לתוכן העניינים

Senpaga traduko de Arseno Lupeno

של HaleBopp, 31 בדצמבר 2016

הודעות: 11

שפה: Esperanto

HaleBopp (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2016, 10:12:14

Saluton al ĉiuj! ridulo.gif

Antaŭ baldaŭ unu jaro, mi entreprenis la tradukon de plena franca libro en Esperanton. Kaj post kelkaj provoj, mia elekto direktiĝis al romano de Maurice Leblanc, la unua volumo de la sagao pri Arseno Lupeno.
Mi elektis tiun libron ĉefe ĉar ĝi neniam estis tradukita Esperanten kaj ĝi estas en la publika havaĵo de 2011. Poste, Arseno Lupeno estas heroo ja fama en Francio. Plie, mi ŝatas policajn romanojn kaj tiu ĉi tre agrable legeblas.

Post pluraj monatoj da regula laboro, mi feliĉas proponi al vi (finfine!) mian kompletan tradukon. Vi trovos ĝin ĉi tie, PDF-formatan, kaj libere elŝuteblan:

externalImage.png --> Esperanta versio


Vi ankaŭ trovos ĉi-sube la francan version, haveblan ĉe ebooksgratuits.com:

externalImage.png --> Franca versio

Mi provis resti plej fidela al la originala teksto, por respekti la stilon de la aŭtoro. Mi ankaŭ kunakordigis la paĝojn de ambaŭ versioj (Eo/Fr) por facile kompari kun la originala verko, aŭ por tiuj kiuj dezirus legi ambaŭ versiojn paralele.
Por tiu traduko mi plejparte uzis tri retejojn: PIV, ViVo kaj Tatoeba. Mia referenca gramatiko estas tiu de PMEG.

Tiu laboro postulis de mi multe da tempo, tion vi povas imagi, sed mi ŝategis ĝin dekomence ĝisfine, kaj mi metas ĝin senpage je via dispono. Multe plezurigos min, ke vi skribos ĉi tie komenton, bonan aŭ malbonan. Tio estas mia unua traduko kaj mi konscias, ke ĝi ankoraŭ plenas de mallertaĵoj kaj malĝustaĵoj, sed estu kritikaj! Kaj ne hezitu rimarkigi al mi ĉiujn erarojn, kiujn vi trovos. Viaj korektoj ebligos plibonigi tiun laboron kaj ĉefe, ebligos al mi mem pliboniĝi, kio estis la unua celo de tiu traduko, tio estas progresi.

Mi deziras al vi bonan legadon!

Alano Gerardo
http://a.gerard4.free.fr

Vestitor (הצגת פרופיל) 1 בינואר 2017, 16:12:34

Dankon. Mi provos legi ĝin kiel mia unua Esperanto libro de ĉi tiu jaro.

Florinel (הצגת פרופיל) 3 בינואר 2017, 08:37:19

Dankon. Mi ŝatas legi ankaŭ en franca sed estas bone havi la ebleco legi en esperanto.

raffadalbo (הצגת פרופיל) 5 בינואר 2017, 20:57:38

Ankaŭ mi dankas vin. Mi elŝutis la dosierojn kaj volonte legos ilin (ĉefe la esperantan version). Poste, espereble, mi sendos al vi kelkajn komentojn.

phi500ac (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2017, 16:59:45

Kara Alain Gerard.

Mi jam loĝis en Toulouse, kiam mi estis kvarjara. Sed mi ne memoras ion ajn pri via bela urbo. Mi estis tre juna.

Mi ankaŭ dankas vin pro la traduko. Ĉu vi povas eldoni ĝin ankaŭ en azw2, mobi kaj epub formatoj? Tiel oni povos legi la libron per legiloj kiel kindle, kobo kaj bookeen. Vi povas konverti al ĉiuj formatoj per Calibre. Jen la adreso:

https://calibre-ebook.com

HaleBopp (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2017, 08:54:19

Dankon pro viaj mesaĝoj. Mi atendas nun viajn unuajn impresojn.

phi500ac > Mi ne multe lertas kun tiuj formatoj, sed mi sukcesis konverti al la dezirataj formatoj :
EPUB --> http://a.gerard4.free.fr/esperanto/al1/Arseno_Lupe...
AZW3 --> http://a.gerard4.free.fr/esperanto/al1/Arseno_Lupe...
MOBI -->http://a.gerard4.free.fr/esperanto/al1/Arseno_Lupe...

La aliaj formatoj de la franca versio estas elŝuteblaj tie : https://www.ebooksgratuits.com/details.php?book=41...

NikolaoKoja (הצגת פרופיל) 10 בינואר 2017, 14:54:29

Dankon!

OrangxKoloro (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2017, 14:08:20

Mi dankumas vin, mi ĵus tute legis ĝin kaj mi ŝatas multe : mi neniam legis la francan version kvankam ĝi estas bona verko kiel onidiras, sed mi certe pensis ke nuntempe, ĝi estis malnovema kaj enuema verko por mi. Per via esperantiga tradukto mi suprenpaŝis miajn antaǔpensojn : mi tute ne bedaǔras. La teksto ne sentigas min kiel aliaepoka romano, fakte la reversaĵoj kaj la suspenso estas kiel bonaj nuntempaj televidserioj !

Mi ne volas paroli pri la esperantigo, unue mi ne havas sufiĉan sperton kaj ankaǔ mi estas franculo, do mi probable komprenas plifacile francan esperantigon fare de franctraduktulo ! Mi notas kelkajn tipografiajn tradukerarojn : jene mi legas ankoraǔ elfrancajn vortojn "et" (dufoje se mi bone rememorigas), "trop", "halt", kaj mankas iun ion en "dirs" al fino, tiujn mi esperas ke ili helpos vin. Mi volas aldoni ke la teksto plibonigas se vi esperantigos ĉiuj francajn nomojn, tiujn kiujn ne facilas la legadon esperante kaj pligenerale la nefrancaparolantoj ne povas bone legas ilin.

Ankoraǔ mi dankegas vin kaj estimegas vian laboron !

HaleBopp (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2017, 16:03:34

Ha fine, la unua komento de leginto!

OrangxKoloro >> Mi tre ĝojas, ke vi ŝatis la romanon. Mi tute konsentas kun vi, tiu libro ne estas enua kiel povas esti aliaj tiamaj romanoj.
Mi dankas vin pro la kelkaj eraroj, kiujn mi preterpasis malgraŭ relegado. Mi ĵus korektis ilin (et, trop, dirs). Pri "Halt!", tio ne estas tajperaro. Mi intence skribis tion laŭ la difino de ReVo. Mi ne plu memoras en kiu libro mi jam legis tiun halt!. Sed mi memoris pri ĝi.

OrangxKoloro (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2017, 10:23:40

Mi surpriĝas pri halt, sed vere tio estas konsiderita kiel iu ekkrio, tio eksplikigas tion-ci ortografion ! Por estonteca versio, pensu ankaǔ esperantigi ĉiun francajn nomojn : eble aldonu liston al la fino kie korespondigas ĉiujn esperantigajn nomojn de la verko kun la originalaj se vi hezitus inter pluraj esperantigaj formoj. Tiamaniere, laǔ mi, la tradukto ankoraǔ boniĝas estante pli internacia.

לראש הדף