본문으로

Ŝerco

글쓴이: Rovniy_Sergey, 2021년 8월 29일

글: 239

언어: Esperanto

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 5월 6일 오후 3:45:27

@StefKo
Saluton, kolego.
Kial vi forestis tiel longe?
Ĉu vi eble militis en Ukrainio?
Ŝajnas, ke iuj forumanoj sopiris pri vi.

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 5월 12일 오전 8:17:03

Pan Knědlik ĉiu-jare spektis la kant-konkurson de Eŭrovizio kaj ĉiu-foje konkludis, ke nur idiotoj povas atenti tielan aĉaĵon.
🧐🧐🧐🧐🧐
Doktoro demandas pacienton:
— Kaj kiam ekzakte vi ekhavis ĉi tiun naŭzon?
— Antaŭ paro da tagoj, dum mi spektis la finalon de la eŭrovizia kantaĵ-konkurso.
🤮🤮🤮🤮🤮
Por plimulto de spektantoj la plej interesa parto de eŭroviziaj kant-konkursoj estas ne kantado, sed voĉ-donado.
😳😳😳😳😳

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2023년 5월 24일 오전 10:32:28

- Tiuokaze, post reenkarniĝo mi havos ĉion novan, ĉu jes?
- Jes.
- Kaj eĉ novan hepaton, ĉu jes?
- Kompreneble, kaj ĝin.
- Mi ŝatas vian budhismon.
- Nur tio povas esti hepato de gado. 👀🐟
=================================================
Kaс, kiu ĵus ricevis salajron, diras al la librotenisto:
- Sed ĉi tie ankoraŭ mankas 20 rubloj!
- Ĝuste, sed lastfoje mi donis al vi 20 publojn pli, kial vi tiam silentis?
- Ĉar se vi eraris unufoje, mi povas fermi miajn okulojn, sed du jam estas tro! 🤨

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 5월 24일 오후 1:41:06

Mi ne komprenis la ŝercon pri hepato.

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 5월 24일 오후 7:57:48

Se iu "alte-brilulo" ne kapablas kompreni humuraĵon pri gada hepato, pri tio plej verŝajne kulpas regula manĝado de "foie gras".

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 5월 24일 오후 8:32:19

Espereble iu pli helpema klarigos ĝin al mi.

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2023년 5월 31일 오후 12:52:26

Altebrilas:Mi ne komprenis la ŝercon pri hepato.
"Bonĵur"
Se mi bone komprenas la ideon de reenkorniĝo, post sia morto, homo denove povas naskiĝi, sed jam ekzemple ne kiel homo.
Li povas naskiĝi kiel ĉevalo, hundo, vermo aŭ eĉ kiel baobabo ktp. ridulo.gif
Sed kun novaj tre belaj organoj. ridego.gif
Kiel oni diras: sed estas unu malgranda nuanco.
===========================================
- Sjoma, via amata edzino tre ege ofendis min!
- Panjo, kio okazis? Ŝi eĉ ne estas en la urbo...
- Sjoma, en la urbo ŝi forestas, sed ŝi sendis al vi la leteron, kaj tie plej sube estas skribite:
- "Roza Moiseevna, kiam vi jam finfine sufiĉe tralegadu la leteron, ne forgesu aldoni ĝin al Sjomĉjo".

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 5월 31일 오후 1:14:44

Ĉu pro tio, ke oni taksas gadan hepaton sanegan, dum grasa hepataĵo devenas de malsanaj anseroj?

SlavikDze (프로필 보기) 2023년 6월 1일 오후 12:32:03

— Saluton, mi aŭdis, ke nun vi loĝas en Francio... Ĉu vere?
— Jes, ĝuste tiel.
— Kaj kiaj estas avantaĝoj de via vivo en Francio?
— Plej ĉefas, ke nun neniu atentas, ke mi estas kartavulo.
--------------------
Nuntempa franca ŝerco:
Se vi malhavas flavan veŝton en via aŭto, oni povas mon-puni vin;
sed se vi havas ĝin, oni povas aresti vin.
--------------------
Oni asertas, ke ĉiu-jare kreskas nombro de franculoj, kiuj opinias, ke leĝoj de Ŝario estas pli gravaj ol leĝoj de Francio.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 6월 2일 오전 8:06:17

La lasta bedaŭrinde ne estas ŝerco. Laikeco postulas, ke leĝoj de la ŝtato legitime voĉdonitaj superas leĝojn bazitajn sur kredoj. Ĉar ĉiu estante libera kredi tion kion li volas, tiaj leĝoj kreas konfliktojn inter anoj de diversaj kredoj.

Franca socio pagis altan prezon pro tiaj konfliktoj inter Renesanco kaj Revolucio.

다시 위로