Al la enhavo

Ibera batala poezio

de Zam_franca, 2020-majo-06

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-06 21:30:38

Jen traduko de la poemo "Manifesto", de Alfonso Sastre:

"Mi subskribas ĉion.
Sed ne temas nur pri subskribi. Temas pri skribi.
Sed ne temas nur pri skribi. Temas pri
legi parole. Sed ne nur pri tio: ankaŭ eliri en straton.
Sed ne temas pri
nur eliri en straton, sed ankaŭ
krii trotuare.
Sed ne nur pri krii. Temas pri
kunveni nin ĉiuj, fine, por la justeco;
por la pac'.
Sed ne nur pri nin kunveni;
ankaŭ pri kanti.
Sed ne nur pri kanti; ankaŭ
pri eki protestmarŝon.
Sed ne temas nur pri eki protestmarŝon; ankaŭ temas pri
alveni, paŝon post paŝo, ĝis la fin'; pri
(falu l' falont') renversigi
tiujn kiuj malhelpas kaj fiigas nin.
Sed ne temas pri nur alveni al fin', pri renversigi; sed ankaŭ
pri konstrui ene Hispanujo, Hispanujon.
Sed ne temas nur pri tio, sed ankaŭ pri... "

Reen al la supro