Į turinį

merko

mkj1887, 2016 m. spalis 21 d.

Žinutės: 9

Kalba: Esperanto

mkj1887 (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 21 d. 12:04:27

“merko” estas termino proponata por anstatataŭigi la terminon “usono”. Vi povas legi pri la kialo ĉi tie.

Тerurĉjo (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 21 d. 13:09:02

jankio

robbkvasnak (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 21 d. 17:49:44

eble estus bona kromnomo

novatago (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 22 d. 23:52:09

Laŭ mi la nomo en Esperanto estas jam bona, kvankam mi ne kontraŭas la aferon. Tio, kion oni devas fari, sed serioze, estas ŝanĝi la nomon en la angla kaj en la aliaj lingvoj, eĉ se usonanoj ne volas uzi novan nomon. Multaj landoj havas nomon nur uzatan en tiu lando, dum eksterlande la nomo estas alia. Ekzemple: Ĉinio, Barato koincidas Esperante sed ne en aliaj lingvoj, Maroko akceptas oficiale sian internacian nomon sed ĝi arabe estas al-Maġrib (Okcidentolando), Elláda estas Grekio kaj Magyarország estas Hungario. Do, kial ne havi internacian vorton en aliaj lingvoj por Usono kaj ĝustigi kaj justigi la aferon? Nu, verŝajne ĉi tiu ne estas loko por lanĉi tian proponon.

Ĝis, Novatago.

Polaris (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 23 d. 03:08:00

Laŭ mi, Usono estas la establita nomo de la lando, kaj ne ŝanĝendas. La vorto "Merko" ŝajnas ŝerco ĉar elvenas el la malklera elparolado de la "ruĝkolanaj" montaranoj aŭ la baze analfabetaj kamparanoj...kaj implicas ksenofobio.

Nuntempe, bedaŭrinde, en iuj grupetoj, estas ŝike malrespekti Usonon, kaj kiam iu diras "ĉi tio estas 'Merko!'" (dirata angle), tio signifas ke nur la stultaj unsonanoj, kiuj eĉ ne scias paroli, havas nacian fieron.

Intertempe, ekde jardekoj, nia lando estas "Usono" esperante. Ke restu tiel.

novatago (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 23 d. 08:49:25

Polaris:Laŭ mi, Usono estas la establita nomo de la lando, kaj ne ŝanĝendas. La voro "Merko" ŝajnas ŝerco ĉar elvenas el la malklera elparolado de la "ruĝkolanaj" montaranoj aŭ la baze analfabetaj kamparajoj...kaj implicas ksenofobio.

Nuntempe, bedaŭrinde, en iuj grupetoj, estas ŝike malrespekti Usonon, kaj kiam iu diras "ĉi tio estas 'Merko!'" (dirata angle), tio signifas ke nur la stultaj unsonanoj, kiuj eĉ ne scias paroli, havas nacian fieron.
Rilate al ĉi tio, nur klarigi ke mi ne “proponis” ekuzi novan nomon ekster Esperantujo por Usono pro malrespekto al usonanoj, sed pro respekto al amerikanoj. En Hispanio ankaŭ estas uloj, laŭ mi hipokritaj aŭ blindaj ekstremistoj, kiuj fie diras Españistan (esperante, Hispanistano) kvazaŭ en Hispanio nur loĝus iaj personoj. Mi ne konsentas la politikojn de la estraro de Hispanio, nek la politikojn de la estraro de Usono, sed en ambaŭ landoj estas ĉiaj personoj.

Ĝis, Novatago.

Roch (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 23 d. 20:52:20

Tiu vorto ne havas grandan sukceson en la angla kaj en la plej multo de lingvoj, sed la vorto "Usono" en Esperanto devenas de ĝi (interalie, Zamenhof uzis ĝin en 1910 en la UK en Vaŝingtono).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Usonia

Fenris_kcf (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 24 d. 08:11:36

UsonoMuriko (simila strukturo al Meŝiko)
GermanioŜlando
FrancioRornzo
ĈinioUnggŭo
...

Christa627 (Rodyti profilį) 2016 m. spalis 27 d. 22:54:34

"merko" estas Loĵbana vorto kiu signifas proksimume "estas Usona". Mi multe preferas la vorton "Usono" en Esperanto; ĝi estas pli orelplaĉa kaj mi trovas ĝin bona nomo. Mia sola bedaŭro estas, ke oni ne uzas ĝin un la angla; en la angla ne estas vorto tiel konciza kaj specifa, precipe por usonano (por Usono kaj iuokaze usona oni ja povas diri simple "U.S.").

Atgal į pradžią