Al la enhavo

Anstataŭ

La prepozicio anstataŭ montras ion, kies rolon plenumas io alia, aŭ ion, en kies loko estas io alia:

  • Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. - Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.

    Li ne donis kafon, sed ja teon. La rolon de kafo (kiel trinkaĵo) plenumis teo.

  • Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj. - Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj.
  • Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze. - Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze.

    Mi ne plu hejtados matene, sed tagmeze.

  • Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon. - Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

    Ŝi ne donis veran respondon, sed kapskuo servis kiel respondo.

  • Ĉu mi ne helpu vin, anstataŭ tio, ke vi sola faru la tutan laboron? - Ĉu mi ne helpu vin, anstataŭ tio, ke vi sola faru la tutan laboron?

    Nun la intenco estas, ke vi sola faru la tutan laboron. Ĉu ne anstataŭ tio mi helpu vin?

  • Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon. - Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon.
  • La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. - La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.

Krom

La prepozicio krom montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Tiu baza signifo donas praktike du signifojn: escepta krom kaj aldona krom.

Escepta krom

Escepta krom montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas. Se la frazo estas pozitiva, la senco de escepta krom estas negativa. Tia pozitiva frazo normale enhavas ĉiu(j), ĉiotuta:

  • Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro. - Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro.

    Petro ne estis tie.

  • Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. - Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto.

    La frunto ne estis tia.

  • La tuta teksto estas korekta, krom unu frazo. - La tuta teksto estas korekta, krom unu frazo.

    Unu frazo ne estas korekta.

Se la frazo estas negativa (kun ne, NENI-vorto aŭ sen), la senco de escepta krom estas pozitiva:

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.

    Li kaj lia fianĉino ja estis tie.

  • Ne ekzistas Dio krom Mi. - Ne ekzistas Dio krom Mi.

    Mi estas la sola Dio, kiu ekzistas.

  • En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaŭ neniam eliras el la domo. - En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaŭ neniam eliras el la domo.

    Okaze de profesiaj bezonoj mi ja eliras. (Oni povas por klareco diri krom pro miaj profesiaj bezonoj, sed vidu ĉi-poste pri anstataŭ kaj krom + aliaj rolmontriloj.)

  • Marta kuŝis sur la malmola litaĵo sen ia alia sento krom morta laciĝo. - Marta kuŝis sur la malmola litaĵo sen ia alia sento krom morta laciĝo.

    Mortan laciĝon ŝi ja sentis.

  • Mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon. - Mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.
  • Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki. - Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki.

Aldona krom

Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian, kio ankaŭ validas. Normale ankaŭ (eventuale ankoraŭ) ĉeestas en la frazo por fortigi la aldonan sencon:

  • Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. = Aldone al Petro ankaŭ ili estis tie. - Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. = Aldone al Petro ankaŭ ili estis tie.
  • Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaŭ la amikon. = Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaŭ la amikon. - Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaŭ la amikon. = Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaŭ la amikon.
  • La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo. = Aldone al tio, ke la luno ne leviĝis sufiĉe, estis ankaŭ iom da nebulo. - La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo. = Aldone al tio, ke la luno ne leviĝis sufiĉe, estis ankaŭ iom da nebulo.
  • Krom Karlo, venis lia tuta familio. = Aldone al tio, ke venis Karlo... - Krom Karlo, venis eĉ lia tuta familio. = Aldone al tio, ke venis Karlo...
  • Krom tio, ke li venis malfrue, li kondutis tre malbone. - Krom tio, ke li venis malfrue, li eĉ kondutis tre malbone.

Risko de miskompreno

Normale la kunteksto klare montras, ĉu temas pri escepta aŭ aldona krom. Se ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Por absoluta klareco oni povas por la escepta signifo uzi anstataŭe kun escepto de, escepte de, escept(int)e + N-finaĵon, aŭ ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, inkluzive de.

Anstataŭ kaj krom + aliaj rolmontriloj

Anstataŭ kaj krom estas iom apartaj prepozicioj, ĉar ili fakte tute ne montras frazrolon! Ili nur montras, ke io alia plenumas la rolon de la afero, aŭ ke la afero estas konsiderata aparte. Kutime la kunteksto montras, ĉu la transprenita rolo estas tiu de subjekto, objekto aŭ ia adjekto. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon (prepozicion aŭ N-finaĵon), kiu montras la efektivan frazrolon:

  • Li faris tion pro ŝi anstataŭ pro mi. - Li faris tion pro ŝi anstataŭ pro mi.

    Se oni dirus anstataŭ mi, ŝajnus, ke li anstataŭas min kiel aganton, ke li faris tion anstataŭ tio, ke mi farus tion. Pro montras, ke mi ludas rolon de "kaŭzo", kaj ke ŝi anstataŭas min en tiu rolo.

  • Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon. - Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon.

    Petro batis ne Vilhelmon, sed Paŭlon. Komparu kun: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo. = Ne Vilhelmo, sed Petro batis Paŭlon.

  • Ili veturis al Londono anstataŭ al Bath. - Ili veturis al Londono anstataŭ al Bath.
  • Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita. - Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.

    Sen al ŝajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen esti ekstermita. Al necesas por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricevanto de la oferoj.

  • Neniu rajtas uzi la novan aŭton, krom en la okazo, se mi tion diros. - Neniu rajtas uzi la novan aŭton, krom en la okazo, se mi tion diros.

    En montras, ke okazo estas tempa adjekto.

  • Krom Vilhelmon Petro batis ankaŭ Paŭlon. - Krom Vilhelmon Petro batis ankaŭ Paŭlon.

    N-finaĵo post krom estas fakte ĉiam superflua, kvankam ne erara en ĉi tiaj frazoj. Konfuzo ne povas estiĝi. Ĉi tie la loko de ankaŭ malebligas miskomprenon. Komparu: Krom Vilhelmo ankaŭ Petro batis Paŭlon. = Krom ke Vilhelmo batis Paŭlon, ankaŭ Petro faris tion.

Oni povas klarigi tion ĉi ankaŭ per subkomprenata infinitivo: ...anstataŭ fari tion pro mi. ...anstataŭ peti de vi... ...anstataŭ bati Vilhelmon. ...anstataŭ veturi al Bath. Krom bati Vilhelmon...

Memstara uzo

Se oni volas uzi anstataŭkrom memstare, sen mencio de tio, pri kies rolo temas, tiam oni devas aldoni la adverban finaĵon: anstataŭe = "anstataŭ tio"; krome = "krom tio":

  • Li ne donis al mi kafon. Anstataŭe li donis teon. = Anstataŭ kafo... - Li ne donis al mi kafon. Anstataŭe li donis teon. = Anstataŭ kafo...
  • Krome vi devas pagi por matenmanĝo. = Krom tio, kion vi jam pagis... - Krome vi devas pagi por matenmanĝo. = Krom tio, kion vi jam pagis...

Ankaŭ eblas uzi adjektivan finaĵon: Ni devis almeti la anstataŭan radon. = ...tiun radon, kiu servas anstataŭ alia rado. Vi devas pagi kroman kotizon. = ...plian kotizon, krom tiu kotizo, kiun vi jam pagis.

Krome kaj kroma havas ĉiam aldonan signifon, neniam esceptan.

Reen al la supro