訊息: 16
語言: Esperanto
Dominique (顯示個人資料) 2009年3月23日上午6:46:50
crescence:La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...La vorto "kiel" havas fakte subtilan nuancon. Oni povas uzi akuzativon aŭ ne. PMEG havas tiun ekzemplon:
Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.
[LISTO]
Mi elektis lin kiel prezidanto. Subkomprenata ideo: Prezidanto elektis lin. La prezidanto estis mi, la subjekto de la frazo.
Mi elektis lin kiel prezidanton. Subkomprenata ideo: Mi elektis prezidanton. Prezidanto fariĝis li, la objekto de la frazo.[/list]
le_chaz (顯示個人資料) 2009年3月23日上午9:19:24
crescence:Dankojn,Mi ie legis, ke kelkaj uzas la alternativan esprimon "estante"
La vorto "kiel" ne ŝajnis al mi traduki la subtilan nuancon de la francaj vortoj "comme = en tant que". Sed, se ne estas alia vorto...
Bonan tagon al ĉiuj kaj ankaŭ dankojn pro viaj respondoj.
"Li venis estante urbestro."
Sed mi konfesas, ke mi neniam renkontis ĝin.
crescence (顯示個人資料) 2009年3月23日上午11:36:40
Dominique:La analizo estas interesa. Dankon !