Al la enhavo

vidi, rigardi, spekti

de k.garin, 2007-marto-01

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-01 23:17:48

Mi komprenas la diferencon inter "vidi" kaj "rigardi". Tiu diferenco estas la direkto.
Kiam oni parolas "rigardi", la direkto estas de okuloj al objekto.
Kiam oni parolas "vidi", la direkto estas kontraŭa, de objekto al okuloj.
Sed mi ne komprenas pri "spekti", ĉar ni, rusoj, ĉiam kaj ĉion "rigardas" aŭ "vidas". shoko.gif
Ni rigardas tra fenestro, ni rigardas al bildo, ni rigardas filmon, spektaklon aŭ televidilon, ni rigardas okulojn de amato aŭ amatino. Ni vidas komputilon, ni vidas nubojn, kurantajn en la ĉielo kaj tiel plu.
Vortaro eksplikas: spekti - esti spektanto. Bona klarigo.
Eble, kiam iu sidas en teatro aŭ kinejo aŭ cirko, ĉu li estas spektanto?
Sed kiam iu estas en muzeo, ĉu li "spektas" bildojn? Li ja staras.
Ĉu, starante en ĉevalkurejo, ni spektas?
Pri "Formulo 1" ĉu ni ankaŭ spektas aŭ ni tion rigardas? demando.gif
Mi treege ŝatas rigardi "Formulon 1"!
Bonvolu klarigi!

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.
sal.gif

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-01 23:59:51

"Spekti" signifas "esti spektanto". Vi ne povas spekti objekton, vi spektas agon. Do, vi rigardas la ekranon sed spektas la filmon. Se vi rigardas la filmon, la lumo verŝajne detruos ĝin.

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-02 00:57:40

Estimata Islander!
Mi skribis, ke miaj diversaj vortaroj eksplikas: spekti - esti spektanto.
Ankaŭ vi skribis: spekti - esti spektanto.
Nu, bone. Mi komprenas. Kiam mi observas objekton, mi rigardas, kiam mi observas agadon, mi spektas. Sed de kie aperos la lumo? Ĉu el miaj okuloj? demando.gif

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-02 01:09:32

Saluton Insululo! sal.gif

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-02 01:11:33

Ne, tio estis kalemburo! Se vi eksponi unu fizikan rulon da filmo al la lumo, ĝi estos difektita. Rigardi la filmon signifas rigardi la fizikan rulon da filmo uzita por vidigi la bildo kaj ludi la sono. Do, Se vi rigardas la filmon, ĝi verŝajne estos detruita!

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-02 01:37:24

Ne, mi ne povas endormiĝi, ĉar mi ne komprenas.

Saluton, transoceanulo! sal.gif

Do, imagu katon.
La kato sidas. Mi rigardas la katon, mi lin vidas.
La kato iras. Mi rigardas la katon, sed ĉu mi spektas katmovadon?

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-02 01:59:59

Vi komprenas ĝuste. Vi staras kaj rigardas la fakto ke la katon iras, do vi spektas la katon kiu iri. Spektas kiu iri, rigardas la katon.

Tamen, mi pensas ke estas pli konvena de diri ke vi vidas la katon kiu iri ĉar tio ne estas vere spektaklo.

T0dd (Montri la profilon) 2007-marto-02 03:14:32

Islander:Vi komprenas ĝuste. Vi staras kaj rigardas la fakto ke la katon iras, do vi spektas la katon kiu iri. Spektas kiu iri, rigardas la katon.

Tamen, mi pensas ke estas pli konvena de diri ke vi vidas la katon kiu iri ĉar tio ne estas vere spektaklo.
Laŭ mia lingvosenco, "spekti" egalas la anglan vorton "watch". Tiu verbo signifas, pli-malpli, vide atenti tion, kio okazas ie aŭ ĉe io. Anglalingve, oni povas diri "Watch the sky" se oni atendas, ke io okazos tie. Tamen, mi kredas ke en Esperanto, "spekti" implikas rigardi ion rigardindan.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-02 11:39:24

sal'

Mia amiko skribis al mi pri la temo antaŭ nelonge:

"Temas pri rigardado kaj spektado. Ja en la hungara oni uzas la saman vorton por la du konceptoj, sed en Esperanto tute ne!
Rigardi simple signifas, ke oni uzas siajn okulojn por vidi ion. Spekti estas la pli kompleksa ago, kiam oni partoprenas en la ĝuo de iu prezento, ekz. teatraĵo, filmo, televida programo.
Samtempe ekzistas diferenco inter televido kaj televidilo. Televidilo estas simple la aparato, dum ke televido estas la tuta koncepto de televida elsendo.
Tiel 'rigardi televidilon' signifas, ke iu per siaj okuloj vidas la aparaton, ĉu enŝaltitan aŭ elŝaltitan, ĉu laŭtan aŭ mutan.
Dume 'spekti televidon' indikas la agon, ke iu sekvas konkretan televidan programon.
Per 'rigardado de televidilo' oni povas konstati la koloron aŭ markon de la aparato... "

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-03 23:56:52

Ankaŭ, mi pensas ke spekti implicas pli ol vidi aŭ rigardi. Ĝi ankaŭ signifas audi aŭ aŭskulti kaj eĉ senti.

Mi pensas ke la vorto estas pli maljuna ol televido kaj povi ankoraŭ signifas ĉeesti ĉe teatro.

Reen al la supro