ورود به محتوا

Kiel oni tradukas "smartphone"?

از raffadalbo, 15 اوت 2013

پست‌ها: 103

زبان: Esperanto

akueck (نمایش مشخصات) 7 سپتامبر 2013،‏ 8:58:10

horsto:
Bonvolu klarigi al ni stultuloj
Per tio chi vi kredigas, ke lau mi estas tiel, ke mi estas ne-stultulo kaj ke la aliaj estas stultuloj. Mi atentigas pri tio, ke tio chi ne estas mia opinio. Ankau mi nur prezentas miajn vidpunktojn. Por ili mi chiam klopodas konsideri ankau la por Esperanto validan normaron.

horsto:la diferencon inter plurfunkcia telefono kaj smartfono.
Plurfunkcia telefono estas telefono, kiu havas plurajn funkciojn. Plurfunkcia telefono povas esti interalie a) telefono ne-tauga por la posho (fiksita telefono), b) ordinara moderna poshtelefono kaj c) smartfono.

Lau la koncerna germana Vikipedia artikolo smartfono estas poshtelefono, kiu disponigas pli da komputilaj funkcieblo kaj konekteblo, ol ordinara moderna poshtelefono. Do smartfono estas unu el pluraj specoj de plurfunkcia telefono.

Cetere: Analoge oni povus peti pri klarigo de la diferenco inter veturilo kaj auto. (Auto estas nur unu speco de veturilo.)

Amike

Andreas

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 7 سپتامبر 2013،‏ 11:44:01

Al la kategorio de "plurfunkciaj telefonoj" precipe apartenas la t.n. features phones, kiuj estas ne kutimaj postelefonoj nek smartfonoj/inteligentaj telefonoj.

horsto (نمایش مشخصات) 7 سپتامبر 2013،‏ 23:26:39

akueck:
horsto:
Bonvolu klarigi al ni stultuloj
Per tio chi vi kredigas, ke lau mi estas tiel, ke mi estas ne-stultulo kaj ke la aliaj estas stultuloj. Mi atentigas pri tio, ke tio chi ne estas mia opinio. Ankau mi nur prezentas miajn vidpunktojn. Por ili mi chiam klopodas konsideri ankau la por Esperanto validan normaron.
Mi ne volis igi iun ajn kredi ion ajn, mi nur esprimis kion mi sentis legi viajn mesaĝojn.
akueck:
horsto:la diferencon inter plurfunkcia telefono kaj smartfono.
Plurfunkcia telefono estas telefono, kiu havas plurajn funkciojn. Plurfunkcia telefono povas esti interalie a) telefono ne-tauga por la posho (fiksita telefono), b) ordinara moderna poshtelefono kaj c) smartfono.

Lau la koncerna germana Vikipedia artikolo smartfono estas poshtelefono, kiu disponigas pli da komputilaj funkcieblo kaj konekteblo, ol ordinara moderna poshtelefono. Do smartfono estas unu el pluraj specoj de plurfunkcia telefono.

Cetere: Analoge oni povus peti pri klarigo de la diferenco inter veturilo kaj auto. (Auto estas nur unu speco de veturilo.)

Amike

Andreas
Nun mi komprenas. smartfono estas poshtelefono, kiu disponigas pli da komputilaj funkcieblo kaj konekteblo. Do laŭ vi ĉiu poŝtelefono kiu ofertas pli da funkcieblo kaj konekteblo bezonas novan nomon, do ĉiu nova poŝtelefono.
Certe estas (ankoraŭ, kvankam mi povas uzi mian poŝtelefonon por tio) diferenco inter telefono kiun oni povas uzi nur hejme (kion vi nomas fiksita telefono) kaj poŝtelefono. Mi pensis ke ni parolis pri poŝtelefonoj.

RiotNrrd (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2013،‏ 0:16:17

horsto:... Do laŭ vi ĉiu poŝtelefono kiu ofertas pli da funkcieblo kaj konekteblo bezonas novan nomon...
Nu, tio estas kial mi ŝatas la terminon poŝkomputilo. Mi komprenas ke iam estis io nomita "pocket computer", kaj tio ne estis "smartphone", sed... do? "Pocket computer" estas angla nomo. "Poŝkomputilo" estas Esperanta nomo. La du ne necese egalas.

Kaj tiuj "smartphones" ja estas poŝkomputiloj; komputiloj kiujn ni metas en niaj poŝoj. Kial ne nomas ilin precize?

pdenisowski (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2013،‏ 0:55:10

RiotNrrd:Kaj tiuj "smartphones" ja estas poŝkomputiloj; komputiloj kiujn ni metas en niaj poŝoj. Kial ne nomas ilin precize?
Sed ne ĉiu poŝkomputilo estas "smartphone". Ekzemple, la iPad Mini aŭ iTouch estas poŝkomputiloj, sed ili certe ne estas poŝtelefonoj aŭ "smartphones".

"Phone" aŭ "smartphone" devas havi celan radiosendilon - t.e. povi komuniki kun celaj retoj pere de celaj protokoloj kiel GSM, WCMDA, cdma2000, LTE, ktp. WiFi / 802.11 ne sufiĉas por esti "smartphone".

"Smartphone" ankaŭ devas ebligi voĉan komunikadon ("phone" ) pere de celaj protokoloj -- estas multaj iPad-oj kiuj havas celan radiosendilon por sendi/ricevi dataojn sed oni ne nomus ilin "smartphones". Eĉ se mi uzas Skype por telefoni kun mia iPad, neniu dirus ke mia iPad nun estas "smartphone" - devas esti pere de celaj protokoloj.

Parenteze, mi estas inĝeniero kiu laboras en tiu fako kaj ni preskaŭ neniam uzas la vorton "smartphone" - estas simple "phone" aŭ "UE" (user equipment). En la baldaŭa estoneco ĉiu fono estos "smartphone", kaj tiam oni verŝajne tute ĉesos diri "smartphone" ridulo.gif

Laŭ mi aŭ smartfono aŭ simple poŝtelefono estus la plej bona traduko.

Amike,

Paul

Terran (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2013،‏ 19:37:44

Ni povas uzi "smartfono" kutime, kaj se ulo ne komprenis, ni povas ekspliki "voĉkomunikadpoŝkomputilo".

lagtendisto (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2013،‏ 20:13:29

Mi opinas. Plejparte la 'smart' montras al uzo per fingroviŝoebleco de pria poŝttelefono. Do, por mi, 'viŝtelefoneto' aŭ plu detale 'viŝkomputileto' por 'Smartphone' ŝajnas kompreneble, klare.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2013،‏ 8:13:50

Ankaŭ mi meditis pri viŝtelefono, sed mi hezitas, ĉar viŝi estas difinita (en PIV) kiel "Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon, malsekecon ks" resp. "Purigante, forigi per frotado", do la signifero de purigado iom dominas, ne la speco de gesto.

Terran (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2013،‏ 9:44:41

Kirilo81:Ankaŭ mi meditis pri viŝtelefono...
Ĝi sonas kiel "fiŝtelefono". lango.gif

Terran (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2013،‏ 13:05:21

spreecamper:Mi opinas. Plejparte la 'smart' montras al uzo per fingroviŝoebleco de pria poŝttelefono. Do, por mi, 'viŝtelefoneto' aŭ plu detale 'viŝkomputileto' por 'Smartphone' ŝajnas kompreneble, klare.
"Viŝtelefoneto" signifas ĉian telefonon kun tuŝekrano (eĉ tiuj, kiuj ne estas smart), kaj "viŝkomputileto" povas signifi iojn kiel iPad aŭ iPod Touch (ke ne estas telefonoj).

بازگشت به بالا