Vai all’indice

Kiel oni tradukas "smartphone"?

di raffadalbo, 15 agosto 2013

Messaggi: 103

Lingua: Esperanto

Kristal (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 00:46:50

horsto:
RiotNrrd:Eble poŝkomputilo?

La telefona parto de "smartphones" estas iom eta, nuntempe, kaj ili ŝajne ricevas pli uzo kiel iloj por "apps". Ili estas plejparte etaj moveblaj komputiloj kun telefonaj funkcioj, kaj malpli telefonoj kun komputilaj funkcioj.
Jes vi pravas. Mi pensas ke la ĝisnunaj proponoj estas malbonaj. Nuntempa telefono ebligas aŭdi muzikon, spekti filmojn, ludi, telefoni, alimaniere komunikiĝi, navigi, foti, aŭ uzi la telefonon kiel komputilon.
Sed kiel nomi tion? Ĉu eble e-asistanto?
Aparato?

kefga_x (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 02:59:02

RiotNrrd:Eble poŝkomputilo?

La telefona parto de "smartphones" estas iom eta, nuntempe, kaj ili ŝajne ricevas pli uzo kiel iloj por "apps". Ili estas plejparte etaj moveblaj komputiloj kun telefonaj funkcioj, kaj malpli telefonoj kun komputilaj funkcioj.
Jen nova problemo. Kiel traduki "app"?

noelekim (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 04:31:28

kefga_x:
RiotNrrd:Eble poŝkomputilo?

La telefona parto de "smartphones" estas iom eta, nuntempe, kaj ili ŝajne ricevas pli uzo kiel iloj por "apps". Ili estas plejparte etaj moveblaj komputiloj kun telefonaj funkcioj, kaj malpli telefonoj kun komputilaj funkcioj.
Jen nova problemo. Kiel traduki "app"?
aplikaĵo aŭ aplika programo : http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=applicatio...

Kirilo81 (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 08:40:05

kefga_x:Jen nova problemo. Kiel traduki "app"?
Ne estas problemo, "app" estas nur reklamista vorto por programo.

fajrkapo (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 08:54:29

Mi ĉiam min demandis kial ne oni ne adoptis en Esperanto kiel sinonimo de poŝtelefono la vorton "movtelefono", kiu povus esti mallongigita kiel mov-ilo, kaj tiel coincidigi ĝin kun internaciaj -aŭ disvastigataj- vortoj kiel mobile, móvil, ktp, same kiel en aliaj lingvoj.

Do, lertmovilo, estus alia ebla vorto, kaj eĉ "lertilo", ankaŭ kiel ties mallongiĝo (lertilo memorigas min al iu...).

Movebla telefono (kiu signifas portebla telefono) estas ankaŭ taŭgaj vortoj por priskribi niajn poŝtelefonojn, sed mi ŝatas je "movilo" kiel pli mallonga vorto, kaj eĉ "moveblo" por la "smartphone", kun la senco de mov-eblo: eblo-j de movilo, tiu movtelefono kun diversaj (komputilaj) ebloj.

Nur pliaj ideoj...

Francestral (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 09:34:33

Volante krei vorton pli mallonga ol "movebla telefono" per la 15a regulo, mi pensis pri mobilo, sed ĝi jam ekzistas kaj signifas "artaĵo el plaketoj, ekvilibre pendantaj de dratoj k turniĝantaj laŭ la aermovoj" (laŭ PIV).
Jen bildo de mobilo.

Ĉu oni povas aldoni la signifon "movebla telefono" al la vorto mobilo?
Plie, la antaŭa signifo de mobilo povus iĝi arkaismo. Tiam, oni nomus ĝin movartaĵo.

Al fajrkapo: Movilo ne povas signifi movtelefonon. Ĝi estus ilo por movi.

fajrkapo (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 10:14:31

Francestral:

Ĉu oni povas aldoni la signifon "movebla telefono" al la vorto mobilo?
Plie, la antaŭa signifo de mobilo povus iĝi arkaismo. Tiam, oni nomus ĝin movartaĵo.

Al fajrkapo: Movilo ne povas signifi movtelefonon. Ĝi estus ilo por movi.
Nu, ilo por movi,(aŭ ilo movebla, portebla-portilo-) kaj telefoni...

Estas nur ideoj, sed ververe mi ne uzus mobilon por tiu fiŝego, sed aerfiŝeregoj...ridulo.gif(aŭ aermovantilo, aŭ arta aermovantilo).

Ankaŭ estas difinita kiel pendartaĵo aŭ pendaĵaro, eĉ pendamuzilo.

akueck (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 17:37:43

horsto:
RiotNrrd:Eble poŝkomputilo?

La telefona parto de "smartphones" estas iom eta, nuntempe, kaj ili ŝajne ricevas pli uzo kiel iloj por "apps". Ili estas plejparte etaj moveblaj komputiloj kun telefonaj funkcioj, kaj malpli telefonoj kun komputilaj funkcioj.
Jes vi pravas.
Ne. "Poshkomputilo" estas aparato alispeca kaj aliepoka, ol smartfono; vidu la Vikipedian artikolon "Pocket Computer".

horsto:Mi pensas ke la ĝisnunaj proponoj estas malbonaj.
Lau mi "smartfono" tute taugas - krom se oni estas bonlingvisto.

horsto:Nuntempa telefono ebligas aŭdi muzikon, spekti filmojn, ludi, telefoni, alimaniere komunikiĝi, navigi, foti, aŭ uzi la telefonon kiel komputilon.
Sed kiel nomi tion? Ĉu eble e-asistanto?
Unue la "e-" estas facile interkonfuzebla kun la sama mallongigo por "Esperanto-".

Due "e-asistanto" estas facile interkonfuzebla kun "PDA". Tio chi estas, same kiel poshkomputilo, aparato alispeca kaj aliepoka, ol smartfono.

Amike

Andreas

horsto (Mostra il profilo) 23 agosto 2013 23:58:42

akueck:
horsto:Mi pensas ke la ĝisnunaj proponoj estas malbonaj.
Lau mi "smartfono" tute taugas - krom se oni estas bonlingvisto.
Eble mi estas. Kial vorte traduki stultan anglan vorton. Neniu akceptus en germanujo la rektan tradukon "Schlautelefon".
horsto:
Due "e-asistanto" estas facile interkonfuzebla kun "PDA". Tio chi estas, same kiel poshkomputilo, aparato alispeca kaj aliepoka, ol smartfono.
Vi pravas, "PDA" estas aliepoka aparato, tial ni ne plu bezonas Esperantan vorton por tio.

Fakte "PDA" (persona elektronika asistanto) pli bone priskribas la nunajn "smartphones". Ili ne plu estas nur telefonoj, oni povas paroli kun ili. Kaj imagu kio estos ebla post kelkaj jaroj.

akueck (Mostra il profilo) 24 agosto 2013 05:48:14

horsto:"PDA" estas aliepoka aparato, tial ni ne plu bezonas Esperantan vorton por tio.
Tiu konkludo estas erara, char: Por nomi "PDA", oni ja ankorau nun kaj estontece respektive bezonas kaj bezonos esprimon, ekzemple: "En 2012 li achetis smartfonon kaj donacis sian 'PDA' (personan ciferecan asistanton), kiun li estis achetinta en 2001, al sia amiko, kiu kolektas chiajn elektronikajn objektojn."

Amike

Andreas

Torna all’inizio