Al la enhavo

Kiel skribi la hoketon ?

de crescence, 2009-marto-04

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-04 09:45:49

Bonan tagon al ĉiuj !

Kiel oni skribas la hoketon sur la letero "u" en la forumoj de tiu hejm-paĝo ?

Dankon pro via estonta respondo.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-04 15:48:41

La plej simpla kielo estas tajpi ŭ kaj poste klaki la butonon 'ŝ/ŝ'. Aliaj eblecoj estas uzi Ek!, simpla programeto, aŭ elekti klavaron kiu subtenas tiun leteron.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-04 16:14:03

Dankon.
Mi ne komprenas "ŝ/ŝ". Kio tiu klavo estas ?

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-04 16:35:53

Vi devas tajpi u'x, same kiel c'x, g'x, h'x, j'x kaj s'x. Tiuj signoj estos ŝanĝitaj al ŭ, ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ. Por vidi la ĉapelitajn literojn jam dum vi tajpas la novan mesaĝon, vi povas klaki sur la butonon s'x/ŝ super la tekstokampo.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-04 17:50:24

Koran dankon !

Mi provas ... : ŭ

Jupiiiiiiiiiiiiiii ! Mi sukcesis !

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-04 20:21:57

Se la forumo estas unu el la esperantaj forumoj, oni ne devas klaki tiun butonon: la retejo mem faros tion. Se vi volas skribi la vorton "Linux" ekzemple tamen en Esperanto forumo, oni devas tajpi

Linu[ki][/i]][/ki][/i]]x

kaj se ne, "Linŭ" aperus. Mi supozas, ke oni eble devus uzi "Linukso".

Ankaŭ, crescence, en Esperanto oni ne havas spaceton antaŭ ; : ? ! kiel france.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-04 20:38:12

Se vi volas x post c,g,h,j,s aŭ u tajpu 'x, vidu: Linu'x

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-05 03:43:12

horsto:Se vi volas x post c,g,h,j,s aŭ u tajpu 'x, vidu: Linu'x
Dankon por tio! -- Mih'xa-Johano

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-05 17:42:17

>>> jchthys

Mi pensas ke la spaceto klarigas la frazon.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-05 17:44:08

>>> horsto

Dankon pro tiu lertaĵo.

Reen al la supro