Príspevky: 25
Jazyk: Esperanto
daniel S (Zobraziť profil) 22. decembra 2008 12:19:21
La Sennacia Banko fieras anonci la lanĉon de sia nova monunuo: Mono.
Veras ke estas "nur" artprojekto ĝis nun, sed kial ne kredi ke iun tagon la mondo uzos nur unu monunuon?
La nuntempa valutmerkato kaŭzas grandan maljustecon en la mondo. Kial bovlo da supo devus kosti $0,10 en iu loko kaj $10 en alia. Tio estas preter kompreno por la plejmulto da mortontoj. Kaj ĉu interŝanĝi monon ne estas malpraktika kiam oni vojaĝas?
Mono ne dependas de iu ŝtato aŭ iu specifa geografika teritorio. Estas monda mono, kiu antaŭenigos internacian komercon kaj samtempe reduktos malegalecon inter landoj. Baldaŭ, kiam la homoj konscios la avantaĝojn, vi povos uzi ĝin ĉie en la mondo.
La desegnaĵo de la monbiletojn enhavas portreton de ZAMENHOF sur la antaŭa flanko, kaj helikon sur la malantaŭa. La devizo "Unu Mondo, Unu Lingvo, Unu Mono" aperas en la fono. Kaj pro tio ke malebligi falsadon estas ĉefa prioritato por la Sennacia Banko, la monbiletoj enhavos sekuraĵojn kiel specialan kotonan paperon kun koloraj UV-fibroj nur videblaj per UV-lampo, filigranon kaj numerojn.
La hodiaŭa kurzo estas ¥1000 po monbileto (mi uzas enojn ĉar mi estas en Japanio nuntempe). Se vi aĉetas dek, la afranko estas senpaga.
Ĉu vi interesiĝas? Bonvolu skribi al daniel@heliko.org por mendi la monbiletojn, mi sendus PayPal-an fakturon.
Eble vi povas kuniĝi kun amikoj por ŝpari la afrankon. Aŭ eble vi volus vendi la monbiletojn en esperanta kuniĝo aŭ kongreso, ĉi-okaze vi gajnus procentaĵon.
Bonvolu divastigi la novaĵon!
Kun amikaj salutoj,
Daniel Salomon
Direktoro de la Sennacia Banko
www.heliko.org
horsto (Zobraziť profil) 22. decembra 2008 17:21:16
Parenteze, mi ŝatas la videojn en via paĝaro.
Rogir (Zobraziť profil) 26. decembra 2008 12:15:23
novatago (Zobraziť profil) 29. decembra 2008 14:38:37
mikewashere (Zobraziť profil) 31. mája 2009 20:00:20
Mi proponas la monon devas havas la valoro de valuto kiu estas grava por Esperanto. Por ekzemplo, la mono devas egalas milan enojn en la naŭa de septembro, 1945, kiu estas la finiĝon de la dua milito de la mundo, kaj kiam la Japana Imperio estis falagas kaj la japanoj ĉesis murdas la esperantistojn en Japanio. tiu estas nur ekzemplo, aliaj gravaj datoj estas kapabla.
mi apologas por mia Esperanto, mi estas lernadas.
werechick (Zobraziť profil) 10. apríla 2010 6:39:14
Landoj havas malsamajn monojn ne nur ĉar naciismo. Landoj bezonas havi malsamajn monojn ĉar mona politiko. (Angle, "monetary policy," mi ne fidas je mia tradukado) Se du landoj havas la saman monon (kiel en la EU), la intereza proporcio en la du landoj estas same.
Tamen, nature, landoj havas malsamajn ekonomiojn, kaj devas havi malsamajn interezajn proporciojn.
Turfalko (Zobraziť profil) 18. novembra 2017 18:13:14
Metsis (Zobraziť profil) 20. novembra 2017 10:03:30
Ni prenu kelkajn ekzemplojn pri ekonomika malegaleco inter du homoj, Adamo kaj Eva, kiuj laboras saman laboron.
Ili loĝas en malsamaj landoj, en kiuj oni uzas malsamajn monunuonj, A-monon kaj E-monon. Adamo devas labori unu horon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti panon, kiu kostas 1 A-monon en lia lando. Eva devas labori unu tagon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti panon, kiu kostas 1 E-monon en ŝia lando.
Ili loĝas en malsamaj landoj, en kiuj oni uzas komunan monunuon, K-monon. Adamo devas labori unu horon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti panon, kiu kostas 10 K-monojn en lia lando. Eva devas labori unu tagon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti panon, kiu ankaŭ kostas 10 K-monojn en ŝia lando. Alternative la pano kostas nur 1 K-monon en ŝia lando.
Ili loĝas en sama lando, en kiu oni uzas unu monunuon. Adamo devas labori unu horon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti panon. Eva devas labori unu tagon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti tian panon.
Ili loĝas en sama lando, en kiu oni uzas du monunuojn, A-monon kaj E-monon. Adamo ricevas sian salajron kiel A-monoj, kaj li devas labori unu horon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti panon. Eva ricevas sian salajron kiel E-monoj, kaj ŝi devas labori unu tagon por perlabori sufiĉe da mono por aĉeti panon. Eble oni rajtas pagi per malsamaj monoj en malsamaj butikoj, eble ofte estas manko de pano en aliaj butikoj.
Jen estas kelkaj demandoj. Se Adamo kaj Eva loĝas en malsama lando...
- Kio okazas, kiam ili vizitas landon de unu la alian (ĉu oni povas diri ĉi tiel?)?
- Kial ne la dungisto de Adamo volus movi la laboron al la lando de Eva sed venki la produktojn en la lando de Adamo?
- Kial ne Eva volus enmigri al la lando de Adamo?
- Kial ne Eva voĉdonus ekstreman partion, kiu promesas ŝanĝon?
- Kial ne Eva komencus revolucion?
sudanglo (Zobraziť profil) 20. novembra 2017 12:19:06
mikewashere:Internacia valuto por esperantistoj... ĝi estas bona koncepto, sed via metodo kalkuli la valoro de la mono estas manka. Internacia valuto kiu havas la valoron de unuopa nacia valuto ne estas tre internacia.Esperanto jam de longe havis sian propran mon-unuon, la spesmilo (ekde 1907 se mi bone memoras). Ĝi estis definita kiel 0,733 gramoj da oro (laŭ artikolo en la gazeto Esperanto).
Rogir:Nur se estus fidelebla centrala banko kiu aldonas ĉi tiun Monon ...... mi konsiderus uzi tiun mononOni ne bezonas centralan bankon se la mono estas tiel difinita. Ĉiu povas scii kiom valoras la spesmilo en sia propra valuto pro la internacia merkato en oro.
Kial 0,733 gramoj da oroj? Ĉar en tiu epoko (kiam multaj landoj difinis sian mono per or-ekvivalento) la plej konata ora monero estis la brita suvereno kies or-enhavo estis (kaj ankoraŭ estas en la plej laste stampita) 7,32 gramoj da oro (pli ekzakte 0,9167 x 7,988).
fonto
Tiel dek spesmiloj egalas 1 suverenon.
morico (Zobraziť profil) 20. novembra 2017 16:37:55
Komuna mono aŭ valuto povas ebligi socian, ekonomikan kaj ekologian progreson. La ununura mono aŭ valuto ne povas, ĉar la ekonomikaj kaj sociaj strukturoj de la diversaj landoj en la mondo estas tre malsamaj.
La privataj monoj kaj valutoj estas inventitaj de predantoj por priŝteli la kredemajn gehomojn.