Al la enhavo

bonvenon + akuzativo ?

de crescence, 2009-marto-28

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-28 19:25:18

Ĉu estas eble laŭirigi la vorton "bonvenon" per akuzativo, kiel en la ekzemplo :

Bonvenon mian domon !

Antaŭdankon

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-28 20:09:13

crescence:Ĉu estas eble laŭirigi la vorton "bonvenon" per akuzativo, kiel en la ekzemplo :

Bonvenon mian domon !

Antaŭdankon
La ĝenerala regulo en Esperanto estas tio, ke se la senco de la frazo estas sufiĉe klara, oni povas anstataŭigi prepozicion per la n-finaĵo. Do Bonvenon al mia domo! fariĝus Bonvenon mian domon!, kiel vi proponas.

Ĉu tia forlaso de la prepozicio estas "malklara" eble estas disputebla afero, sed laŭ mi ĝi ja estas malklara.

Bonvenon estas esence Mi deziras al vi bonvenon. Do "vi" estas la nerekta objekto (kiu ne estas videbla pro la forlaso de la unua parto de la frazo). "mia domo" do estas la dua nerekta objekto, sed oni eble konfuziĝus kaj pensus ke ĝi estas la unua, pro la nevideblo de la vera unua. Do mi neniam dirus Bonvenon mian domon

Espi (Montri la profilon) 2009-marto-28 20:36:36

crescence:Bonvenon mian domon!
Saluton crescence,

vi ja demandas:

Kie (ne: kien) mi bonvenigas iun?

En mia domo. => Do sen akuzativo!

Amike
Klaus-Peter

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-29 07:20:54

Dankon !

Mi opiniis tion, ke "mian domon" estas loko kien la vizitanto iras kaj estos bonvena. Tiel, la uzo de akuzativo estus kongrua al la regulo akuzativo-loko kien oni iras. Sed mi malĝuste opiniis...

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-29 10:37:04

crescence:Dankon !

Mi opiniis tion, ke "mian domon" estas loko kien la vizitanto iras kaj estos bonvena. Tiel, la uzo de akuzativo estus kongrua al la regulo akuzativo-loko kien oni iras. Sed mi malĝuste opiniis...
Nu oni povas uzi prepozicon por klarigi, ekzemple,

Mi iras en la ĝardenon

La kombinaĵo de "en" kaj "n" montras la direkton, ke mi iras al loko kiu estas en la ĝardeno.

Simile, oni eble povus diri Bonvenon en mian domonMi bonvenigas vin en mian domon.

Tio signifus ke mia bonveno rilatas al via alveno kaj eniro en la domon, ŝajne tio kion vi volis diri.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-29 10:52:54

dankon

Por deziri bonvenon je interreta paĝaro, ĉu eblas uzi "en" :

"bonvenon en tiu(n) paĝaro(n)" ?

tommjames (Montri la profilon) 2009-marto-29 11:23:58

crescence:dankon

Por deziri bonvenon je interreta paĝaro, ĉu eblas uzi "en" :

"bonvenon en tiu(n) paĝaro(n)" ?
Nu, (kaj la tuta jeno estas nur mia opinio, ne citu min), la "bonvenon en +n" formo eble estas iom stranga por afero kiel retpaĝaro. Mi nur pensis ke ĝi taŭgas por bonveno al domo ĉar oni povas imagi la eniranton, venanta en la domon kaj recivanta la bonvenon. Estas do diferenco inter "bonvenon al mia domo" kaj "bonvenon en mian domon". La unua, pli kutima, rilatas al simpla bonveno por la alveninto, al la domo. La dua montras specifan specon de bonveno, ke ĝi rilatas al la fakto ke la alveninto plene rajtas eniri. Oni povas imagi la loĝanton de la domo, staranta kun malfermitaj brakoj, mansignanta ke la alveninto eniru.

Por retpaĝaro, eble en iu senco oni povas veni "en" ĝin, kvankam mi probable neniam dirus tiel, ĉar, krom se la paĝaro havas pasvorton, iu ajn povas eniri ĝin iam ajn. Domo havas evidentan internon kaj eksteron, do bonvenon "en ĝin" havas pli da senco. Por retpaĝaro, la "interno" estas pli abtrakta afero, do eble tial bonvenon "en ĝin" ne taŭgas.

Sed gramatike mi ne vidas kialon, por ke ĝi rigardiĝu malĝusta.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-29 12:17:20

Kiel tommjames jam klarigis, mi skribus:
Bonvenon en mia (ret)paĝaro.
Vi ne volas emfazi la eniradon. La vizitanto jam estas en via paĝaro kaj vi bonvenigas lin.

Reen al la supro