Al la enhavo

kunmetitaj verboformoj

de amigueo, 2023-junio-18

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-18 09:05:38

Ne por komencantoj.

kunmetitaj verboformoj.

Ili estas malofte uzataj, kaj cxefe pasive.
Cxu ili estas pezaj, malfacilaj, matematikecaj kaj do anstauxeblaj avantagxe? Sed kiel?

"
Sxi estas leganta libron.
Ni estos leginta kajeron.
Cxu la libro estos fermita?
La kajero estis vendota.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-junio-18 12:33:17

Oni ne estas devigata uzi ilin.

Krome, ili utilas por traduki verbaj tempoj, kiuj ekzistas en iuj lingvoj, eĉ se tio ne okazas ĉiutage.

Senkontekstaj frazoj signifas nenion. En via lasta ekzemplo, legantoj ekscias, ke iu persono intencis vendi iun specifan kajeron, en iu situacio, sed post iu evento, ne plu vendas ĝin pro iu kialo (jama vendo? Morto? Opiniŝanĝo?). Sed sen tiuj informoj, kion kompreni?

Verŝajne, tiuj informoj ne ekzistas, eĉ image. Tia frazo restas nur gramatika ekzemplo, sed malplena je signifo. Nur reala uzo povas aldoni signifan enhavon.

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-28 03:35:35

Ekz
" Se vi ne estus maltro mangxinta, vi ne malsatus nur horon poste.

Kiel diri sen kunmetita verbo?

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-28 03:51:04

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-28 04:26:51

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-28 04:46:15

Ekz
Kiam vi mal junos, vi ne konkerintos la mondon.

(Kiam vi maljunos, ne konkeris la mondon).

Metsis (Montri la profilon) 2023-junio-28 13:39:11

La simplaj verboformoj estas, he, pli simplaj por uzi, ekz. estas pli facile elekti la ĝustan tempon. Se vi diras "La kajero estis vendota", povas esti, ke ne ĉiuj komprenas, kio okazis. La esprimo simple estas tro kompakta.

La angla havas tre striktan vortordon (ĉar oni ne tiel sisteme markas rolojn de vortojn), kiu kaŭzas, ke en la angla oni ofte devas uzi la pasivon, por ke havu varion. Mi ne certas, ĉu ekz. la franca havas similan "mankon". En Esperanto oni pli sisteme markas (per prepozicioj kaj nominativo/akuzativo) la rolojn, do oni jam per la vortordo povas havi fleksecon. Se oni vere bezonas pasivon, oni preferu la simplan oni-pasivon.

Kiel Altebrilas jam diris, senkontekstaj frazoj signifas nenion. Notu, la kunmetitaj verboformoj havas sencon de priskribo de stato anstataŭ rekte esprimi agon, ĉar tiuj verboformoj havas la verbon "esti". Ĉi tial oni uzu la kunmetitajn verboformojn por "enscenigi" la veran agon, ekz. el manuskripto al teatraĵo, "Ŝi estas leganta libron, kiam Adamo alvenas".

Metsis (Montri la profilon) 2023-junio-28 13:49:09

amigueo:Ekz
" Se vi ne estus maltro mangxinta, vi ne malsatus nur horon poste.

Kiel diri sen kunmetita verbo?
Memoru, ke la us-modo estas sentempa, alivorte ĝi povas montri aŭ pasintan aŭ estontan agon (pli en PMEG).

      Se vi ne maltro manĝus, vi ne malsatus post unu horo.

amigueo (Montri la profilon) 2023-junio-29 07:27:13

Metsis:.
《PRISKRIBAS KUNMETVERBAJXOJ》
Notu, la kunmetitaj verboformoj havas sencon de priskribo de stato anstataŭ rekte esprimi agon, ĉar tiuj verboformoj havas la verbon "esti".

《ENSCENIGAS KUNMETVERBAJXOJ.》
Ĉi tial oni uzu la kunmetitajn verboformojn por "enscenigi" la veran agon, ekz. el manuskripto al teatraĵo, "Ŝi estas leganta libron, kiam Adamo alvenas".
1. En la angla, la kunmetverbajxoj (kmV) estas per HAVE (kaj per WILL ktp). Tie ankaux tiuj per HAVE estas priskribaj.

2. Mi sercxas alternativojn al kmV, ne nur por pasivo sed ankaux por enscenigoj.

3. "Ŝi estas leganta libron, kiam Adamo alvenas".
Kiu el la du frazoj estas scenigo?

Metsis (Montri la profilon) 2023-junio-29 08:58:49

Verŝajne estas pli bonaj ekzemploj ol la jenaj…

egala fokuso sur ambaŭ agoj
  • Ŝi legis libron, kiam Adamo alvenis.
  • Oni legis librojn en la biblioteko, kiam Adamo alvenis.
fokuso nur sur la ĉefa ago
  • Ŝi estis leganta libron, kiam Adamo alvenis.
  • Libroj estis legataj en la biblioteko, kiam Adamo alvenis.
Se vi partoprenos Esperantan eventon, mi vetas, ke tie vi aŭdos nur, ke preskaŭ ĉiuj parolos nur uzante la simplajn formojn (krom oficialaj paroloj el podioj).

La angla havas du kunmetitajn verboformojn en pasivo.
  • The house has been/has got painted. (fokuso sur la ago)
  • The house is painted. (nur priskribo)

Reen al la supro