Al la enhavo

Pangramo ?

de jdroege, 2008-decembro-19

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

jdroege (Montri la profilon) 2008-decembro-19 03:50:35

En la angla ekzistas frazoj nomitaj "pangrams". Ĉi tiuj devas kaj esti kompreneblaj kaj enhavi ĉiujn de la literoj uzataj en la angla. ekzemplo: A mad boxer shot a quick, gloved jab to the jaw of his dizzy opponent.
Ĉu ekzistas tiaj frazoj en esperanto? Mi neniam vidis tiajn, sed kial ne?

Jim en Pakistano

alfred14 (Montri la profilon) 2008-decembro-19 05:06:12

jdroege:En la angla ekzistas frazoj nomitaj "pangrams". Ĉi tiuj devas kaj esti kompreneblaj kaj enhavi ĉiujn de la literoj uzataj en la angla. ekzemplo: A mad boxer shot a quick, gloved jab to the jaw of his dizzy opponent.
Ĉu ekzistas tiaj frazoj en esperanto? Mi neniam vidis tiajn, sed kial ne?

Jim en Pakistano
bedaŭrinde, mi komprenis nenion

sergejm (Montri la profilon) 2008-decembro-19 05:14:33

En Esperanto ĉi tiaj frazoj nomiĝas ĉiuliteraĵoj.

Ekzemple:

Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

jdroege (Montri la profilon) 2008-decembro-19 11:48:35

Bonega respondo!

Dankegon!

Jim

sergejm:En Esperanto ĉi tiaj frazoj nomiĝas ĉiuliteraĵoj.

Ekzemple:

Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-19 15:50:11

Se oni nur bezonas kontroli ĉu la supersignitaj literoj bone legeblas, kutima frazo estas:

eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde

Amike,

Daniel

jdroege:Bonega respondo!

Dankegon!

Jim

sergejm:En Esperanto ĉi tiaj frazoj nomiĝas ĉiuliteraĵoj.

Ekzemple:

Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

Reen al la supro