前往目錄

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

貼文者: Andreo Jankovskij, 2008年8月21日

訊息: 9

語言: Esperanto

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2008年8月21日下午11:58:42

sal.gif

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

Aŭ sen finaĵo "o":

Ĉu Ejnŝtajn aŭ Ajnŝtajn aŭ Einstein?

Kiun vorton uzi estos pli bone? Kaj ĉu kun "o" aŭ ne?

Hispanio (顯示個人資料) 2008年8月22日上午12:51:43

Mi diras Ejnŝtejno.

Frankouche (顯示個人資料) 2008年8月22日上午2:02:35

hehe rideto.gif mi diras : Ajnŝtajno; sed mi opinias ke la plej rekonebla "Einsteino" povus esti la plej bona...

andogigi (顯示個人資料) 2008年8月22日上午2:45:43

En mia Esperanta lernolibro "Teach Yourself Esperanto" de Cresswell kaj Hartley, ĉapitro 10 estas "La vivo de Einstein (revoluciisto de la scienco)". Kiel enuiga...

Rudolf F. (顯示個人資料) 2008年8月22日下午12:10:07

Aŭ kiel en la origina lingvo:
Einstein
aŭ Esperantigita:
Ejnŝtejno (Nova Plena Ilustrita Vortaro)

tomasoavro (顯示個人資料) 2008年8月22日下午6:13:12

Ne pli bone enrigardi Vikipedion?
...nura prava prononco...

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2008年8月22日下午11:00:03

tomasoavro:

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein
rideto.gif Dankon!!!

kfa (顯示個人資料) 2008年8月25日上午11:05:23

Mi firme opinias: Nomo estas sankta, protektenda. Escepte se la nomo elvenas el lingvo kun nelatina alfabeto aŭ enhavas literojn kiuj ial ajn ne reprodukteblas en la celmedio, oni ne ŝanĝu ĝian skribmanieron. Mi eĉ abomenas vidi la finan 'o'. Do estas 'Einstein' kaj nenio cetere. Mi nur toleras uzi finan 'a' kiel en 'la Einsteina verko' ktp.

Mi ne certas kio estas la sinteno de la akademio aŭ de la plimulto de la E-istoj, sed mi tremetas ĉiam kiam mi vidas tiele stupritajn nomojn, ekz. ankaŭ 'Fajrovulpo'...

Noël LECOMTE (顯示個人資料) 2008年8月25日下午12:58:47

sal.gif Saluton al ĉiuj,

P.I.V. diras "Ejnŝtejno", se li ankaŭ diras: "usona fizikisto !".
Por mi, li estas unu de la plej genia GERMANA fizikisto.
Do, mi dirus tute simple "Alberto Einstein", sed tio ne mi malebligas esperantiĝi lian nomon, ekzemple kiel diri:
la Einsteina teorio de la relativeco aŭ
relativeca Einsteina teorio. sal.gif

回到上端