Al la enhavo

Pronomo estas vorteto, kiu povas anstataŭi tutan substantivan frazparton.

Personaj pronomoj

mi
≈ "la parolanto"
ni
≈ "la parolanto kaj alia(j) persono(j)"
vi
≈ "la alparolato(j)"
li
≈ "la priparolata vira persono aŭ persono kun nekonata sekso"
ŝi
≈ "la priparolata ina persono"
ĝi
≈ "la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto"
ili
≈ "la priparolataj homoj, aĵoj aŭ bestoj"
oni
≈ "neprecizigita(j) persono(j)"
si
≈ "la sama persono kiel la subjekto", se tiu ne estas mi, nivi

Personaj pronomoj povas ricevi la akuzativan finaĵon N:

  • Mi amas vin. - Mi amas vin.
  • Ilin konas Karlo. - Ilin konas Karlo.
  • Ĉu vi ĝin vidas? - Ĉu vi ĝin vidas?
  • Elizabeto lavas sin en la lago. - Elizabeto lavas sin en la lago.

Posedaj pronomoj

Se oni aldonas la finaĵon A al personaj pronomoj, oni kreas posedajn pronomojn:

mia
"(la)... de mi"
nia
"(la)... de ni"
via
"(la)... de vi"
lia
"(la)... de li"
ŝia
"(la)... de ŝi"
ĝia
"(la)... de ĝi"
ilia
"(la)... de ili"
onia
"(la)... de oni"
sia
"(la)... de si"

La posedaj pronomoj povas ricevi la finaĵojn J kaj N same kiel aliaj adjektivoj: mia ĉambromiaj ĉambrojmian ĉambronmiajn ĉambrojn.

Kiam poseda pronomo aperas antaŭ substantivo, ĝi estas difinilo, kaj oni ne aldonas la. La poseda pronomo informas pri la posedanto, kaj tio estas sufiĉa informo por esprimi difinitecon. Se oni anstataŭigas la posedan pronomon per de-esprimo, oni normale devas aldoni la: ilia ĉambro = la ĉambro de ili, mia edzo = la edzo de mi.

Kiam poseda pronomo aperas sola sen posta substantivo, ĝi ne estas difinilo, kaj ne montras difinan signifon. Por montri difinitecon oni tiam normale aldonas la:

  • Tiu ĉi libro estas mia. - Tiu ĉi libro estas mia.

  • Tiu ĉi libro estas la mia. - Tiu ĉi libro estas la mia.

  • Mia aŭto estas difektita. Ni provu la vian. La vian = vian aŭton. - Mia aŭto estas difektita. Ni provu la vian. La vian = vian aŭton.

Sed iafoje oni povas forlasi ĉi tian la antaŭ memstara poseda pronomo, se la kunteksto estas tre klara:

  • Li pli ŝatas mian domon ol (la) sian. = ...ol sian domon. - Li pli ŝatas mian domon ol (la) sian. = ...ol sian domon.

Aliaj pronomoj

Ankaŭ aliaj vortetoj estas pronomoj (sed ne personaj), ekz. la tabelvortoj je O, U kaj ES kaj la vorteto ambaŭ.

Unua persono

Mi

Mi estas singulara (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata "la unua persono":

  • Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. - Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.
  • Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. - Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos.
  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn.
  • Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. - Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon.
  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.

Ni

Ni estas plurala (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj ĉiuj aliaj homoj, aŭ mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j)n, jen ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

  • Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. - Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj.

  • Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. - Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.

    Ni = "mi kaj li".

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.

    Ni = "mi kaj aliaj homoj, sed ne la alparolato".

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.
  • La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. - La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.
  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. - Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron.

    Ni = "mi kaj li".

Dua persono

Vi

Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel apartenas al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata "la dua persono". Oni uzas vi egale al unu aŭ pluraj personoj. Vi estas do jen singulara, jen plurala. Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankaŭ tute neŭtrala pri rango aŭ pozicio k.t.p.:

  • Sinjoro, vi estas neĝentila. - Sinjoro, vi estas neĝentila.
  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. - Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.
  • Vi estas infanoj. - Vi estas infanoj.
  • Ĉu vi amas vian patron? - Ĉu vi amas vian patron?
  • Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. - Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble.
  • Sidigu vin, sinjoro! - Sidigu vin, sinjoro!

Kiam vi estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni kutime forlasas ĝin.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri homoj ĝenerale. Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni.

Ci

Ci estas singulara alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure singularan vi, aŭ kiel intiman familiaran (singularan) vi, aŭ eĉ kiel insultan (singularan) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uzo poste malaperis, sed fakte ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo k.s. En normala Esperanto oni ĉiam uzadis nur vi kiel alparolan pronomon.

Tria persono

Ĉio, kio ne estas mi, nivi (aŭ ci), estas nomata "la tria persono". La pronomoj li, ŝi, ĝi kaj ili, kaj lia, ŝia, ĝia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia anstataŭas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj.

Li kaj ŝi

Li kaj ŝi estas singularaj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono:

  • Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. - Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.
  • Li estas mia onklo. - Li estas mia onklo.
  • Ŝi estas mia onklino. - Ŝi estas mia onklino.
  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. - En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.
  • Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon. - Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon.

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri homo de iu ajn sekso, oni normale uzas li. Li do havas du signifojn: la vira personola homo:

  • Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. - Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.

    Li respondas ĉi tie al ĉiu, do al ĉiu persono.

  • Se vi iros al kuracisto, li povos helpi vin. - Se vi iros al kuracisto, li povos helpi vin.

    Temas pri ĉiu ajn kuracisto, sendepende de la sekso.

Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s.

Noto: Iuj tamen ne hezitis proponi novajn pronomojn por anstataŭi la neŭtran uzon de li. Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + "i" estas jam proponita sen tre multe da praktika rezulto. Sed nuntempe oni povas iafoje renkonti ŝli kaj ri, dum aliaj insistas pri giĵi aŭ ankoraŭ io alia.

Ĝi

Ĝi estas singulara. Ĝi kaj ĝia estas uzataj por paroli pri senseksaĵo:

  • La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. - La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.
  • Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. - Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.
  • Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. - Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.

Oni uzas ĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaŭ uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

  • La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. - La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.
  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli aĝa infano, oni kompreneble uzu liŝi.

Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:

  • "Pip, pip!" diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post ĝi venis ankoraŭ unu. - "Pip, pip!" diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post ĝi venis ankoraŭ unu.
  • Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. - Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva.

En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas tamen uzi liŝi pri besto.

Ĝi ankaŭ povas reprezenti singularajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s.:

  • Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi. - Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta pri ĝi.

    La unua ĝi reprezentas la publikon (plurajn personojn). (La dua ĝi estas la problemo.)

Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon. Tio estas uzata por abstrakta rilato, por reprezenti tutan frazon, aŭ por nedifinita afero (= tiu afero):

  • — Ŝi forvojaĝis. — Jes, mi tion scias. = Jes, mi scias, ke ŝi forvojaĝis. - — Ŝi forvojaĝis. — Jes, mi tion scias. = Jes, mi scias, ke ŝi forvojaĝis.

Ili

Ili estas plurala. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aŭ personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

  • Kie estas la knaboj? Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knaboj? Ili estas en la ĝardeno.
  • Kie estas la knabinoj? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.
  • Kie estas la tranĉiloj? Ili kuŝas sur la tablo. - Kie estas la tranĉiloj? Ili kuŝas sur la tablo.
  • Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. - Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki.
  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn infanojn. - Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn infanojn.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj homoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri ĉia ajn persono, pri multaj aŭ kelkaj nedifinitaj personoj, kiam ne gravas, pri kiuj personoj temas, k.s. Oni estas normale singulara, sed povas ankaŭ esti plurala. Oni tute ne montras sekson:

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. - En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.
  • Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. - Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.
  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.
  • Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. - Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton.
  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. - Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.
  • La malpura aero malsanigas onin. - La malpura aero malsanigas onin.
  • Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn. - Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn.
  • Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki. - Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.

En la praktiko tre malofte aperas okazo, en kiu oni povas uzi onin kaj onia. Pro tiu maloftegeco, kelkaj sentas tiujn formojn kiel strangajn, kaj evitas uzi ilin, eĉ kiam ili povus esti utilaj.

Si

Si kaj sia estas specialaj triapersonaj pronomoj, kiujn oni en certaj okazoj devas uzi anstataŭ la ordinaraj pronomoj de la tria persono. Si estas jen singulara, jen plurala, depende de tio, kion ĝi reprezentas. Si per si mem ne montras sekson.

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, nivi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

  • Mi lavas min. - Mi lavas min.

    La du mi estas la sama persono.

  • Mi vidas mian fraton. - Mi vidas mian fraton.

    Mi kaj mia montras la saman personon.

  • Ni lavas nin. - Ni lavas nin.

    La du ni estas la samaj personoj.

  • Ni vidas niajn fratojn. - Ni vidas niajn fratojn.

    Ni kaj nia montras la samajn personojn.

  • Vi lavas vin. - Vi lavas vin.

    La du vi estas la sama(j) persono(j).

  • Vi vidas viajn fratojn. - Vi vidas viajn fratojn.

    Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:

  • Ŝi lavas ŝin. - Ŝi lavas ŝin.

    Unu virino lavas alian virinon.

  • Ŝi lavas sin. - Ŝi lavas sin.

    Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi kaj sin montras la saman personon.

  • Ŝi vidas ŝian patrinon. - Ŝi vidas ŝian patrinon.

    Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

  • Ŝi vidas sian patrinon. - Ŝi vidas sian patrinon.

    Unu virino vidas la propran patrinon.

  • La virino serĉas ŝian filon. - La virino serĉas ŝian filon.

    La virino serĉas la filon de alia virino.

  • La virino serĉas sian filon. - La virino serĉas sian filon.

    La virino serĉas la propran filon.

  • Li lavas lin. - Li lavas lin.

    Unu viro lavas alian viron.

  • Li lavas sin. - Li lavas sin.

    Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

  • Ĝi lavas ĝin. - Ĝi lavas ĝin.

    Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

  • Ĝi lavas sin. - Ĝi lavas sin.

    Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la saman beston.

  • La hundo ludas per sia pilko. - La hundo ludas per sia pilko.

    La hundo ludas per la propra pilko.

  • Ili lavas ilin. - Ili lavas ilin.

    Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.

  • Ili lavas sin. - Ili lavas sin.

    Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

  • La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn. - La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn.

    La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.

  • Oni ne forgesas facile sian unuan amon. - Oni ne forgesas facile sian unuan amon.

Si ne povas esti subjekto

Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel: Si manĝas. Mi kaj si dancas. Petro kaj si fiŝkaptas. Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj. Sia edzino estis kisata de li. Ne diru do: Karlo kaj sia frato promenas en la parko. Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed Karlo kaj sia frato. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko. Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-adjekto.

Si en pasiva frazo

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

  • Ŝi estas amata de siaj instruistinoj. - Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.
  • Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo. - Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.
  • Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro. - Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.
  • Li sendas leteron al sia kuzo.Letero estas sendata de li al lia (propra) kuzo. - Li sendas leteron al sia kuzo. → Letero estas sendata de li al lia (propra) kuzo.

    En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero.

Subfrazo

La predikato de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si(a) en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:

  • Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. - Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn.

    La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

  • Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. - Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin.

    La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

  • Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. - Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko.

    La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subfrazo).

  • Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. - Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.

    Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.

  • Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon. - Mia avo diris, ke li tre amis sian patrinon.

    Sian reprezentas la subjekton de amis, li, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia viro.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: Karlo diris, ke si venos morgaŭ. Nek: Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ. Si en subfrazo ĉiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas: Ŝi sentis, ke pluvas sur sin. Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin.

Participo kun A-finaĵo estas kvazaŭ subfrazo:

  • Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano. - Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano.

    La anĝelo estis staranta kun glavo en sia mano.

  • Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. - Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto.

    Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto.

Ankaŭ komparaj esprimoj enkondukitaj de kielol estas kvazaŭ subfrazoj. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de la subkomprenata verbo:

  • Ŝi amas lin kiel sin mem. - Ŝi amas lin kiel sin mem.

    Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

  • Ŝi estas tiel saĝa kiel ŝia fratino. - Ŝi estas tiel saĝa kiel ŝia fratino.

    Ankaŭ ŝia fratino estas saĝa.

  • Li punis ilin same kiel siajn fratojn. - Li punis ilin same kiel siajn fratojn.

    Li punis ankaŭ siajn fratojn.

  • Ŝi amas lin pli ol sin mem. - Ŝi amas lin pli ol sin mem.

    Ŝi amas lin pli ol ŝi amas sin mem.

  • Li estas pli aĝa ol lia frato. - Li estas pli aĝa ol lia frato.

    Lia frato estas aĝa (sed malpli).

Kompleksa postmetita epiteto aŭ suplemento de substantivo povas esti rigardata kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa substantivo. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:

  • Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. - Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj.

    La pentraĵoj apartenas al la muzeo.

  • Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. - Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj.

    La pentraĵoj estas de Picasso.

  • Ŝi vidis soldaton kun sia pafilo en la mano. = ...soldaton, kiu staris kun sia pafilo en la mano. - Ŝi vidis soldaton kun sia pafilo en la mano. = ...soldaton, kiu staris kun sia pafilo en la mano.

Infinitivo

Se oni uzas si kune kun infinitiva verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la infinitivo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la predikato, sed ne ĉiam:

  • Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. - Ĉiu homo devas zorgi pri si mem.

    Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. - La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin.

    La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

  • La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. - La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin.

    La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

Se la senca subjekto de infinitivo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la predikato:

  • La reĝo sendis voki sian kuraciston. - La reĝo sendis voki sian kuraciston.

    La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

  • La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. - La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston.

    Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Aga substantivo

Se substantivo estas klare aga, kaj se ĝia senca subjekto ĉeestas, si normale reprezentu tiun subjekton. La reguloj estas tamen nefiksitaj:

  • Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. - Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj.

    Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

Kiam sia staras antaŭ aga substantivo kiel difinilo de ĝi, ĝi ĉiam reprezentas la subjekton de la predikato:

  • Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio. - Karlo rakontis al Eva pri sia vojaĝo al Azio.

    Karlo vojaĝis al Azio.

  • Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo. - Karlo demandis al Eva pri ŝia vojaĝo al Eŭropo.

    Eva vojaĝis al Eŭropo.

Si(a) en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si(a) ne obeas al la ordinaraj reguloj:

  • siatempe = "en tiu tempo, en la koncerna tempo, en konvena tempo". Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon. Tiam mi donos al via lando pluvon siatempe.
  • Substantivo + en si = "...tia, kia ĝi estas". Kiam temas pri tiu ĉi speciala signifo, oni uzas si eĉ se la koncerna afero ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...
Reen al la supro