Al la enhavo

Ĉu laŭ vi oni povis sendi Navalnij`on al Rusio por fari tie revolucion kiel pli frue faris tion Lenin?

de bvcn, 2021-januaro-23

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

bvcn (Montri la profilon) 2021-januaro-23 20:41:51

Navalnij estas enorganizigita agento de iu eksterlanda sekreta servo, tial patrujperfidulo. La protestadoj estas faritaj de incititularo incitita de okcidentaj liberalaj agitantoj.

omonisto (Montri la profilon) 2021-februaro-05 15:26:10

Sed kie estas viaj pruvoj? Sen pruvoj tio ne estas interese!

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-februaro-05 18:35:42

Ne. ...Por fari tie koloran revolucion...

Ruse... https://www.youtube.com/watch?v=z7frwIk3MNw

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-februaro-06 12:38:27

Sufiĉe klar-mensaj homoj jam delonge taksas Aleksion Navalnij kiel politika klaŭno, kaj nun, post kiam li kompromitis sin mem per sia konscia partopreno en vica primitiva Noviĉok-spektaklo, li eĉ malpli povas pretendi je la titolo de serioza politikisto.
Ĉiuj pli-malpli erudiciaj homoj, kapablaj "ŝalti" elementan logikon, komprenas, ke malsencas apliki batalajn ĥemiaĵojn, inventitajn por amasa mortigo de malamikoj, por forigo de iu individuo. Larĝe sciatas, ke spec-servoj en ĉiuj landoj jam delonge havas pli "lertajn" rimedojn, kiuj imitas morton pro iu san-problemo (ekzemple, apopleksio aŭ infarkto).
Por klar-mensuloj ankaŭ klaras, ke kiam agentoj de spec-servoj reale provas likvidi iun facile atingeblan "objekton", ili kutime sukcese plenumas sian taskon.
Verdire, mi suspektas, ke kelkaj ĉi-forumaj "warriors of Western democracy" (ekzemple, monsieur Altebrilas kaj eble eĉ mia brava oponulo Zamĉik) envere ne kredas je la Noviĉok-afero kaj aliaj anti-rusiaj postulatoj, kaj ŝajnigas sian "sanktan kredon" nur inercie.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-06 17:16:42

omonisto:Sed kie estas viaj pruvoj? Sen pruvoj tio ne estas interese!
Mi ne scias ĉu li trolas volonte aŭ ne.

praid (Montri la profilon) 2021-februaro-09 20:10:34

Navalnij ne povas fari revolucion, ĉar li ne havas revoluciajn ideojn, kiu havas Lenin.
Mi pensas, ke revolucio faros, kaj ĝi ŝanĝos niajn vivojn, kaj popolo reakiris potencon!

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-09 20:38:14

Revolucio okazas kiam supruloj ne povas vivi malnove kaj malsupruloj ne povas vivi malnove.
Tiel estis en Ukrainio en 2014, tiel ne estas en nuna Rusio.

PS: Ĉi tio ne rilatas al ŝtatrenverso, ĝi povas okazi sen revolucia situacio.

Reen al la supro