Al la enhavo

Uzo de la vorto, "la"

de jchthys, 2009-februaro-24

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-24 01:56:01

Ĉu vi uzas la vorto la vorto la kun Esperantigataj vortoj similaj al “Fajrovulpo”?

«Mi uzas la Fajrovulpon, ne la Interretan Esplorilon.»

Mi scias, ke malmultaj uzas “la” ĉi tie; sed mi volas scii, se vi uzas ĝin. Do...

russ (Montri la profilon) 2009-februaro-24 13:00:52

Tiaj propraj nomoj preskaŭ neniam havas "la", same kiel ni ne dirus "la Usono", "la Londono", "la John Wells", ...

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-24 20:54:53

Sed ili ne estas la ĝustaj nomoj por la programaĵoj. Do mi pensas, ke ili estas similaj al komunaj nomoj, kaj ke eble ili tial povus havi "la".

russ (Montri la profilon) 2009-februaro-24 22:13:55

jchthys:Sed ili ne estas la ĝustaj nomoj por la programaĵoj. Do mi pensas, ke ili estas similaj al komunaj nomoj, kaj ke eble ili tial povus havi "la".
Kion vi celas per "la ĝustaj nomoj"? Ĉar "Fajrovulpo" estas Esperanta traduko de "Firefox"? Do ĉu vi simile diras "la Novjorko" anstataŭ "Novjorko", ĉar "Novjorko" ne estas la "ĝusta nomo" de "New York", kaj "la Usono" ĉar la "ĝusta nomo" estas "United States of America"? Mi supozas ke ne!

Tradukita propra nomo estas ankoraŭ propra nomo.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 01:18:37

Nu, "Fajrovulpo" ne estas la varmarka nomo. Sed mi scias, ke vi rajtas--mi nur pensis, ke eble iuj ŝatus la "la" ĉi tie.

Parenteze kiam ne estas streketo en vortoj similaj al "ĉi tie"? Ĉi tiu uzo ne ŝajnas logika al mi.

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-25 10:24:57

jchthys:Parenteze kiam ne estas streketo en vortoj similaj al "ĉi tie"? Ĉi tiu uzo ne ŝajnas logika al mi.
Kiam uzata kun tiu/tio/tie/ĉio... ne estas streketo.

Kiam uzata kiel prefikso (ekz. ĉi-matene, ĉi-jara, ktp) oni metas streketo, por eviti konfuzon kun ĉio (ekzemple ĉi-okaze kaj ĉiokaze)

Kiam uzata kiel sola vorto, anstataŭ ĉi tie aŭ ĉi tiu (poezie), oni ne eblas uzi streketo.

Vidu la rimarkoj pri [url=http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ĉi.html#ĉi.0]ĉi[/url] en la reta-vortaro.

Amike,

Daniel.

russ (Montri la profilon) 2009-februaro-26 06:54:01

jchthys:Nu, "Fajrovulpo" ne estas la varmarka nomo. Sed mi scias, ke vi rajtas
(Per "rajtas" ĉu vi celas "pravas"?)

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-26 14:47:37

Kompreneble; dankon. Fojfoje mi konfuziĝas pri tiujn vortojn.

Reen al la supro