Al la enhavo

Alfabeto de Bestoj

de Oŝo-Jabe, 2009-marto-01

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-marto-01 23:27:20

Ĉe Vikilibroj, mi provis fari Esperantan Alfabeton de Bestoj. Se vi trovos erarojn, bonvolu korekti ilin, aŭ diri al mi pri ili.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-marto-01 23:38:36

Tre bona kaj bela laboro !!

Mi tre ŝatas la jaguaron kaj la urson okulumo.gif

Kial skribi ".. estas por ..", ĉu la nomo de la besto ne simple sufiĉos ?

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-marto-02 20:24:22

Frankouche:Tre bona kaj bela laboro !!
Dankon.

Frankouche:Kial skribi ".. estas por ..", ĉu la nomo de la besto ne simple sufiĉos ?
Vi pravas. La nomo de la besto sufiĉus, sed la libro estas por infanoj kaj aliaj, kiuj eklernas legi, do mi skribis tiele.

russ (Montri la profilon) 2009-marto-06 09:06:56

Bona laboro!

Sed se estas lernolibro por infanoj, ekzistas pli memorindaj oftaj utilaj oficialaj vortoj ol kelkaj elektitaj de vi (ekzemple mi eĉ ne memoras vidi "cebo" kaj "gepardo" en reala vivo).

"boaco" povus esti "birdo"
"cebo" povus esti "cimo"
"gepardo" povus esti "gazelo"
"ĝibobovo" estas malofta kaj vortkombina; povus esti "ĝirafo"
"strigo" povus esti "serpento"

Alia penso: "orfiŝo" estas vortkombino; se vi preferus o-radikan beston, eble "ostro"?

Reen al la supro