Skip to the content

Simpla ideo

by SEN7759, June 20, 2015

Messages: 150

Language: Esperanto

SEN7759 (User's profile) June 9, 2018, 10:43:44 AM

Baza lernolibro. Postuloj
0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemoj ne estas sufiĉaj
por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

Vinisus (User's profile) June 9, 2018, 11:38:14 AM

Se oni ellernas Esperanton li aŭ ŝi vidas, ke ne temas pri simpla ideo kontraŭe, ege kompleksa ideo. ridulo.gif

SEN7759 (User's profile) June 9, 2018, 11:50:29 AM

Sed scienca argumentado ne estos en la lernolibro ridulo.gif Ĝi estos necesa nur por la kreado ĝin.

Tio estos certe bonege ridulo.gif

abc_vz (User's profile) June 9, 2018, 4:31:15 PM

SEN7759:
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero...
Kiuj el viaj 900 morfemoj estas unuaj 250-300 por komencantoj?

SEN7759 (User's profile) June 9, 2018, 6:14:45 PM

Por komencantoj 194+326+60=580.

abc_vz (User's profile) June 10, 2018, 5:15:03 PM

Evgenij!
Mi volas provi krei Anki-kolektojn, por ke ruslingvaj homoj povu lerni Esperantajn vortojn.
Ĉu vi permesos al mi uzi viajn ideojn?

SEN7759 (User's profile) June 10, 2018, 6:25:48 PM

Jes, certe. Mi estos ĝoja pri tio.

abc_vz (User's profile) June 10, 2018, 11:36:45 PM

Bonege, dankon!

Vinisus (User's profile) June 11, 2018, 12:30:02 PM

Ekzistas du specoj de esperantistoj: Multaj eternaj lernantoj, dum kelkaj flue parolas.

SEN7759 (User's profile) June 11, 2018, 2:02:55 PM

Do oni necesos fari bonegan FACILAN|bazan aktualan lernolibron por plimulto (por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo).

Back to the top