Al la enhavo

Kiu estas Anjo

de Martinbr, 2009-februaro-25

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-25 12:32:08

Saluton al ĉiuj!

Ĉu vi memoras jenan (kiel kutime) bonegan enigmon de Miland, kiu aperis en la forumo "Humuro" antaŭ kelkaj semajnoj?
http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=3...

La enigma tasko tekstas jene:
Alvenis infano al Jano kaj Janjo. Nun, do, la paro havas dekkvin hejmlabortaskojn por dividi inter si. Anjo entuziasmas helpi, kaj la paro feliĉas pri tio. Anjo diras 'Mi ne volas alian disputon pri la divido de la taskoj inter ni. Jen mia sugesto: ni atendu ĝis la semajnfino, kiam mia edzo, Iĉjo (kiu estas ne riisto sed japano, kies plena nomo estas Iĉiro, parenteze), sugestos solvon.' La paro konsentas. Kiam la bopatro alvenas, lia sugesto temas ne pri duonoj sed trionoj de la taskaro, kompreneble, tamen sufiĉe akceptebla al ĉiuj. Do, ni esperu, ili daŭras kunvivi feliĉe! Kio estas la solvo de Iĉjo?
Min isteresus scii, ĉu vi unuarigarde komprenis, ke Anjo estas avino. Mi mem unue pensis, ke "Anjo" estas karesformo de la nomo "Ana" (kaj fakte, la tre similaspekta formo "Anja" ekzistas en pluraj lingvoj). Mi mem verŝajne uzus la formon "Avinjo" kiel karesnomon por mia avino.
Bonvolu ne miskomprenu min. Mi scias bone, ke ankaŭ la formo "Anjo" estas tute ĝusta; mi nur demandas min, ĉu oni povas senprobleme kompreni ĝin.

Amike salutas
Martin

Matthieu (Montri la profilon) 2009-februaro-25 15:48:34

Mi ne pensas, ke mi tuj komprenus ĝin. Fakte, mi opinias same kiel vi.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-26 10:29:13

Mi ne komprenas Anjo kiel Avinjo... Por mi tio evidente estas esperantigu de nomo Anna, Anja.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-26 11:06:41

Jen la kialo pro kio mi elektis tiun nomon. Unu el miaj kuzinoj antaŭ iom da jaroj havis filinon. Ŝia nomo: Anja! Jen la deveno de 'Anjo' en mia enigmo.

Anjoo (Montri la profilon) 2009-februaro-26 16:50:15

Mi opinias ke nomo Anjo devenas de nomo Ana. Mi havas nomon Anna kaj elpensis mian kromnomon de ĝi, uzinte sufikson "nj".

Martinbr (Montri la profilon) 2009-februaro-26 23:21:34

Miland:Jen la kialo pro kio mi elektis tiun nomon. Unu el miaj kuzinoj antaŭ iom da jaroj havis filinon. Ŝia nomo: Anja! Jen la deveno de 'Anjo' en mia enigmo.
Do ĉu "Anjo" en via enigmo ne signifas "avino"? Legante la enigmon, oni povas facile havi la impreson ke jes.

Reen al la supro