Aller au contenu

Kiel oni tradukas "smartphone"?

de raffadalbo, 15 août 2013

Messages : 103

Langue: Esperanto

akueck (Voir le profil) 18 août 2013 08:46:53

horsto:Ĉu ni vere bezonas tian vorton (smartphone)? La kapabloj de tiuj aparatoj ŝanĝiĝas rapidege. Kio hodiaŭ estas "smartphone" jam morgaŭ estas stulttelefono.
Mi pensas ke la vorto "telefono" sufiĉas. La tempo difinas kiajn kapablojn tiu telefono havas.
La vorto "telefono" kredeble ne sufichas. La unua frazo de la germana Vikipedia artikolo Smartphone tekstas:
"Ein Smartphone [...] ist ein Mobiltelefon, das mehr Computerfunktionalität und -konnektivität als ein herkömmliches fortschrittliches Mobiltelefon zur Verfügung stellt."

Traduko en Esperanton kun uzo de "telefono" por "Smartphone" rezultigas:

"Telefono [...] estas poshtelefono, kiu disponigas pli da komputilaj funkcieblo kaj konekteblo, ol ordinara moderna poshtelefono."

Do, "telefono" almenau ne chiuokaze taugas, chu?

Amike

Andreas

sudanglo (Voir le profil) 18 août 2013 10:27:40

En la fruaj jaroj de Esperanto Zamenhof konsilis ke se oni ne trovas taŭgan vorton en Esperanto por io oni povas prunti de la franca - supozeble ĉar tiutempe la franca estis la internacia lingvo.

Se li ankoraŭ vivus, li probable dirus, uzante la saman logikon, ke oni nuntempe povas facilanime prunti de la angla.

Kirilo81 (Voir le profil) 18 août 2013 10:35:05

akueck:2) "kompufono"
Pluso:
- Kredeble intuicie komprenebla
Minusoj:
- Nek Fundamenta nek oficiala nek internacia, do "nova vorto"
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko
aldona minusego:
- uzas la vortfaradan procezon de vortfando, kiu kontraŭas §11 de la Fundamenta Gramatiko kaj ne havas pravigon kiel escepto el la Ekzercaro (aŭ la verko de Zamenhof)

akueck (Voir le profil) 18 août 2013 10:52:38

Kirilo81:
akueck:2) "kompufono"
Pluso:
- Kredeble intuicie komprenebla
Minusoj:
- Nek Fundamenta nek oficiala nek internacia, do "nova vorto"
- Ghis nun en neniu reputaci-hava verko
aldona minusego:
- uzas la vortfaradan procezon de vortfando, kiu kontraŭas §11 de la Fundamenta Gramatiko kaj ne havas pravigon kiel escepto el la Ekzercaro (aŭ la verko de Zamenhof)
Ne nepre vortfandajhon oni devas vidi en "kompufon'". Alternative oni povas rigardi ghin kiel radikon de nova vorto kun la ideo de la angla "smartphone". Char tiun chi ideon ne peras iu Fundamenta au oficiala unuradikajho, "kompufon'" principe estas konforma al la normo.

Amike

Andreas

Kirilo81 (Voir le profil) 18 août 2013 11:13:10

akueck:Ne nepre vortfandajhon oni devas vidi en "kompufon'". Alternative oni povas rigardi ghin kiel radikon de nova vorto kun la ideo de la angla "smartphone". Char tiun chi ideon ne peras iu Fundamenta au oficiala unuradikajho, "kompufon'" principe estas konforma al la normo.
Sed de kie ĝi venas? Se ĝi ne venas el etnolingvo (laŭ §15 FG aŭ 7a alineo de la Antaŭparolo), ĝi ja povas veni nur el E-o mem, kaj tiam ĝi devas obei la regulojn de la vortfarado, kaj tiuj ne allasas la kripligon de radikoj (kun la famaj esceptoj de -ĉj kaj -nj), ĉu ne?

Se ni allasus vortkreon, do enkondukon de radiko nenie ekzistantan, evidentiĝus, ke "hazarde" 99% el la vortkreaĵoj similus al vorto jam iel konata, eble utila, sed gramatike neebla (kiel ekz. far), tio subfosus la vortfaradan sistemon de E-o, ĉu ne?

Urho (Voir le profil) 18 août 2013 11:32:09

sudanglo:En la fruaj jaroj de Esperanto Zamenhof konsilis ke se oni ne trovas taŭgan vorton en Esperanto por io oni povas prunti de la franca - supozeble ĉar tiutempe la franca estis la internacia lingvo.

Se li ankoraŭ vivus, li probable dirus, uzante la saman logikon, ke oni nuntempe povas facilanime prunti de la angla.
Jes, vi pravas. – Do, ni pruntu de la angla lingvo la vortradikon smart/a, kaj la vorton smartphone ni esperantigu jene:
  • smarttelefono (smart·telefon·o ← telefon·o)

akueck (Voir le profil) 18 août 2013 13:32:31

Kirilo81:
akueck:Ne nepre vortfandajhon oni devas vidi en "kompufon'". Alternative oni povas rigardi ghin kiel radikon de nova vorto kun la ideo de la angla "smartphone". Char tiun chi ideon ne peras iu Fundamenta au oficiala unuradikajho, "kompufon'" principe estas konforma al la normo.
Sed de kie ĝi venas? Se ĝi ne venas el etnolingvo (laŭ §15 FG aŭ 7a alineo de la Antaŭparolo), ĝi ja povas veni nur el E-o mem, kaj tiam ĝi devas obei la regulojn de la vortfarado, kaj tiuj ne allasas la kripligon de radikoj (kun la famaj esceptoj de -ĉj kaj -nj), ĉu ne?
La sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto tamen ne determinas, ke nova vorto nepre devenu de iu etnolingvo.

Kirilo81:Se ni allasus vortkreon, do enkondukon de radiko nenie ekzistantan, evidentiĝus, ke "hazarde" 99% el la vortkreaĵoj similus al vorto jam iel konata, eble utila, sed gramatike neebla (kiel ekz. far), tio subfosus la vortfaradan sistemon de E-o, ĉu ne?
La okazo "far" (sen fina streketo) ne estas komparebla kun la okazo "kompufon'" pro jeno: "Far" (sen fina streketo) ne estas nova vorto, sed formo nova al "far'e de", char en "far'e de" nur "far'" (kun fina streketo) estas signifhava (dum "-e" kaj "de" estas nur funkciaj). Pro manko de internacieco la formo nova "far" (sen fina streketo) bezonas aprobon de la Akademio de Esperanto. En vochdono tia aprobo ne estis atingita. Sekve uzado de "far" (sen fina streketo) sinonime al "far'e de" estas kontrau-Fundamenta.

Amike

Andreas

sudanglo (Voir le profil) 18 août 2013 20:47:56

"Far" (sen fina streketo) ne estas nova vorto
Prave oni jam de longe uzas far.

La plej frua okazo en la Tekstaro estas en teksto de 1981, sed jam antaŭ tiu jaro mi renkontis ĝin.

Por komparo mi povas menci ke estas neniu okazo de la radiko mesaĝ en tekstoj de la Tekstaro antaŭ 1950, kaj la sekva okazo estas unue trovita ĝuste en la sama teksto de 1981 kie aperas far.

Kiu estas pli malnova mesaĝofar?

RiotNrrd (Voir le profil) 18 août 2013 21:04:07

Eble poŝkomputilo?

La telefona parto de "smartphones" estas iom eta, nuntempe, kaj ili ŝajne ricevas pli uzon kiel iloj por "apps". Ili estas plejparte etaj moveblaj komputiloj kun telefonaj funkcioj, kaj malpli telefonoj kun komputilaj funkcioj.

horsto (Voir le profil) 18 août 2013 22:34:14

RiotNrrd:Eble poŝkomputilo?

La telefona parto de "smartphones" estas iom eta, nuntempe, kaj ili ŝajne ricevas pli uzo kiel iloj por "apps". Ili estas plejparte etaj moveblaj komputiloj kun telefonaj funkcioj, kaj malpli telefonoj kun komputilaj funkcioj.
Jes vi pravas. Mi pensas ke la ĝisnunaj proponoj estas malbonaj. Nuntempa telefono ebligas aŭdi muzikon, spekti filmojn, ludi, telefoni, alimaniere komunikiĝi, navigi, foti, aŭ uzi la telefonon kiel komputilon.
Sed kiel nomi tion? Ĉu eble e-asistanto?

Retour au début