Al la enhavo

En Francio, aŭtoj-aĉetantoj ricevos aĉetan premion por la aĉeto de la aŭtoj. Tio estas malbona ideo!

de Tram_Amiko, 2020-majo-27

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2020-majo-27 07:35:02

En Francio, aŭtoj-aĉetantoj ricevos
aĉetan premion por la aĉeto de la aŭtoj. Tio estas malbona ideo!

Aŭtoj jam staras longa tempo en la kritiko. Ili damaĝas la medion. Ili enfermas la stratojn. La ŝtato devas investi multan monon por konstrui ĉiam pli larĝajn stratojn. Kaj ankoraŭ multaj danĝeraj akcidentoj okazas.
En 2016 okazis 3.477 mortaj aŭtoakcidentoj en Francujo. En la sama jaro okazis 3206 mortigaj akcidentoj en Germanio.
Ĉiu aŭtoakcidento estas unu akcidento tro multe. Estas pli sekuraj vojoj por esti moveble.
Ĉi tio inkluzivas lokan publikan transporton kaj longdistancan publikan transporton, sed ankaŭ bicikladon kaj iri piede. Tiuj, kiuj veturas per buso kaj trajno anstataŭ uzi aŭton, reduktas la akcidentojn. Biciklado kaj iri piede estas ankaŭ pli sekuraj ol uzi la aŭton. Kaj ĝi helpas la medion!
La numero estas legita en la ĵurnaloj, estas 12.000. La franca ŝtato volas doniti tiom da mono al ĉiu aĉetanto, kiu aĉetas novan elektran aŭton.
Oni delonge scias, ke ankaŭ elektraj aŭtoj damaĝas la medion. Unuflanke, la aŭtoj devas esti fabrikitaj kun tre multa energio. Aliaflanke ili konsumas multan energion por la veturo. Kaj la fabrikado de aŭtoj inkludas riskas por la medio. Krome, grandaj kvantoj de maljunaj bateriaj aperos en la venontaj jaroj.
Konkludo: Aĉeto-premioj por aŭtoj estas malbona ideo. Eĉ se ekzistas nur aĉeta premio por elektraj aŭtoj, tio estas malbona ideo.
Ankoraŭ ne ekzistas decido en Germanio. En Germanio oni eĉ pripensas pri aĉeta premio por aŭtoj kun brulada motoro.
La registaro en Francio kaj Germanio diras: "Ni volas redukti la konsekvencojn de la korona krizo."
La registaro volas kompensi la malkreskon de industria produktado kaj la malpliiĝon de peto de industriaj produktoj.
Sed: Ĉiuj devas pagi por aŭta premio. Eĉ homoj, kiuj ne veturas per aŭto. Tio estas maljusta. Ĉiuj devas pagi kaj nur malmultajn homoj profitos. Kaj ni ĉiuj devas pagi ne nur per mono, sed ankaŭ kun nia sano. Multaj homoj mortas per aŭta trafiko kaj per la poluoj tra la aŭta trafiko.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-27 13:19:08

Veras, ke "la plej bona aŭto, estas tiu kiu ne ekzistas!" kaj do ne poluas.

Sed tiuj premioj estos ĉefe por hibridaj kaj elektraj aŭtoj! Tio estas tre bona novaĵo! Finfine oni vidas agojn post-parolade.
Plie, Francujo devis krei 100 000 ŝarĝil-ejojn por elektraj aŭtoj antaŭ la fino de la jaro 2022. Tiu celo nun devos esti atingita antaŭ la fino de la jaro 2021.

Homoj daŭre aĉetos aŭtojn. Se ili faras tion, almenaŭ ili poluu malpli. La elektraj veturiloj ankaŭ poluas, sed se ni paralele (ĉu tiu vorto kompreneblas?) verdigos niajn energio-fontojn, tiu poluado estos iom malpli grava.

75% de la francoj povos uzi tiun premion. Ne nur "malmultaj homoj". Jes, oni devas konsumi por havi la plian monon: tio estas... premio. Tiuj kiuj ne bezonas veturilon ne aĉetos aŭton. Tiuj kiuj deziris aĉeti aŭton ne tro polu-ant-a, estos feliĉigita de tiu premio.
Ĉiuj devas pagi por aŭta premio. Eĉ homoj, kiuj ne veturas per aŭto
Nu, iu civitani paganta taksojn pagas ekzemple por lernejoj, eĉ se tiu ne havas infanojn, por subvencii la malplejn riĉajn regionojn, eĉ se li vivas en riĉa regiono, ktp. Tio estas normalaĵo, laŭ mi. Mi mem estas feliĉa ke la takso-mono estas nun uzata por pli bona kialo.
La numero estas legita en la ĵurnaloj, estas 12.000. La franca ŝtato volas doniti tiom da mono al ĉiu aĉetanto, kiu aĉetas novan elektran aŭton.
Nu, tiuj ĵurnalistoj ne legis la francan gazetaron! Ĉar nenie mi legis tiun numeron.
https://www.francetvinfo.fr/sante/maladie/coronavi... (france)

Indas scii, ke post 30 000 kilometroj trairitaj pere de elektra veturilo, la fabrikado-poluado de la elektra veturilo estas kompensita.

Proksima stadio : ĉesi subvencii ne-daŭripovajn energiojn kaj akceligi la uzadon de daŭripovaj energioj, i.e. sunaj tabuloj (se tio okazus, certe estus sen la nuna registaro! bedaŭrinde).

https://de.wikipedia.org/wiki/Solarw%C3%A4rmekraft...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-28 06:35:21

Triobligo de la budĝeto pri bicikloj

Nun tiu budĝeto estas konstituata (ĉu taŭga vorto?) de 60 milionoj da eŭroj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-29 22:08:35

Anstataŭ disdoni monon, kiu nutros inflacion, pli bone la ŝtato favoru la novajôjn, kiu helpas la civitanojn uzi biciklon: vojoj, ŝirmejoj kaj parkejoj, kiuj protektas la biciklistojn kontraŭ Diesel-partikloj, pluvo kaj ŝtelado. Taŭgaj normoj, por ke oni facile povu meti en ĉiun aŭton almenaŭ du biciklojn, por iri de ĉirkaŭurba parkejo al la urbocentro, kiam publikaj transportoj ne ekzistas aŭ longe atendendas. Inventi bateriojn eltireblajn por esti reŝargitaj dum alia funkcias por ne senmovigi la veturilon dum horoj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2020-junio-02 21:02:58

La aŭto estas viruso. Tion diras la trafik-sciencisto Hermann Knoflacher el Vieno. Mi timas, ke Hermann Knoflacher pravas. Homoj aŭdas, ke aŭtomobiloj nun aĉeteblas pli malmultekoste. Oni diras, ke ĉi tiuj aŭtoj malpli damaĝas la medion, ĉar ili havas elektran motoron. Sed tiuj elektraj aŭtoj ankaŭ bezonas multan energion. Tiom da energio estas uzata dum produktado kiel por aŭto kun benzina motoro. Kaj la aŭto konsumas multan energion dum veturado.
Ĉiu, kiu veturas aŭton, konsumas signife pli da energio ol iu, kiu uzas la buson kaj trajnon aŭ veturas biciklon. Kaj multe da energio ankaŭ devas uzi por fabriki ventomuelejojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-03 08:11:35

Oni diras, ke ĉi tiuj aŭtoj malpli damaĝas la medion, ĉar ili havas elektran motoron. Sed tiuj elektraj aŭtoj ankaŭ bezonas multan energion. Tiom da energio estas uzata dum produktado kiel por aŭto kun benzina motoro. Kaj la aŭto konsumas multan energion dum veturado.
Post 30 000 kilometroj trairitaj (Francuje) (mi ne retrovis la fonton en kiu mi unue legis tiun statistikon, tamen artikolo konfirmas ĝin), tiu uzita energio estas kompensita.
Kompreneble, ke bicikloj estas ja pli taŭgaj por protekti la medion.
Sed homoj daŭre aĉetos aŭtojn. Se ili faras tion, almenaŭ ili aĉetu aŭtojn kiuj ja malpli poluas.

Reen al la supro