Al la enhavo

Pri la nomo de la kvar literoj jen: W, X, Y, Q

de 黄鸡蛋, 2007-majo-23

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-23 03:11:29

En Esperanto ne ekzistas tiuj kvar literoj, sed iam oni ne povas ne uzi ilin. Kiel, do, oni devas voki ilin? Ili havas malsamajn nomojn en malsamaj Eŭropaj lingvoj. demando.gif

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-23 04:33:06

黄鸡蛋:En Esperanto ne ekzistas tiuj kvar literoj, sed iam oni ne povas ne uzi ilin. Kiel, do, oni devas voki ilin? Ili havas malsamajn nomojn en malsamaj Eŭropaj lingvoj. demando.gif
Se mi klare komprenas la demandon, jene Esperante:

w = vavo
x = ikso
y = ipsilono
q = kuo

Pinguin (Montri la profilon) 2007-majo-23 09:11:01

w oni povas esprimi per:
Germana V
Duobla V
Ŭaŭ (www. - ŭaŭ ŭaŭ ŭaŭ punkto)
Vavo
Vuo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-23 19:34:33

En mia vortaro tiuj literoj estas nomitaj jene:
W - vuo;
X - ikso;
Y - ipsilono;
Q - kuo.
Sed Vikipedio rakontas, ke la literoj nomiĝas sekvamaniere:
W (esperante elparolata kiel duobla vo, ĝermana vo aŭ vavo, malofte kiel vu aŭ vuo) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto.
X [ikso] estas la 24-a litero de la latina alfabeto, sed ne estas litero en Esperanto.
Y (aŭ ipsilono) estas la 25-a litero de la moderna latina alfabeto.
Q, minuskle q (Esperanta nomo Kuo) estas la 17-a litero de la latina alfabeto, sed ĝi ne estas parto de la esperanta alfabeto.

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-23 19:48:25

Terurĉjo:En mia vortaro tiuj literoj estas nomitaj jene:
W - vuo;
En la vortaro ĉe lernu!: w - vavo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-23 19:52:20

Urho, mi ĵus korektis mian mesaĝon, ĉar mi erare sendis ĝin ĝis mi rakontis pri la klarigoj de Vikipedio.
Sukcesojn!

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-23 19:57:11

Terurĉjo:Urho, mi ĵus korektis mian mesaĝon, ĉar mi erare sendis ĝin ĝis mi rakontis pri la klarigoj de Vikipedio.
Sukcesojn!
Bone, mi ankaŭ ŝanĝis mian mesaĝon (En la vortaro ...). rido.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-26 06:46:20

Dankon al ĉiuj!
Ŝajnas, ke "w" havas la plej multajn nomojn. Kaj la nomo de "y" estas longa. rido.gif

Reen al la supro