前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Anekdotoj

貼文者: MikhailMarkeyev, 2009年7月1日

訊息: 846

語言: Esperanto

sergejm (顯示個人資料) 2018年6月13日下午7:18:14

Tio estas mistajpo. Legu 'montras'

Oni diras, ke en lingvo de montaranoj (almenaŭ iuj) 'malalte' singnifas 'pli malalte ol mi'.

StefKo (顯示個人資料) 2018年6月16日下午1:29:04

Kia avara judo! (malnova juda anekdoto)

Judo Moŝe asertas ke sia mortinta patro returnas el transmondo kaj partoprenas en sinagogaj ceremonioj. Tia onidiro disiris inter judoj kaj ĝisiris al rabeno. Tiu vokas la hantata judo kaj demandas lin:
– Ĉu estas vero ke tiu patro alvenadas al ceremonioj en la sinagogon?
– Jes, rabbi (“rabeno” honore) – respondas humile Moŝe.
– Do mi demandas vin, kial li ne metas monon sur oferpleton?

StefKo (顯示個人資料) 2018年7月5日上午9:33:25

He, tiuj veturantoj! (malnova juda anekdoto)

Komenco de la fervoja transporto... Trajno stariĝas sur ia stacio. Unu judo veturanta unuafoje per trajno elvagoniĝas, kuras al apuda barilo kaj elpisas. Dume la konduktoro signalas per trumpeto la forveturon kaj la trajno moviĝas… La judo postkuras la trajnon kaj krias:
– He! Kia malsprita ŝerco!

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月9日下午7:24:49

Malgranda knabino etendas la manojn tra la tuta tablo por dolĉaĵo.
– Ĉu vi ne havas langon? – oni demandas ŝin.
– Mi havas, sed la manoj estas pli longaj.

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月10日上午4:25:08

La knabino iĝis lernantino de magiisto. Nun ŝi etendas magion por manĝaĵo.
– Ĉu vi ne havas manojn? – diras la instruisto. – Vi ne devas uzi magion, se ĝi ne estas necesa.

sergejm (顯示個人資料) 2018年7月31日下午7:18:49

Du afrikanoj, samvilaĝanoj parolas unu kun alia france.
– Kial vi ne parolas propran lingvon?
– Ni parolas pri sindikata movado.

sergejm (顯示個人資料) 2018年8月4日下午4:21:57

Aŭstralia monero $1 estas pli granda ol $2.
Grupo de knaboj proponas al malgranda knabeto elekti inter $1 kaj $2. Li elektas pli grandan moneron. La knaboj priridas la knabeton, kiu ne komprenas la koston de la moneroj.
Tion vidas viro, kiu alvenas al la knabeton kaj eksplikas, ke malgranda monero kostas duoble pli.
"Ĉu vi scias, kiomfoje oni proponis al mi elekti?" - respondis la knabeto.

StefKo (顯示個人資料) 2018年8月8日上午11:52:36

Edzeco estas tombo de amo (malnowa juda anekdoto)

Unu maljuna judo tiel klerigis junulon kiu intencis edziĝi:
– Edzeco estas tombo de amo. Feliĉe ke ekzistas la vivo ekstertomba.

sergejm (顯示個人資料) 2018年8月20日下午5:54:26

Unu kapo estas bone, du kapoj estas pli bone, sed tri kapoj estas Serpento Gorynyĉ - rusa fabela proverbo.

StefKo (顯示個人資料) 2018年9月17日下午9:01:44

Intereso valoranta duonmiliono (malnova juda anekdoto)

Al juda milionulo Rotŝild aliras lakeo kaj diras ke malantaŭ pordo atendas akcepton iu ĉifonvestita judo kaj havas financan intereson. Ĉifonulo estas ĉifonulo sed Rotŝildo ne estus la milionulo se li ne reagus al la vorto “intereso”. Do li ordonis enirigi la petanton. La ĉifonulo eniras kaj diras:
– Sinjoro Rotŝild, mi havas tian intereson, ke ni ambaŭ profitos po duonmiliono por tago…
– Duonmiliono… bela mono… kaj kia estas la intereso?
– Sinjoro Rotŝild, mi aŭdis ke ci (tian duonĝentilecan formon uzas en Pollando impertinentaj homoj - "ci" + "sinjoro") edzinigas filinon kaj dote donas al bofilo milionon.
– Jes, vero.
– Sinjoro Rotŝild, mi prenos ŝin por duono.

回到上端