Al la enhavo

Konfuzejo

de kfa, 2009-februaro-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

kfa (Montri la profilon) 2009-februaro-22 12:31:42

Respondinte ĉi demandon, mi konfuziĝis kaj kredas ke la temo indas propran fadenon.

La problemo estas: Pripensu ekzemple 'retejo' kontraŭ 'librejo'. Laŭ aŭtoritataj fontoj, 'retejo' signifas parton de la (inter)reto, do 'retejo' estas malpli granda ol 'reto'. Sed 'librejo' ne signifas parton, kiel ĉapitron aŭ sekcion, de unu libro. Ĝi signifas bibliotekon, domon aŭ ĉambron en kiu oni tenas librojn, do 'librejo' estas pli granda ol 'libro'. Ĉi estas la malo de la alia.

Evidente oni komprenas ilin ambaŭ prave, simple pro kutimo kaj ofteco de la bezono de la ideoj. Ekzemple 'retejo' kiel 'araneaĵejo' ne bezonatas ofte. Sed ĉu tio vere pravas? Kio se oni foje devas esprimi ĝuste tiun nekutimaĵon, kaj trovas ĝin malfacila ĉar la vortoj jam okupitas de la mala signifo? Ĉu nia lingvo ne vivas ĉefe pro sia sendubeco, manko de subkomprenataĵoj?

Eble mi vidas kontraŭdiron kie estas nenia. Mi serĉis kaj trovis nenian regulon dikti ke 'ejo' nepre estas pli granda ol la baza ideo de la vorto. Aŭ mi pretervidis ion.

Ĉu iu povas malkonfuzigi min?

Espi (Montri la profilon) 2009-februaro-22 15:14:07

Saluton,

bonvolu vidi unue Retan Vortaron.
Certe vi tie trovos kelkajn klarigojn.

Amike
Espi

kfa (Montri la profilon) 2009-februaro-22 15:48:57

Espi:bonvolu vidi unue Retan Vortaron.
Certe vi tie trovos kelkajn klarigojn.
Dankon, jes mi konas ĝin.

Tie en la rikordo pri 'ejo' estas rimarko:
"Rim.: ejo diferencas de ujo per tio, ke ujo estas efektiva, materia, fizika objekto, entenanta ion, kiel meblo, kesto, sako, ktp, dum ejo estas loko, spaco, karakterizata per io konkreta aŭ abstrakta."

Laŭ tio, nia librejo povus esti ankaŭ 'librujo' depende de nuanco (konstruaĵo kiu entenas librojn, kontraŭ konstruaĵo farita por libroj). Kaj la afikso 'ujo' ne taŭgas por landnomoj, krom se la landlimo estas vere fermita muro kaj oni volas emfazi ĉi fakton. Nu, eble eĉ estus bona ideo fini la kverelon pri la landnomoj ĉi tiel... kial ne ekz. 'Germanejo'? Estas loko, spaco, karakterizita per Germanoj kaj ilia kulturo. Certe pli bonas ol 'ujo'. Aĥ, probable jam iu argumentis tiel...

Sed jes, mi dankas pro la atentigo ĉar tiu rimarko, kiun mi iam legis sed ne konsciis kiam mi sendis la supran demandon, klarigas mian unuan konfuzon. Ĝi nur estigis la duan...
senkulpa.gif

ermito (Montri la profilon) 2009-marto-01 10:52:33

Pri tiuj ĉi terminoj konsultinda estas la Komputada Leksikono de S. Pokrovskij. Li estas konata fakulo pri ĉi aferoj. Jen kion li skribas pri tiu ĉi vorto ("retejo"):
Termino uzata, sed evitinda, ĉar reto estas nocio multe pli ĝenerala ol TTT; se oni volas paŭsi la anglan Web site, oni prefere diru «teksejo».
Sed la neuzata "teksejo" estus nur bona paŭsaĵo de Web site, sed bona E-vorto por ĝi estas tamen "TTT-ejo".

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-01 13:22:08

ermito:Sed la neuzata "teksejo" estus nur bona paŭsaĵo de Web site, sed bona E-vorto por ĝi estas tamen "TTT-ejo".
Saluton,

sed la termino "teksejo" verdire signifas ejo (ekz. fabriko), kie oni teksas!

Nur malgranda rimarko de mi.

Amike
Klaus-Peter

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-01 14:55:13

Miaopinie retejo ne havas tute fiksitan signifon. Iuj uzas ĝin por adresaro, aliaj por forumoj, ktp. Miaopinie, ĝi kutime estas interreta deirpunkto. Mi sugestas ke, oni vidu ĝin kiel mallongigo por
retpaĝadresarejo - t.e. loko (virtuala, sur la interreto) kie oni povas trovi la lokojn de pluraj rilataj retpaĝoj.

Kompreneble ĝi estas eta parto de la interreto, kvankam ĝi povas konduki la serĉanton al multaj aliaj lokoj - precize kiel la eta akceptejo en biblioteko (kun ĝiaj indeksoj aŭ helpantoj) povas konduki vin al iu ajn loko en la blblioteko.

Reen al la supro