo al sincereco. Vi tamen forgesis esprimi vian opinion pri mensogemo de francaj komunikiloj.
----------
La kazo de Žustenčik ne estas tiom esperiga. Ŝajnas, ke lia enmensa nebulozo restas dense-densega.
La "mensogemo de francaj komunikiloj" estas ne tre klara. Bonvolu doni ekzemplojn.

Sciu tamen, ke mi opinias, ke la televidaj kanaloj pri novaĵoj ne nepre fidindas, kaj oni devas esti kritikema. Ekzemple, atenti se afero estas verkita laŭ la franca vidpunkto. Ofte estas tiel. Sed se oni konas la francan vidpunkton, estas pli facila apartigi la veron kaj la opiniojn kiuj eble estas esprimitaj.

Krome, mi scivolas. En Francujo, Radio France (la publika radiostaciaro, kiu arigas interalie France Inter kaj France Culture) havas enketan ĉelon, kiu vidigis, kun la helpo de aliaj konataj amaskomunikiloj, la hontindajn agadojn de Francujo en Sauda Arabujo, kiu vendas armilojn al la saud-araba militistaro, kaj kompreneble, spite la nerespekto de la homaj rajtoj.
Ĉu RT ankaŭ enketas pri tiaj aferoj de la rusa registaro? Mi scivolas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-07 13:18:04

Brave, compañero Altebrilas... Ŝajnas, ke ankaŭ vi havas emon al sincereco. Elvolvu ĝin plu.
----------
Apenaŭ mi laŭdis vin, Zamčik, kaj vi tuj lasis al nebulo denove densiĝi en via menso...
Pri mensogemo de francaj komunikiloj rakontis Jean-Yves Le Gallou en sia intervjuo. Tralegu ĝin ankoraŭfoje, pli atente. Aldone mi povas memorigi pri kutima anti-rusia mensogeca sortimento — elpensita enmiksiĝo en fremdajn aferojn, kvazaŭa venenigo de Skripal, mita "rusia minaco". Krom tio menciindas malobjektivaj raportaĵoj pri protestado en Honkongo, kiun tute certe instigis anglo-saksoj, kaj ankaŭ iom pli antaŭlonga anti-serba inform-kampanjo por pravigi la planitan agreson de NATO kontraŭ Serbio.
"Russia today" laŭ nivelo kaj celoj ne kompareblas kun Radio France. Kiel "kremla megafono", RT prilumas plejparte tutmondajn kaj eksterlandajn eventojn. Por informi pri internaj problemoj kaj por kritiki la registaron, la parlamenton, diversrangajn funkciulojn kaj eĉ "teruran diktatoron" Putin, en Rusio haveblas abunda grapolo da aliaj komunikiloj — kaj centristaj, kaj liberaste-tolerastaj, sponsorataj per eksterlandaj fondusoj, kaj ankaŭ livaj, t.e. socialistaj-komunistaj.
Koncerne al tutmondaj aferoj rimarkindas, ke rusiaj liberastoj-tolerastoj kritikas rusian "establishment" pro "troa zorgado" pri eksterlandaj problemoj, ekzemple pro helpado al Sirio, dum la livuloj riproĉas ĝin pri troa mildeco kaj toleremo rilate al diversaj politikaj defioj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-07 20:10:33

IgorSokoloff:Brave, compañero Altebrilas... Ŝajnas, ke ankaŭ vi havas emon al sincereco. Elvolvu ĝin plu.

La rusuja registaro de Putin' ja enmiksiĝis en la franca prezidenta baloto de 2017, estis enketo de la gazeto Le Monde pri tio. La artikolon mi ne povis legi, kaj plie, se mi bone memoras, la franca registaro eĉ ne uzis tiun eventon por kontraŭstari Putinon. Do "ili mensogis al cele povi havi kialon por esti rusofobia" estas mito.
Rusujo reiĝis aŭtoritata sub Putin pro multaj kialoj, interalie la situacio de la gazetaro.
https://rsf.org/en/russia

Ne, "Senlandlimaj Riportistoj" (RSF) ne estas por-usona asocio, ĉar en sia klasifiko de la landoj pri la libereco de la gazetaro de 2019, RSF eĉ ne opiniis, ke Usono estis tiam "flava" lando : ĝi estis trovita "oranĝkolora".

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-07 22:18:06

Probable, mi mem cedis al iluzio... Ŝajnas, ke nebulo en la menso de Zamčik estas same densa, kiel antaŭe.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-07 22:26:11

IgorSokoloff:Brave, compañero Altebrilas... Ŝajnas, ke ankaŭ vi havas emon al sincereco. Elvolvu ĝin plu.
Kial "ankaŭ"? Pri kiu alia vi aludas?

Reen al la supro