לתוכן העניינים

La nova versio de lernu!

של Jev, 19 ביולי 2016

הודעות: 221

שפה: Esperanto

Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 20 באוקטובר 2016, 07:17:38

3 monatoj sen https ...
La pasvortoj de la uzantoj nun verŝajne estas disdonitaj al la duona interreto.

pikolas (הצגת פרופיל) 20 באוקטובר 2016, 11:43:59

Bondirite, Fenris. https estas tre facila por funkciigi.

Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2016, 17:56:00

pli ol 4 monatoj

Kelli (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2016, 18:49:44

Ĉu iam ni povus denove sendi mesaĝojn al niaj amikoj per nova versio?

Bernardo (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2016, 03:45:51

Mi tre bedauras, ke en la nova versio de lernu.net ne plu estas eble serĉi samideanojn (aliaj membroj) de lernu.net en iu urbo au loko.

Ankau mi tre bedauras, ke ne plu ekzistas retbabilejo.

Kore
Bernardo

Koracio (הצגת פרופיל) 11 בדצמבר 2016, 07:27:05

Tiu foro estis normala, sed ĉina roboto detruis ĝin:

http://lernu.net/forumo/temo/18839/2#p331853

Vestitor (הצגת פרופיל) 12 בדצמבר 2016, 16:56:28

La forumo mem ne estas pli malbona ol la malnova versio, sed la mankoj estas tre evidentaj:

- ankoraŭ nenio mesaĝo-sistemo.
- manko de serĉo-funkcio.

Kat (הצגת פרופיל) 13 בדצמבר 2016, 07:08:11

Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.

Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!

thyrolf (הצגת פרופיל) 13 בדצמבר 2016, 08:18:38

Por traserĉi ekzemple la paĝon de lernu.net por trovi erojn kun "poŝtkarto", oni povas skribi en la serĉan fenestron de google jenon:

"site:lernu.net poŝtkarto"

Tio estas timige bonfunkcianta metodo.

Vestitor (הצגת פרופיל) 13 בדצמבר 2016, 22:24:16

Kat:Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.

Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!
Mi vere ne komprenas kial vi demandis tiun demandon en mesaĝo kiu sekvis mesaĝon kiu jam deklaris ke la serĉa-funkcio mankas!

לראש הדף