前往目錄

Kio okazis?

貼文者: Zam_franca, 2020年3月7日

訊息: 62

語言: Esperanto

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年3月7日下午7:53:23

La "forumo" ne troveblis dum, mi dirus, kelkaj horoj. Kaj nun aperis stelo, apud la nombro de la uzantaro. Kio estas tiu stelo, kiu esta ĝia utileco?

Urho (顯示個人資料) 2020年3月8日上午8:57:13

La teksto forigita fare de Urho! ridulo.gif

StefKo (顯示個人資料) 2020年3月8日上午9:10:06

Se la verda steleto indikas Esperanton, do per la reda steleto oni indikas kritikantojn de Esperanto (kiomfoje iu insultis Esperanton). Tenu nin garde!

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年3月8日上午9:52:11

Dankon pro viaj teorioj ridulo.gif.
Kaj kial afiŝiĝas, se oni alklakas tiun steleton, **/100 (mia nombro estas 44)? Kio estas tio? Ĉu la kvanto de la kreitaj fadenoj? Ĉu oni do ne rajtas krei pli ol 100 fadenojn?
Eble estas ilo por kontraŭbatali la tajvanajn spamilojn.

IgorSokoloff (顯示個人資料) 2020年3月8日上午11:30:21

Ruĝa stelo povas kaŭzi streson ĉe iuj delikat-naturaj kamaradoj. Se ĝi estus almenaŭ ses-pinta... Supozeble, ĉi-forume ekregis malicaj bolŝevikoj.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年3月8日下午5:41:05

Jen kio okazis: ĝisdatiĝo ebligis voĉumi por esprimi sian opinion pri mesaĝoj senditaj de aliuloj.
Lernu do "liberafolio-iĝas".

novatago (顯示個人資料) 2020年3月8日下午6:35:36

Zam_franca:Jen kio okazis: ĝisdatiĝo ebligis voĉumi por esprimi sian opinion pri mesaĝoj senditaj de aliuloj.
Lernu do "liberafolio-iĝas".
Mi ne scias ĉu tio estas por regi spamadon, tamen en aliaj retejoj, tio estas uzata por malvidebligi opiniojn. Malbona afero se eblas fari tion per ĉi tiu opiniilo. Eĉ se tia risko ne ekzistas ĉi tiuj opiniiloj neniam montros la veran ŝatindecojn de afiŝo,j krom sceptoj, ĉar homoj havas pli kialojn por voĉdoni pozitive kaj malpozitive ol ŝatindeco.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

flanke (顯示個人資料) 2020年3月9日上午1:21:12

Zam_franca:La "forumo" ne troveblis dum, mi dirus, kelkaj horoj. Kaj nun aperis stelo, apud la nombro de la uzantaro. Kio estas tiu stelo, kiu esta ĝia utileco?
Ho,ankaŭ mi ĵus trovis la stelon
Ĉu ĝi estas por bonigadi la ĉirkaŭaĵon de la forumo?

StefKo (顯示個人資料) 2020年3月9日上午7:24:05

Mi akiris jam 130 steletojn kaj ne scias: ĉu mi devas timi ĉu ĝoji?
Tio aspektas kvazaŭ ia permanenta gvatado sed por kio ĝi estas bezona?

LM59650 (顯示個人資料) 2020年3月9日上午8:46:35

Tiuj steloj estas strangaj.
Mi ankaŭ vidas, ke kelkaj fadenoj estas fermitaj.
Mi kelkfoje legis la fadenon "Birdoj al Alta", sed ĝi estas nun fermita :
https://lernu.net/forumo/temo/6817

回到上端