Zum Inhalt

Jorge Luis Borges

von Hyperboreus, 4. September 2012

Beiträge: 15

Sprache: Esperanto

Hyperboreus (Profil anzeigen) 14. September 2012 21:02:54

Forigite

russ (Profil anzeigen) 15. September 2012 06:39:46

Hyperboreus:La baza afero estas ke unu finaĵo -- nome -e -- esprimas diversajn signifojn: maniero, grado, loko kaj tempo.

"Mi loĝas Gvatemale." esprimas lokon.
"Mi vivas Gvatemale." povas esprimi manieron:
Interesa bona ekzemplo de tia ambigueco!

Al mi, tia loka uzo maloftas; mi pensas, ke preskaŭ ĉiuj kutime dirus "Mi loĝas en Gvatemalo" anstataŭ "Mi loĝas Gvatemale", probable parte pro tiu ambigua troŝarĝiteco de "e".

russ (Profil anzeigen) 15. September 2012 06:41:16

Hyperboreus:
whysea:"laŭflue" ankaŭ konfuzis min.
Jes, tiu esprimo estas bugrulo. Kion vi opinias pri "laŭflueje"?
Mia unua reago estas, ke "laŭflueje" estus eĉ pli konfuza al legantoj. :/

Hyperboreus (Profil anzeigen) 15. September 2012 07:43:14

Forigite

sudanglo (Profil anzeigen) 15. September 2012 09:39:06

La problemo estas kiel esprimi nete 'Upstream' and 'Downstream' in la lokaj sencoj (ne la direktaj sencoj). Nek Benson, nek Wells helpas tiurilate.

Longe dirite oni povas paroli pri la vilaĝoj (lokoj) forsituantaj en la laŭflua/kontraŭflua direkto. Kiel mallongigi?

Riveroj ĉiam fluas de supre malsupren, finiĝante ĉe la maro. Ĉu tio helpas?

Ĉu la pli al-maraj vilaĝoj, la malsupraj vilaĝoj, la vilaĝoj pli fore riverfluen?

Zurück nach oben