Al la enhavo

Kiel oni tradukas "smartphone"?

de raffadalbo, 2013-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 103

Lingvo: Esperanto

DuckFiasco (Montri la profilon) 2013-septembro-02 21:04:02

Kirilo81:
Miland:Kion legantoj opinias pri lertfono?
Tio estus ĥimero el Esperanta kaj neesperanta vortoj, kian ne eblas formi en la plimulto de la lingvoj kaj certe ne en Esperanto.
Se vi parolas pri la vortfarada metodo, estas multe da vortoj tiaj Esperantlingve, "adjektiv-vorto": bonkora, bonfido, acidkremo, longdaŭra, longdistance... Do kial ĥimero?

Mi ne komprenas la nedezireblecon de "lertfono", krom la iomete malfacila elparolo, kiun "smartfono" ankaŭ havas...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-septembro-03 08:31:21

efilzeo:Ankaŭ "tuŝtelefono" pli bonsonas kaj estas pli logika ol "smartfono" laŭ mia sento.
Mi ne komprenas, kial tuŝtelefono estu pli "logika", sed el la tuta fadeno ĝi miaopinie estas la unua bona termino, kiu povus konkuri kun smartfono.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-septembro-03 08:34:04

DuckFiasco:
Kirilo81:
Miland:Kion legantoj opinias pri lertfono?
Tio estus ĥimero el Esperanta kaj neesperanta vortoj, kian ne eblas formi en la plimulto de la lingvoj kaj certe ne en Esperanto.
Se vi parolas pri la vortfarada metodo, estas multe da vortoj tiaj Esperantlingve, "adjektiv-vorto": bonkora, bonfido, acidkremo, longdaŭra, longdistance... Do kial ĥimero?

Mi ne komprenas la nedezireblecon de "lertfono", krom la iomete malfacila elparolo, kiun "smartfono" ankaŭ havas...
smartfon/o estas unu radiko (ĝi ja estas kunmetaĵo en la angla, sed tio neniel gravas por E-o), dum *lert/fon/o estus kunmetaĵo, kies dua parto tamen ne ekzistas en E-o en tia signifo (E-a fon/o havas tute alian signifon).
Estus kvazaŭ vi dirus *belhood (aŭ eble *belhudo) por beleco.

Chainy (Montri la profilon) 2013-septembro-03 09:10:10

DuckFiasco:Mi ne komprenas la nedezireblecon de "lertfono"
Rigardu la difinon de 'fono' en vortaro. Ĝi neniel rilatas al 'telefono'.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2013-septembro-03 15:25:34

Ha, dankon pro la klarigo. Mi preterlasis tiun gravan detalon! Vi ambaŭ pravas.

Miaopinie, devas tamen troviĝi io pli "travidebla" ol tuta nova radiko sed mi ne scias kion :/ Kiel ĝin tradukas lingvoj, kiuj ne pruntas la anglan vorton? Ĉu ankoraŭ "ruza telefono" aŭ io simila?

(Mi ŝatas ankaŭ "poŝkomputilon" ĉar mi malofte uzas la mian por telefone paroli!)

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-septembro-05 08:18:14

Mi ĵus trarigardis la Vikipediojn nacilingvajn, kies alfabetojn mi povas legi, kaj havas nun la jenan bildon:La plimulto de la lingvoj simple transprenis la anglan smartphone, ofte en propra ortografio, ĝi ja estas vera internaciismo.
La resto havas proprajn terminojn, kiuj egalas pli-malpli al "inteligenta telefono".

Do mi proponas al la puristoj, kiuj ne ŝatas smartfono, uzu la strukturan internaciismon inteligenta telefono.

Fakte la supra tuŝtelefono ne plu plaĉas al mi, ĉar ja ĉiujn poŝtelefonojn oni devas tuŝi, kaj kiu scias, ĉu ne post kelkaj jaroj ni havos telefonojn, kiujn oni manipulos nur per la voĉo - tiujn "voĉtelefonojn" oni tiam devus distingi de la ĝistiamaj "tuŝtelefonoj"...

Terran (Montri la profilon) 2013-septembro-05 18:14:00

Ĉu kofrovortojn (portmanteaux) permesis en Esperanto?

Inteligenta + telefono = intelifono

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-septembro-05 19:14:45

Terran:Ĉu kofrovortojn (portmanteaux) permesis en Esperanto?

Inteligenta + telefono = intelifono
Ne, tio ne eblas en Esperanto.

Terran (Montri la profilon) 2013-septembro-05 19:17:24

Kirilo81:
Hispanio:Por traduki smartphone mi dirus intelefono.
Do telefono por virinoj?
La vorto "inteligenta" ne signifas la virinan "teligentan", ĉar "teligenta" ne estas vera vorto. La problemo ekzistas je "intelefono" ĉar "telefono" ja estas vera vorto. Se ni literumas la vorton kiel "intelifono", ni ne havus tiun problemon.

(Mi pardonpetas pro mian malbonan Esperanton. Mi estas nova Esperanto-parolanto.)

Kirilo81:
Terran:Ĉu kofrovortojn (portmanteaux) permesis en Esperanto?

Inteligenta + telefono = intelifono
Ne, tio ne eblas en Esperanto.
Ho...mi supozas ke mi malpravas. malgajo.gif

horsto (Montri la profilon) 2013-septembro-06 23:13:28

akueck:
horsto:
akueck:Do lau vi antau la simpla uzado de Regulo 15 oni unue devas esplori pri internacia vorto, chu ghi estas kreita nur pro komercaj kialoj. Nu, tio estas malfaciligo de Esperanto per hhimera regulo.
Mi ne certas ĉu vi vere volas serioze diskuti. Ĉu vi vere pensas ke antaŭ ol krei novan vorton oni ne devas pripensi ĉu tiu vorto estas bezonata?
Nu, en alia mesagho vi asertis pri Zamenhof sen menciado je pruvoj: "Li certe ne volis, ke ĉiu 'nova' vorto kreita nur pro komercaj kialoj tuj fariĝas Esperanta vorto."

Mi prezentis nur la konkludon el tiu via aserto.
Jes, tio eble estas laŭlitera konkludo, sed ŝajne vi ne komprenas la ideon. Krome, vi ne respondis la demandon.
akueck:
horsto:Vi certe jam aŭdis pri la sistemo en Esperanto kiu ebligas krei novajn vortojn el jam ekzistantaj radikoj. Tio eĉ pli faciligas la lernadon de la lingvo, ankaŭ por tiuj homoj kiuj ankoraŭ ne konas la internacian vorton. Sed la plej bona efiko estas, ke la nombro de la lernendaj radikoj restas malgranda.
Sed oni devas lerni la apartan signifon de la koncerna vortkunmetajho, ekzemple ke "plurfunkcia telefono" signifu ghuste smartfonon kaj ne alian telefonon, kiu ankau estas plurfunkcia, sed ne smartfono.

La ghenerala faciligado per uzado je vortkunmetajhoj evidente estas kontestebla, char la facileco estas determinata ne nur de la nombro de la lernendaj radikoj.

Amike

Andreas
Bonvolu klarigi al ni stultuloj la diferencon inter plurfunkcia telefono kaj smartfono.

Reen al la supro