去目錄頁

diferencia entre el verbo flari y el verbo olori

tramitescmr, 2024年3月27日

讯息: 6

语言: Español

tramitescmr (显示个人资料) 2024年3月27日下午5:19:39

Diferencia entre el verbo flari y el verbo olori.
No entiendo cuando debo poner uno o poner otro, ya que ambos significan los mismo "oler"
Muchas gracias

Metsis (显示个人资料) 2024年3月28日上午7:33:34

Mi ne posedas la hispanan, do mi uzis la Guglan tradukilon...

Flari signifas percepti odorojn aŭ distingi iun aŭ ion pro la odoro. Do uzi sian nazon.

Ekzemple
  • Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.
  • Mi flaris menton, eteron, eĉ sulfuron.
Hispane tio povas esti "oler algo".

Odori signifas, ke iu aŭ io eligas nevideblajn korperojn, kapablajn impresi la flarsenson. Do iu aŭ io kaŭzas, ke vi povas sensi.

Ekzemple
  • odori je brasika supo
  • ŝiaj haroj tiel forte odoris konvalojn
Hispane tio povas esti "heder a algo".

tramitescmr (显示个人资料) 2024年3月28日下午5:16:04

Metsis, multan dankon.
Mi estas komencanto.

SlavikDze (显示个人资料) 2024年3月28日下午7:11:31

Ŝajnas, ke la "juna" Esperanto estas eĉ pli evoluita ol la delonge ekzistanta hispana lingvo, en kiu oni ĝis nun uzas unusaman verbon "oler" por diferentaj nocioj "flari" kaj "odori".

amigueo (显示个人资料) 2024年3月29日上午8:58:09

讯息已经隐藏了。

Metsis (显示个人资料) 2024年4月10日上午6:57:32

SlavikDze:Ŝajnas, ke la "juna" Esperanto estas eĉ pli evoluita ol la delonge ekzistanta hispana lingvo, en kiu oni ĝis nun uzas unusaman verbon "oler" por diferentaj nocioj "flari" kaj "odori".
Ne necese. Dependas de tio, kiel oni markas la direkton de movo de tiuj nevideblaj korperoj. En Esperanto oni elektis uzi du apartajn verboj, sed eblas marki ekzemple per prepozicioj, pri kiu direkto temas.

Imagu, ke ni havus verbon "oleri" kaj dirus
  • Mi manĝas per la buŝo kaj oleras per la nazo.
  • Mi oleras menton, eteron, eĉ sulfuron.
  • oleri je brasika supo
  • ŝiaj haroj tiel forte oleris je konvaloj
Alivorte ni markus uzon de nazo per "per" aŭ rekta objekto kaj kaŭzadon per la prepozicio "je".

Komparu kun dosiertransigo. Esperanto sekvas la anglan modelon kun apartaj verboj kaj uzas "alŝuti al servilo" kaj "elŝuti el servilo", kvankam sufiĉus ekz. "ŝargi al servilo, el servilo", ĉar la prepozicioj jam montras la direkton.

回到上端