Al la enhavo

Io ajn internacia lingvo! Aŭ nepre Esperanto?

de Rogir, 2008-decembro-01

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-26 15:36:09

Angla, Ĉina, Hispana aŭ miksaĵo de tiuj? Aŭ eĉ la fiata Ido?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-februaro-27 06:39:47

mccambjd:Tiu internacia lingvo devas esti Esperanto, se ne, mi malŝparis multajn horojn! okulumo.gif
Neveras! rideto.gif Eĉ se Esperanto neniam iĝos disvastan internacian lingvon, mi opinias ke ĝi estas ankoraŭ lerninda.

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-27 07:05:24

RiotNrrd:Neveras! rideto.gif Eĉ se Esperanto neniam iĝos disvastan internacian lingvon, mi opinias ke ĝi estas ankoraŭ lerninda.
Mi esperas, ke vi pravas: mi ankaŭ elspezis multe da mono--mi ĵus ricevis la PIV-on! rido.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-27 14:04:32

Mi fakte ŝparis monon per Esperanto, dank'al la Pasporta Servo.

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-27 15:58:35

Kaj la multaj internaciaj aranxoj estas rimarkeble malpli kostaj ol multaj aliaj feri-ebloj!

Kurawiri (Montri la profilon) 2009-marto-01 18:07:14

Mi opinias ke la respondo ege simplas: kiu lingvo permesas al ni interkomuniki tiom facile nuntempe? Ĉu vi sukcesas komuniki facilege pere de la angla aŭ, almenaŭ, ĉu vi komunikas pli facile per la angla, ido, volapuko, interlingua (etc) ol per esperanto?
Kial ĉiam serĉi novajn eblecaĵojn kiam ni jam havas unu helplingvo kiu tre bone funkcias, eĉ kun la parolantoj nehindeŭropaj?
Estu ni iomete pragmatikaj: mi kredas, ke ĝis nun la plej taŭga (kvankam ne perfekta, ĉar nenia homaĵo perfektas) lingvo internacia estas esperanto.

mpeg (Montri la profilon) 2009-marto-02 06:34:48

Mi elektis " Ne, mi subtenas nur Esperanton".

Tia mia opinio estas laŭ tio ĉi temo.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-04 05:22:31

Mi plaĉas la Esperanton. Ĉar post kvin monatoj malenergian lernadon, nun, mi povas interparoli sur tion nivelon, kion mi atingis dum du dek jaroj por la Angla lango. shoko.gif
Jam post du semajnoj de lernado, mi havis demandon, kio ne lasigis min pace: kial ja oni ne studas la Esperanton en ĉio lernejo?!! Sekvitaj tri monatoj alportis klarigaĵon: lignvo estas nur rimedo, ilo, vorteca armilo, kio povas kaŭzi diversajn sekvaĵojn de uzaĵo, kiel pozitivaj tiel negativaj. Kaj se oni havus armilon, multe de akcidentoj povu okazi.
Certe, neniu murdas iun per vortoj. Sed ebleco de vasta komunikaĵo postulos ĉiun gravan respondecon kaj tolerecon. La Esperanto malfermas vojojn por individuoj, sed metas aldonajn problemojn al ŝtatoj.
Tial, ĉu la Esperanto, ĉu io alia estos vole-nevole batalanta kontraŭ konservativismo de humaro.

Cimerman (Montri la profilon) 2009-marto-04 14:10:37

Vi kontraŭdiras, ĉar via mesaĝo estas plenplena de gramatikaj eraroj. Bonvolu pli atenteme legi tion, kion vi skribis. Ekzemple la unua frazo devas esti: Mi ŝatas Esperanton aŭ Al mi plaĉas paroli Esperant(lingv)e. Kaj tiel plu ĝis "humaro" anstataŭ "homaro".

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-04 14:51:51

MikhailMarkeyev:..post kvin monatoj da malenergian lernadon, nun, mi nun povas interparoli sur je tionu nivelon, kioun mi atingis dum nur post du dek jaroj por la da Angla langolingva studado. shoko.gif.., mi havis demandon, kio ne lasigis min pace: kial ja oni ne studas la Esperanton en ĉio lernejo?!!.
Unue, mi gratulas vin pro viaj kvin monatoj da klopodo! Tamen, Cimerman pravas; vi bezonas studi gramatikon kaj revizii viajn mesaĝojn. Mi esperas ke vi zorge tralaboros (se vi ankoraŭ ne faris tion) la kursojn Ana Pana kaj Ana Renkontas. Post tiu, provu la bazan ekzamenon kaj la kurson Gerda Malaperis.

Vi pravas pri edukado; esta tre bona ideo enkonduki infanojn al Esperanto. Ankaŭ starigi Esperantajn klubojn en lernejoj. Eble iutage vi faros ion utilan en Rusio pri tio. Via landasocio aŭ loka klubo devus doni al vi bonajn ideojn, se vi deziras helpi la movadon. Bonan ŝancon!

Reen al la supro