Al la enhavo

Samsencaj radikoj?

de Matthieu, 2008-oktobro-27

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 14:33:35

En Esperanto oni povas krei multe da sinonimoj uzante la afiksojn. Sed kelkaj radikoj ŝajnas al mi jam sinonimoj.

Ĉu estas grava malsamo inter tiuj vortoj?
[LISTO]
plaĝo/strando
rabi/ŝteli
karcero/prizono (kaj eĉ malliberejo)
kesto/skatolo
Eble aliaj, pri kiuj mi ne pensas nun.[/list]Antaŭdankon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 20:51:42

Laŭ mi uzado de sinonimoj pliriĉigas Esperanton, tamen la vortoj ofte havas nuancojn.
Ekzemple plaĝo estas ĉemara aŭ ĉerivera loko, kovrita per sablo, dum strando estas nepre naĝejo. (Aŭ male, mi ne tute certas rido.gif)

Ŝtelisto estas krimulo, kiu simple prenas fremdajn aĵojn por poste ilin vendi aŭ uzi, dum rabisto plej ofte faras tion, uzante armilojn, ĉu pafilojn aŭ trancilojn, kaj minacante al sano kaj vivo de la rabitoj.

Karcero estas ĉambro, prizono estas konstruaĵo, domo.

Kaj t.p.

Espi (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 22:07:38

Saluton Mutusen,

en la germana "kesto" kaj "skatolo" ne estas sinonimoj. Ili havas diversajn sencojn.

Kesto: Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo.

Skatolo: Ujeto diversforma, fermebla kaj malfermebla, el solida substanco kiaj ligno, kartono, plasto, metalo.

Terurĉjo: Via deklaro ankaŭ validas en la germana.

Amike
Espi

Matthieu (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 22:33:41

Bone, mi komprenas. Dankon al vi!

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:32:37

Strando estas marbordo en natura stato.
Plaĝo kontraŭe estas prilaborita por taŭgi por homaj vizitantoj, turistoj, naĝemuloj, ktp.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:51:45

rubo.gif
Rudolf F.:homaj vizitantoj
o--O
Bonvolu klarigi sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-29 16:34:18

Terurĉjo:rubo.gif
Rudolf F.:homaj vizitantoj
o--O
Bonvolu klarigi sal.gif
Ekzemple hundaj (aŭ gnuaj) vizitantoj ne estas homaj vizitanoj! okulumo.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-27 22:22:09

Mi povas aldoni al mia listo “kulturi” kaj “kultivi”.

Laŭ la reta vortaro, “kulturi” signifas tion:
1. Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona.
2. Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon.
3. Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado.

Kaj “kultivi” havas la jenan signifon:
1. Kreskigi vegetaĵojn prilaborante la teron.

Do, ĉu “kultivi” kaj la du unuaj sencoj de “kulturi” ne estas samaj?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-novembro-29 12:32:09

Mutusen:Mi povas aldoni al mia listo “kulturi” kaj “kultivi”.

Laŭ la reta vortaro, “kulturi” signifas tion:
1. Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona.
2. Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon.
3. Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado.

Kaj “kultivi” havas la jenan signifon:
1. Kreskigi vegetaĵojn prilaborante la teron.

Do, ĉu “kultivi” kaj la du unuaj sencoj de “kulturi” ne estas samaj?
Fakte, la unuaj du sencoj de "kulturi" nun ofte ne estas uzataj, kaj anstataŭ "kulturi" oni uzas "kultivi".(se por tiu senco) La kaŭzo eble estas, ke oni ne komprenas (kiel mi), kial "kulturi" havas tiujn sencojn. Kaj tial iu ekuzis "kultivi".

Kaj pri "rabi" kaj "ŝteli".
Mi neniam pensus ke ili estas sinonimoj, ĉar la ĉina traduko de la du vortoj estas malsamaj. Laŭ mi, "rabi" estas perforta agado, sed "ŝteli" estas ŝtela(sekreta) agado. Kvankam iuj ŝtelistoj ekrabas kiam la viktimo eltrovas la ŝteladon, tio ne estas la problemo de la du vortoj.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-januaro-16 13:34:32

Mi malfrue dankas “flavan ovon” (tion signifas via nomo, ĉu ne?).

Mi ankoraŭ havas demandon: kio estas la malsamo inter “besto” kaj “animalo”?

Reen al la supro