본문으로

Kiel oni tradukas "smartphone"?

글쓴이: raffadalbo, 2013년 8월 15일

글: 103

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 1:27:09

Terran:"voĉkomunikadpoŝkomputilo".
Tre eleganta vorto!

Terran (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 1:56:24

Chainy:
Terran:"voĉkomunikadpoŝkomputilo".
Tre eleganta vorto!
Mi scias. Mi amas Esperanton. ridego.gif
-------------

Mi proponas uzi "voĉkomputil(et)o" por emfazi la voĉan funkcion kaj la "smart" funkcion. Se ni devas esti tute, 100% klara, ni povas diri "poŝvoĉkomputilo".

Ĉu ni ankaŭ konsideris "komputil-telefoneto" aŭ "poŝkomputil-telefono"?

Chainy (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 6:11:26

-----

bertilow (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오전 9:47:58

Tre interesa diskuto. Ĝi konvinkis min, ke "smartfono" estas la plej bona elekto. Temas pri nocio kaj vorto, kiuj estas plej verŝajne tre efemeraj. Baldaŭ en ĉiuj lingvoj oni ĉesos uzi tian terminon, ĉar pli-malpli ĉiuj post nelonge telefonoj estos inteligentaj (ruzaj, kleraj...). La internaciismo "smartfono" estas kaj estos tute taŭga dum la mallonga tempo, kiam oni entute bezonos tian vorton. Se ekzistus konvinke pli bona kaj taŭga (ne tro longa) kunmetaĵo, ĝi estus eble preferinda, sed la diskuto montris, ke tia alternativo ne ekzistas. Ĉiuokaze pro la efemereco de la afero, ne multe indas serĉi "perfektan" terminon.

Nu, ankaŭ poste iafoje oni bezonos paroli pri la iama nocio "smartfono", sed kredeble ne tre ofte. Tiam ĝi des pli taŭgos, ĉar ĝi tiam nomos telefonojn relative malinteligentajn (intertempe la novaj telefonoj estos multe pli inteligentaj). La termino "inteligenta telefono" (aŭ io simila) tiam fariĝos ridindaĵo aŭ miskomprenigaĵo.

Urho (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오후 12:51:37

Urho:En Esperanto eblas ankaŭ la vorto:polmtelefono (polm·telefon·o ← telefon·o);
Nu, ĉu polmtelefono estas la novvorto por la anglalingva neologismo phablet (phone + tablet) aŭ kio?

Terran (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오후 1:22:36

Ĉu la vort-parto "tele-" povas signifi "de fore" por konstrui novajn vortojn? Ni havas la vortojn telefono, telegramo, telegrafo, telebutikumi, televidilo, teleskopo, telepatio, ktp.

Ĉu ni ne povas konsideri vortojn kiel telekomputilotele-inteligentilo?

riisto (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오후 2:46:23

Estas dubinde, ĉu iPhone, Samsung Galaxy, aŭ simila aparato, vere estas unuavice "telefono" ("Aparato, konsistanta precipe el mikrofono, aŭdilo k komunikiga elektra fluo, kiu ebligas interparoladon je distanco" ).

Hieraŭ mi sidis en trajno kaj rimarkis, ke preskaŭ duono de la homoj en mia vagono umis per siaj poŝaparatoj, sed, bonŝance, neniu parolis per ili.

Nu, jen mia provo difini "smartphone": poŝformata komputilo, per kiu eblas ruli programojn kaj parole kaj skribe komuniki, ĝenerale ekipita per tuŝekrano.

"Parole komuniki" enestas, sed ĝi ne plu estas la ĉefa afero.

Ĉiuokaze, krom se oni volas diskuti teknikan evoluon el merkata vidpunkto, oni apenaŭ devas traduki la vorton "smartphone". Praktike sufiĉas "telefono".

Terran (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오후 9:46:51

riisto:Ĉiuokaze, krom se oni volas diskuti teknikan evoluon el merkata vidpunkto, oni apenaŭ devas traduki la vorton "smartphone". Praktike sufiĉas "telefono".
Jes, mi konsentas. Se iu diras "poŝtelefono", oni povas esti 99.999% certa ke tiu estas parolanto pri "smartfono" anstataŭ "stultfono".

Je la angla homoj povas diri "cell" anstataŭ "cellular telephone" aŭ "cellphone", do eble ni povas fari same je "poŝtelefono". Ni povas komunuze diri "poŝo" aŭ simple "poŝ".

Mi kredas ke "poŝ" estas pli bona ol "poŝo" por ĉi tiu celo ĉar "poŝo" signifas ankaŭ "pocket" kaj "clipboard" je la angla. "Poŝ" signifas pli kiel "mobile" je la angla. Multaj da lingvoj uzas la vorton "mobile" por signifi poŝtelefonon.

Mi povas facile imagi juninon ke diri "Ho mia dio! Mi forgesis mian poŝ!"

Ondo (프로필 보기) 2013년 9월 12일 오전 11:42:26

Terran:Mi povas facile imagi juninon ke diri "Ho mia dio! Mi forgesis mian poŝ!"
Tre bone. Precipe la anglalingvanoj tuj komprenas, ke ŝi estas vere fiera pri sia poŝamiko: "Ho mia posh telefono!"

Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 9월 12일 오후 12:41:39

Terran:Je la angla homoj povas diri "cell" anstataŭ "cellular telephone" aŭ "cellphone", do eble ni povas fari same je "poŝtelefono". Ni povas komunuze diri "poŝo" aŭ simple "poŝ".
Ne, ni ne povas, Esperanto ne estas la angla kaj ne permesas arbitran fortranĉon de vortopecoj aŭ alidifinon de (Fundamenta) vorto kiel poŝo.

다시 위로