Al la enhavo

Ĉu vi usas komon ĉi tie?

de jchthys, 2009-februaro-25

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 18:25:17

Ĉu vi uzas la komon ĉi tie:
"Mi nuntempe uzas la retumilon, Opera."

Mi pensas, ke oni uzas la komon ĉi tie malofte, sed mi volas scii, kiun vi pensas.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-februaro-25 18:39:40

Kutime oni ne uzas komon ĉi-kaze.

Sed ĉi tio verŝajne ne estas malĝuste, ĉar la reguloj pri la interpunkcio en Esperanto estas sufiĉe malrigidaj.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 18:54:22

Nu, “reguloj” estas nur la kutimoj de la parolantoj de la lingvo. Mi pensas do, ke oni ne devus uzi la komon ĉi tie.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 18:54:22

Nu, “reguloj” estas nur la kutimoj de la parolantoj de la lingvo. Mi pensas do, ke oni ne devus uzi la komon ĉi tie.

Mi malintence aldonis novan mesaĝon.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-februaro-25 19:25:09

Mi pensas, ke "la retumilo, Opera" akcentigas la vorto "retumilo", sed "la retumilo Opera" akcentigas "Opera". Eble mi malpravas, tamen okulumo.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-25 20:22:47

Ne, vi pravas.

erikano (Montri la profilon) 2009-februaro-27 14:15:47

darkweasel:Mi pensas, ke "la retumilo, Opera" akcentigas la vorto "retumilo", sed "la retumilo Opera" akcentigas "Opera". Eble mi malpravas, tamen okulumo.gif
Jes, mi opinias ankaŭ ke vi pravas.!

Sed, eble, ni devus ankaŭ diri/precizi ĉi-tie "OPERA-O" ? (ĉar "Opera" iom konfuzeblas kun adjektivado de "opero"... kiu signifas : klasika-kanta-muziko !).

... Sed Eble ne gravas, kun la kunteksto (retumilo...ne havas kelkajn rilatojn kun opera muziko ! rido.gif )

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-27 18:47:41

Ne tiukaze, sed kiel kutime, mi tajpas per Opera nun, hehe.

Sammondane,
Ĥod

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-28 04:28:50

erikano:Sed, eble, ni devus ankaŭ diri/precizi ĉi-tie "OPERA-O" ? (ĉar "Opera" iom konfuzeblas kun adjektivado de "opero"... kiu signifas : klasika-kanta-muziko !).
«Opera» estas la ĝusta nomo. «Opero» estas la esperantigita nomo, kiun oni povas uzi dum parolado aŭ kelkfoje skribado. La angla nomo ja signifas «opero» (france «opéra»).

Reen al la supro